Andrej Saĥarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andrei Sakharov)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andrej Dmitrijeviĉ Saĥarov
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

RIAN archive 25981 Academician Sakharov.jpg

Naskiĝo 21-a de majo 1921
en Moskvo
Morto 14-a de decembro 1989
en Moskvo
Civitaneco Sovetunio
Nacio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Etneco Rusa
Edz(in)o Elena Bonner
Kampo Fiziko
Labor-institucioj Rusia Akademio de Sciencoj
Alma mater MSU Faculty of Physics
Doktoreca konsilisto Igor Tamm
Fama pro Caro-bombo
Influis Saĥarov-Premio
Honorigo Stalin-premioNobel-premio pri pacoOrdeno de LeninHeroo de Socialisma Laboro • Fritt Ord Award • Heroo de Socialisma LaboroHeroo de Socialisma Laboro • Humanisto de la Jaro • Elliott Cresson-medalo • Akademiepenning • Heinz R. Pagels Human Rights of Scientists Award • Lenin-premio • Prix mondial Cino Del Duca • Medal "For the Development of Virgin Lands" • Medal "Veteran of Labour" • Medal "For Valiant Labour in the Great Patriotic War 1941–1945" • Tomalla Foundation • Leo Szilard Lectureship Award • Pacpremio Alberto Ejnŝtejno • honorary doctor of the Ohio State University • Honorary doctor of the University of Groningen • honorary doctor of the Hebrew University of Jerusalem • Fellow of the American Physical Society • Jubilee Medal "In Commemoration of the 100th Anniversary of the Birth of Vladimir Ilyich Lenin" • Jubilea Medalo “Tridek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Jubilea Medalo “Kvardek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Medalo “Por Memorigo de la 800-a Jaro de Moskvo” • Grand Cross of the Order of the Cross of Vytis • doctor honoris causa of Keiō University • Honorary doctor of the University of Ottawa
Religio ateismo
Information icon.svg
vdr

Andrej Dmitrijeviĉ SAĤAROV (ruse Андрей Дмитриевич Сахаров, naskiĝis la 21-an de majo 1921 kaj mortis la 14-an de decembro 1989) estis sovetia fizikisto kaj Homrajta aktivulo, kiu havis gravan rolon en la disvolviĝo de la unua sovetunia atombombo kaj gvidis movadon por mondvasta nuklea malarmado, ricevis la Nobel-premion pri paco en 1975.[1]

En 1964 dum voĉdonado al Rusia Akademio de Sciencoj atakis i.a. ŝatatan de la komunistaj regopovoj Trofim Lisenko. De tiu tempo ĉiam pli kaj pli ofte parolis pri politikaj kaj sociaj aferoj. En 1968 verkis longan eseon Konsideroj pri progreso, paca kunekzisto kaj intelekta libero. Eldonita en 18 milionoj da ekzempleroj, unue samizdate, poste eksterlande. Tio kaŭzis akran reagon de la regopovoj. Estis maldungita de la laboro kaj senigita de ĉiaj titoloj. Malgraŭ tio agis favore al malarmigo, limigo de nukleaj potencialoj, demokratio kaj respekto de homrajtoj. La 12-an de majo 1976 en la moskva loĝejo de Andrej Saĥarov estis anoncita kreo de Moskva Helsinka unio. Li iĝis ĉefa sovetunia disidento, kritikis la sovetan reĝimon, difinante ĝin totalisma, kaj ties agojn – interalie intervenon de Sovetunio al Afganio kiel agreson.

Decembre 1986 revenis al Moskvo el Gorki (nun Niĵnij Novgorod), kien estis ekiligita en 1980 pro tiuj ĉi protestoj.

Lia edzino estis Jelena Bonner.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sakharov, Andrei, Facets of a Life, Frontieres, 1991. ISBN 2-86332-096-3
  • Babyonyshev, Alexander, On Sakharov, Alfred A. Knopf, New York, 1982. ISBN 0-394-71004-5
  • Sakharov, Andrei, Collected Scientific Works, Marcel Dekker, 1982. ISBN 0-8247-1714-7
  • Lozansky, Edward D., Andrei Sakharov and Peace, Avon, 1985. ISBN 0-380-89819-5
  • Drell, Sidney D., and Sergei P. Kapitsa (eds.), Sakharov Remembered, Springer, 1991. ISBN 0-88318-852-X
  • Gorelik, Gennady, with Antonina W. Bouis, The World of Andrei Sakharov: A Russian Physicist's Path to Freedom. Oxford University Press, 2005. ISBN 0-19-515620-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nobel Peace Prize 1975 (angle). The Nobel Peace Prize. Alirita 27-a de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]