Saltu al enhavo

Budhismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Budismo)
Budhismo
flago
religio
mondkoncepto
filozofia movado
principaj grupoj de religioj
vivstilo Redakti la valoron en Wikidata
hinda religio • subject of depiction
Komenco nekonata valoro vd
Antaŭe vedismo vd
Fondinto(j) Budho Gotamo vd
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Budhismo, ankaŭ konata kiel budaismo, estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - pritaksoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Srilanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002.

Budhismo estis fondita de la Budho (budho Gotamo) el Ŝakjujo, sendependa respublika ŝtato en Hindio (regiono, kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Budho

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto „budhismo“ venas de sanskrita vorto „Buddha“, unu el la titoloj donitaj al Sidarto Gotamo (Siddhārta Gautama), spirita gvidanto el antikva Hindujo. La vorto mem signifas „vekiĝinto“, tiu kiu atingis „bodhi“, la komprenon de la vera naturo de ĉio ajn.

Laŭ la tekstoj, la Budho mem ne uzis la vorton „budhismo“ por paroli pri siaj instruoj, sed „darmo“ aŭ „brahmayāna“. Nuntempe, budhismaj landoj uzas la vorton „buddha-dharma“ por paroli pri la instruoj de la Budho.

Laŭ la kutimoj de Esperanto, la asimilita formo por la sanskrita vorto „buddha“ devus esti „budo“; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj. Tial Zamenhof proponis la formon Buddo, rigardante ĝin kiel propran nomon.

Aliaj formoj, kiuj nature aperis estas Budao, kiu simple konservas finaĵon -a, kaj kiun preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj kaj tiun formon uzas PV; kaj erare Budho, kiu estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita. En la originala sanskrita vorto „Buddha“ ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco postulata de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato. Ĉi tiu lasta formo, tamen, iĝis la plej populara el la tri proponoj.

Centraj pensoj

[redakti | redakti fonton]
Vivorado el Birmo
Staranta budho, Afganio

Bodhi (sanskrite बोधि) estas kompreneco de Budho pri la vera naturo de aferoj. Ĝi estas ofte tradukita kiel vekiĝo aŭ kleriĝo.

La plej centraj pensoj de budhismo estas la kvar noblaj veroj:

  1. La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duḥkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
  2. La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
  3. La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo.
  4. La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo:
    1. ĝusta rigardado,
    2. ĝusta pensado,
    3. ĝusta parolado,
    4. ĝusta agado,
    5. ĝusta vivtenado,
    6. ĝusta strebado,
    7. ĝusta atentado
    8. ĝusta koncentrado.

La Tri Juveloj, nomitaj ankaŭ Tri Trezoroj, Tri Rifuĝejoj, aŭ plej ofte Triobla Gemo, en Palia lingvo तिरतन (tiratana), en sanskrito त्रिरत्न (triratna), estas tri aferoj je kiuj budhistoj rifuĝas ene, kaj serĉas ilin por gvidado, en la procezo konata kiel rifuĝado. La tri juveloj de la Budhismo estas la tri bazoj de budhisma praktiko. La Tri Juveloj estas la jenaj:

  • Budho (Sanskrite/Palie: Buddha), depende ĉu la historia, ideala aŭ pli alta spirita ento kiu ekzistas ene de ĉiuj estaĵoj;
  • Darmo (Sanskrite: Dharma, Palie:Dhamma), aŭ esenco de naturo;
  • Samgo (Sanskrite: Saṃgha, Palie: Saṇgha), aŭ komunumo de graciaj kredantoj.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

[redakti | redakti fonton]
La rado de vivo, el Tibeto.

Budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozoreenkarniĝado.

Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras ree en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon.

Laŭ budhismo, estas pluraj mondoj: nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.

Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.

Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono aŭ monstro en unu el la inferaj mondoj.

Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Siddhartha Gautama.
Budho-statuo ĉe Avukana en Srilanko

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la darmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Budhhaghosa al la libro Jātaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.)

Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado.

En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Ŝariputro (sanskrite शारिपुत्र, Śāriputra aŭ palie सारिपुत्त, Sāriputta) kaj Maŭdgaljajano (sanskrite Maudgalyāyana, palie Moggallāna), ankaŭ konata kiel Mahāmaudgalyāyana aŭ Mahāmoggallāna, estis du el la du ĉefaj viraj disĉiploj de la Budho.

Historio kaj disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]
Stupao en Bodnath, Nepalo
Sanchi, Hindujo (3-a jarcento a.K.)
Leh, Hindujo
Kinkaku-ji, Japanujo (14-a jarcento)
Disvastiĝo de budaismo

Tri monatojn post la morto de la Budho ties disĉiploj kunvenis en Rajagarha (la nuntempa Rajgir) por la unua budhisma koncilio (sangiti [1]), por diskuti pri la darmo (la instruo) kaj la vinaja (la monaĥa regularo) kaj fiksi ilin laŭ la instruoj de la Budho. Alia transdono okazis buŝe. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste okazis en Vesali la dua koncilio. Diskutitaj estis ĉefe la reguloj de la monaĥa komunumo, ĉar ĝis tiam jam estiĝis pluraj grupoj, kiuj malsame interpretis la originalajn vortojn de la Budho. Dum la dua koncilio kaj la sekvaj kunvenoj estiĝis ĝis 18 diversaj skoloj (nikaja-skoloj), kiuj malsame rilatas al la originalaj instruoj de la Budho. La du unuajn konciliojn agnoskas ĉiuj budhismaj skoloj.[1] La sekvaj koncilioj estas akceptataj nur de iuj skoloj.[1]

En la 3-a jarcento a.K. kunvenis la 3-a koncilio en Pataliputra (nuntempe Patna) sub protektado de la reĝo Aŝoko kaj estrado de la monaĥo Moggaliputta Tissa. Celo estis unuiĝi pri ununura budhisma instruo. Oni volis ekskludi hereziulojn kaj malagnoski malverajn instruojn. Dum la koncilio oni tial verkis la libron Kathavatthu, kiu entenis la filozofiajn kaj skolatikajn tekstojn. Kune kun la sutapitaka, la skribitajn paroladojn de la budho, kaj la vinajapitaka, la kolekto de ordenaj reguloj, ĝi estas la en la palia lingvo verkita tipitaka (sanskrite: tripitaka, esperante: „trikorbo“, aŭ palia kanono), la plej malnova granda kompilo de budhismaj tekstoj.

Budhismo en sudorienta Azio

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la disvastiĝo de Budhismo al Ĉinio en 1-a jarcento P.K., ĝi alvenis en landojn kiuj havis relative pli simplajn civilizojn. Tiel, klerulo Steven Collins skribas pri la "kultura pakaĵo Palilingva" de Budhismo. Tio estas, Budhismo alvenis en Sudorientan Azion ne nur kun instruoj religiaj sed ankaŭe kun unu kompleta kultura modelo, de arto, teknologio, matematico, skriba lingvo, literaturo, kaj eĉ politiko, inter alioj. Tia modelo trovis akcepton en Sudorienta Azio pli-malpli sen ŝanĝoj.

Budhismo en Ĉinio

[redakti | redakti fonton]

Tamen, tia tendenco de akcepto entute de Budhismo Palilingva ne daŭris en Ĉinion. Ĉar Ĉinio jam longetempe kultivis sian viglan kaj plene dokumentitan tradicion pri religio, politiko, kaj ekonomio, Budhismo unuafoje alfrontis la defion de renkonti kaj adaptiĝi al tute malsama kaj forta tradicio kultura. Kiel fama ekzemplo, tradiciemensaj Konfuceistoj rezistis doni manĝaĵon, vestaĵon, kaj ŝirmejon al nekonatoj ekster la familio (malsimile kun Sudorienta Azio). Do, en Ĉinio necesis malstreĉi la tradician regulon kiu malpermesis al la monaĥoj amasigi posedaĵojn. Post iom da tempo, fariĝis ofte ke komunumoj monaĥaj posedas ne nur monaĥejojn sed ankaŭe bienojn (kiujn ili ofte luigis por mono) kaj eĉ entreprenojn (ekzemple muelilojn kaj presilojn por fari farunon kaj oleon).[2]

Fakte, en Ĉinio ĝuste la budhismaj monaĥoj estis la inventintoj de la institucioj de vendi landon, elpruntedoni monon por intereso, kaj papervaluto. Iuj fakuloj taksas Budhismon de la dinastio Tang (ĉirkaŭ de la 6-a al la 10-a jarcento) la plej frua apero de prakapitalismo en Ĉinio.[3]

Nature, la adaptîgo de budhismo en Ĉinio estis reciproka kaj duon-direkta procezo. Samtempe kiel budhismo ŝanĝis siajn hindajn kutimojn, la indiĝena ĉina kulturo akceptis, iom post iom, budhanajn ideojn, vortojn, kaj eĉ ĉiutagajn aĵojn. (Ekzemple, oni atribuas al budhismo la enkondukon en Ĉinion de seĝoj kaj teo!)[4] Tiu ĉi procezo plirapidiĝis kiam Ĉinio regiĝis de etne neĉinaj "barbaroj" el tradicie budhana centra Azio. Ne post la dinastio Tang, Ĉinio estis plene ĉieiĝita de tielaj ideoj kiel renaskiĝo (sanskrite "samsara") en nenombreblajn, multoblajn vivdaŭrojn, kaj ankaŭ karmo (sanskrite "karma"), signifanta ke ĉiu ago havas neeviteble estontan efekton milionjarfore por la aginto.

Tiom forte kaj klare influis Budhismo la lokan konfucean tradicion, ke plurfoje la imperiestraj aŭtoritatuloj provis subpremi ĝin, pli-malpli perforte, instigitaj de konservemulaj Konfuceistoj. Ili maltrankviliĝis pro la daŭre kreskanta riĉo de la monaĥejoj, kaj rekte pro la ofendo portita de tiu barbara instruo (laŭ ilia plendoj) delokiganta la Vojon (ĉine "Dao") propran de la patrujo kaj de siaj antikvaj saĝuloj. Tiel, de la 6-a jarcento al la 10-a (t.e. antaŭ la komenco de la dinastio Song), okazis en Ĉinio kvar kontraŭbudhanaj persekutadegoj. Poste, neniu tia reokazis ĝis la Granda Proletara Kultura Revolucio (1966-1976), kaj budhismo daŭre ekzameniĝis kaj regiĝis de ĉiuj sekvaj registaroj.

Malgraŭ ilia kontraŭo al budhismo, konfuceaj pensistoj imitis konscie kelkajn budhanajn vidpunktojn kaj strukturojn, precipe en ontologio kaj psikologio. Tiel, ekzemple, la "Novkonfuceistoj" de la dinastio Song (ĉirkaŭ la 11-a jarcento) alprenis faman konceptparon de la Huayana tradicio, nome "principo" kaj "aĵo" (ĉine "li" kaj "shi"), reinterpretante ilin en termoj Konfuceisma-tipaj, kiel la Substanco ontologia de la Vojo aŭ naturo homara kaj la objektoj ŝarĝiĝaj kun morala signifo de la Ĉielo. Eble pli grave, tamen, Novkonfuceismo adoptis ankaŭe kelkajn teknikojn de meditato de Chan 禪 (japane "Zen") budhismo, kreante ion termitan kiel "kvieta sideco" (jingzuo 靜坐).[5]

Festivaloj kaj praktiko

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo pri Madhu Purnima el Laoso.

Modhu Purnima (en bengala মধু পূর্ণিমা, laŭvorte 'miela plena luno') estas Budhisma festivalo celebrata ĉefe en Bangladeŝo, ĉefe en la regiono de Ĉitagongo. Ĝi okazas la tagon de plenluno en la bengala monato Bhadro (Aŭgusto/Septembro). Tiun tagon rememoras okazon en kiu la Budho retiriĝis al naturo de la arbaro Parilejja por alporti pacon inter du kverelantaj frakcioj de disĉiploj. Laŭ legendo, simio kaj elefanto nomita Parilejjaka nutris lin dum tiu tempo, la elefanto alportante al li fruktojn kaj la simio alportante abelujon. La simio estis tiom ekscitita kiam la Budho akceptis lian donacon ke li eksaltis el arbo al arbo ĝis falis mortinta. Tamen, li estis tuje revivigita kiel Tavatimsa rezulte de sia malavaremo.

Budha Tago (palie Vesākha, sanskrite Vaiśākha) estas tradicia festo por budhanoj en malsamaj tagoj en Barato, Srilanko, Nepalo, Tibeto, Bangladeŝo, Butano, Indonezio, Filipinoj, Singapuro, Vjetnamo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Birmo kaj en aliaj lokoj tra la tuta mondo.

Budhonasko estas budhisma festo por soleni la naskiĝon de la budho Ŝakjamunin.

Bodiarbo estas budhisma festo por soleni la tagon ke la budho Ŝakjamuni atingis sian bodion.

Ĉajtjo estas budhisma preĝhalo kun stupao ĉe la fono.

Budhista flago estas flago uzata de multaj budhistoj. Ĝi signifas sensektan budhismon kaj estis kreita en la 19-a jarcento.

Budhisma templo estas kultejo por budhistoj. Bikŝuejo esta loko kie loĝas bikŝuoj kaj loko de kultado por budhistoj.

Elhejmiĝo estas budhisma rito per kiu domano forlasas sian hejmon por vivi kiel senhejma ŝramaneto ĉe samgo.

La plej antikvaj tekstoj kompilantaj la instruojn de la Budho estas la Tripitako, tri korvoj kun tekstoj en Palio skribitaj sur palmfolioj, ankaŭ konata kiel la Palia Kanono. Teravada Budhismo konsideras tiujn ĉi tekstojn la nuran vere fidelan fonton de la vortoj de la Budho.

Shōbōgenzō estas la titolo plej ofte uzita por paroli pri la kolekto de verkoj de la 13-a jarcenta japana bikŝuo kaj fondinto de Soto Zen, Eihei Dōgen. Kelkaj aliaj verkoj ekzistas kun la sama titolo kaj kelkfoje ĝi estas nomita „Kana Shōbōgenzō“ por diferencigi ĝin de tiuj. La termino shōbōgenzō ankaŭ povas esti sinonimo por Budha Darmo vidita de la perspektivo de mahajana budhismo.

Skoloj kaj organizoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skoloj de Budhismo.
Junaj monaĥoj de budhismo tibeta de Drepung.

Budhismo ne estas organizita per organizado hierarkia vertikala. La religia aŭtoritato baziĝas sur la sanktaj tekstoj: nome la Sutroj, kiuj estas diskursoj de Budho Gaŭtama kaj liaj disĉiploj. Krom tio, estas multnombra materialo por interpretado al kiu kontribuas instruistoj kaj gravuloj laŭlonge de la historio kiuj estis komentintaj kaj analizintaj ilin.

La monaĥa komunumo organiziĝas historie laŭ linioj de transmitado en la tempo, kaj en kelkaj skoloj la ĉenoj de rilatoj inter instruistoj kaj disĉiploj estas ŝlosilaj. La nemonaĥoj ludas alian rolon depende de la praktikado en la du grandaj branĉoj, nome Theravāda (‘skolo de la aĝuloj’) kaj Mahāyāna (‘granda vehiklo’). En la budjismo mahaĝana, la vivo de nemonaĥoj estas konsiderata tiom utila por atingi la Nirvanon kiom la vivo de monaĥoj, dum ĉe theravada oni emfazas al la vivo de monaĥoj.[6][7] Laŭ alia klasigo estas tre ofta identigi trian branĉon; la Vajrayāna (aŭ Tantreca), kiu povas esti konsiderata parto aŭ dividaĵo de Mahaĝana.[8]

Tiu religia organizado sencentrigita permesis enorman flekseblecon de vidpunktoj, variaĵoj kaj fokuziĝoj.[9] La variantoj de budhismo estis kreitaj pere de dividaĵoj laŭlonge de la tempo de la doktrinaj diskutpunktoj, same kiel siavice pere de diversaj sociaj kaj geografiaj kuntekstoj, kiel ĉe arbo kun multaj branĉoj.[10]

Diversaj skoloj

[redakti | redakti fonton]
Bildo de budho Gotamo ĉe la groto Seokguram ĉe la templo Bulguksa en Sudkoreio.

Yāna (Sanskrito kaj Palio por veturilo) estas metodo de spirita praktiko en budhismo kaj estas ĉefe uzita por paroli pri dividoj de pluraj skoloj de budhismo laŭ ilia tipo de praktiko.

La Dharmaguptaka (Sanskrito; ĉine 法藏部, pinjine Fǎzàng bù) estas unu el la dekok aŭ dudek skoloj de antikva budhismo, depende de la fonto. Onidire, ili originis el alia sekto, Mahīśāsaka. Dharmaguptaka havis gravan rolon en antikva Centra Azia kaj Ĉina Budhismo, kaj ilia Prātimokṣa (monaĥa regularo por bikŝuoj kaj bikŝuinoj) ankoraŭ estas uzataj en Orientaj Aziaj landoj ĝis hodiaŭ, inkluzive en Ĉinio, Vjetnamio, Koreio, kaj Japanio.

Korea budhismo distingiĝas de aliaj formoj de budhismo per sia peno solvi kion estas konsideritaj malkonsistoj en Mahajana budhismo. Koreaj bikŝuoj de frua korea budhismo kredis, ke la tradicioj, kiujn ili ricevis el fremdaj landoj estis interne malkonsistaj.

Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Mahajano (sanskrite kaj palie mahâyâna, "granda veturilo") estas skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) kaj tibeta (en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). Grava koncepto por kompreni mahajanismon estas tiu de Bodhisatvo. Praĝnja paramito (sanskrite Prajñāpāramitā) povas esti tradukita kiel saĝperfektigado en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo).

Tibeta budhismo estas la formo de Budhismo en Tibeto, Mongolio kaj partoj de Ĉinio kaj Siberio; ĝin praktikas ankaŭ la kalmukoj en la eŭropa parto de Rusio kaj, ekde la fino de la 19-a jarcento, grupoj en la cetera Eŭropo kaj Ameriko. Alternative oni ankaŭ uzas la terminon Lamaismo, sed ĝi estis kontroversa kaj multaj tibettradiciaj budhanoj malakceptas ĝin.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Purlanda Budhismo.
Statuo de la budho Amitabo sidanta en meditado. Borobuduro, Javo, Indonezio.

Purlanda Budhismo (ĉine: 淨土宗, Jìngtǔzōng; japane 浄土仏教[11], Jōdo bukkyō; korea: 정토종, jeongtojong; vjetnama lingvo: Tịnh Độ Tông), konata ankaŭ kiel Amitabismo[12][13] esperantlingve, estas vasta skolo de mahajana budhismo kaj unu el la plej praktikataj tradicioj de budhismo en Orienta Azio. La Pura Lando estas tradicio de budhisma instruado, kiuj koncernas la budhon Amitabo. La tri ĉefaj tekstoj de la tradicio, konataj kiel la "Tri Purlandaj Sutroj", estas la Sutro de Senfina Vivo, la Sutro de Amitabo kaj la Sutro de Kontemplado. La praktikoj kaj konceptoj koncernantaj la Puran Landon troviĝas en la baza kosmologio de mahajana budhismo kaj estas grava elemento de la mahajanaj tradicioj de Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, kaj Tibeto. La termino "Purlanda budhismo" referencas kaj al la soteriologio de mahajana budhismo, kiuj plej bone kompreniĝas kiel la "Purlandaj tradicioj" aŭ "Purlandaj instruado," kaj al la apartaj Purlandaj sektoj disvolviĝintaj en Japanio.

Aliaj skoloj kaj sektoj estas Mahīśāsaka, Soto, Vaĝrajano, Teravado...

Greka BudhismoGrekbudhismo estas la kultura sinkretismo inter Helenisma kulturo kaj Budhismo, kiu disvolviĝis inter la 4a kaj la 5a jarcentoj en Baktrio kaj la Hinda subkontinento, koresponde al la teritorioj de nuntempaj Afganio, Taĝikio, Hindio, kaj Pakistano. Ĝi estis kultura konsekvenco de longa ĉeno de interagado kiu ekis pro grekaj enmigradoj en Hindion el la epoko de Aleksandro la Granda kaj ties posta sekvo.

La dalita budhisma movado (konsiderata kiel Navajana, t.e. nova skolo, de iuj Ambedkaranoj) estas movado de budhisma revivigado en Barato ekde la 19-a jarcento. Ĝi ricevis sian plej substancan impeton en 1956 de la voko de B. R. Ambedkar por la konvertiĝo de dalitoj al Budhismo por eskapi socion bazitan sur kasto, kiu konsideris ilin kiel la plej malaltajn en la hierarkio. Ambedkar rigardis Budhismon kiel manieron fini la baratan kastosistemon.

La Budhana Ligo Esperantista (BLE) estas ligo de geesperantistaj budhanoj el pluraj landoj. BLE refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002 kaj ĝis hodiaŭ estas aktiva.

Diversaj gravuloj

[redakti | redakti fonton]

Kvanto de budhistoj en la mondo

[redakti | redakti fonton]
Skulptaĵo de la budho Amitabo en Kamakuro, Japanio.
Templo de la relikva dento en Singapuro.

Ĝenerale la budhismo estis enkondukita en multaj landoj sen eniri en rekta konflikto kontraŭ la indiĝenaj religioj, sed tre ofte, interŝanĝante influojn. Diference disde aliaj religioj, la budhismo konas nek la koncepton de religia milito, nek la devigan konvertiĝon, nek konsideras la koncepton de herezo kiel io ĉiam malbona.[14] Kvankam ja ekzistis kelkaj historiaj epizodoj de violentaj konfliktoj pro aferoj de doktrino aŭ de ĉikanado al disidentoj aŭ al kelkaj minoritatoj (kiel aktuale en Birmo kontraŭ la islamaj rohinĝoj), tiuj estas esceptaj en religio kiu iĝis majoritata en Azio dum historio de 2500 jaroj.[15][16][17] La pluraleco de fokuziĝoj kaj la akcepto de diferencaj doktrinaj vidpunktoj estis historie io kunhavata kaj akceptita en la budhisma komunumo, kio rezultis en enorma kvanto de religia kaj filozofia literaturo.[18]

La ĉirkaŭkalkuloj pri la nombro de budhistoj en la mondo ege varias, laŭ la diferencaj fontoj disponeblaj[19][20][21][22] kaj la plej malaltaj ĉirkaŭkalkuloj estas inter 200 kaj 330 milionoj de sekvantoj.[23] La budhisma retejo Buddhanet konsideras ke 350 milionoj estas la cifero plej interkonsentita,[23] kiu ne inkludas la personojn kiuj nur simpatias kun la budhismo aŭ kiuj sekvas la budhismon flanke de alia religio iel kongrua kiel taoismo, ŝintoismokristanismo, io kio ne estas malofta.[24] La retaĵo Adherentes.com establas la nombron de budhistoj en 375 milionoj (6 % de la tutmonda loĝantaro).[25] En ajna el tiuj kalkuloj budhismo estas la kvara religio plej granda de la mondo post kristanismo, islamo kaj hinduismo, sekve de la tradicia ĉina religio. Aliaj kalkuloj ne tiom moderaj plialtigas la kvanton de budhistoj al 500 milionoj,[24] sed la preciza nombro ĝenerale estas necerta kaj malfacile difinebla pro la propraj karakteroj de la budhismo kaj pro la trajtoj de la landoj kie ĝi etendiĝis.

Tio signifas ke la budhismo estas el la plej grandaj religioj de la homaro laŭ nombro de sekvantoj. Tiuj ciferoj pliiĝis konsiderinde post tiuj rekoltitaj en la 20-a jarcento, ĉefe ĉar en landoj kiel Ĉinio ekaperas informoj post ties politika malfermiĝo. Simile, en Barato okazis amasaj konvertoj al la budhismo fare de centoj da miloj da personoj apartenantaj al la kasto de la netuŝeblaj (Dalitoj) malkontentaj pri la kastoseparado oficialigita de hinduismo.

La majoritato de budhistoj estas en Azio. Por atingi tutmondan kalkulojn pli precizan, la precipa malfacilo estas ekhavi ciferon pri Ĉinio. La buddismo havas gravan historian enradikigon en tiu lando, sed ĝi estas oficiale lando de ateismo, kie krom oni praktikas popolan tradician ĉinan religion tre heterogena kaj sinkretisma kiu, inter aliaj, inkludas budhismajn elementojn, kaj kiu ofte estas listita separita.

En la landoj de Okcidento la nombro de budhistoj ege kreskiĝis en la lastaj 50 jaroj.[26] En Okcidenta Eŭropo la budhismo havas ĉirkaŭ 20 milionojn da sekvantoj kaj ĝi estas nuntempe la 5 % de la loĝantaro. En Usono la budhismo havas grandan enplantadon kun ĉirkaŭ kvar milionoj da sekvantoj.[27]

Alia malfacilaĵo por kalkuli la nombron de budhistoj kuŝas en la determino ĉu la nombro referencas al la personoj ekskluzive budhistaj aŭ ankaŭ al tiuj kiuj praktikas la budhismon samtempe kun alia religio sinkretike kiel okazas en Ĉinio kaj Japanio.[28][29][30][31]

Kalendaro

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhisma kalendaro.

La budhisma kalendaro estas lunsuna kalendaro uzata en la sudorientaj aziaj landoj de Kamboĝo, Laoso, Birmo kaj Tajlando, kaj, por religia kialoj, en Srilanko. La malnova budhisma lunsuna kalendaro nenie plu estas oficiala. La budhisma kalendaro de Tajlando, kiu estas reagordita Gregoria kalendaro, estas la oficiala taja kalendaro.

Enciklopedio de Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Budhhism in England" aperadis Esperanta fako de tiam ĝis 1930. En januaro 1930 Budhana Ligo Esperantista ekagadis, elsendante bultenon La Budho, kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo Esperantista . BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglio, kaj JBLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanio. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa budhana "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de Esperanto en budhanaj landoj, precipe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de Budho al la Esperantistoj de la okcidento. GEO H. YOXON.

Atentu ankaŭ pri la japana asocio Bukkyō Dendō Kyōkai, kiu eldonis esperantan version de "La instruoj de Budho (仏教聖典)" en 1983.

Budhisma terminaro kaj konceptaro

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Schmidt-Glintzer, Helwig (2005). Der Buddhismus. p. 42. München: C.H. Beck
  2. Jacques Gernet, Buddhism in Chinese Society: An Economic History from the Fifth to the Tenth Centuries (Les aspects économiques du bouddhisme dans la société chinoise du Ve au Xe siècle) [Budhismo en Ĉina Societo: Ekonomika Historio de la Kvina Jarcento al la Deka] (New York: Columbia, 1995).
  3. 余英時, 《中國近世宗教倫理與商人精神》Zhongguo jinshi zongjiao lunli yu shangren jingshen [Ĉina religia etiko de lastatempaj jarcentoj kaj la spirito komercista] (Taibei: Liangjing, 1993).
  4. John Kieschnick, The Impact of Buddhism on Chinese Material Culture [La Efiko de Budhismo je Kulturo Materiala de Ĉinio] (Princeton: Princeton University Press, 2003).
  5. Rodney Taylor, The Religious Dimensions of Confucianism (1990).
  6. [1] Arkivigite je 2018-02-03 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de Februaro 2018.
  7. «Buddhism - Early Buddhism and the Development of Theravadan and Mahayanan Buddhism». buddha101.com. Konsultita la 5an de Februaro 2018.
  8. «The Three Vehicles: Hinayana, Mahayana and Tantrayana». viewonbuddhism.org. [2] Konsultita la 5an de Februaro 2018.
  9. «Guide To Divinity - Buddhism». Universal Life Church Monastery. [3] Konsultita la 5an de Februaro 2018.
  10. «Fundamentals of Buddhism: A Modern Perspective». buddhanet.net. [4] Konsultita la 5an de Februaro 2018.
  11. You Were Born For a Reason Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20131029193452)
  12. Amidism, Britannica Online Encyclopedia
  13. Amidism The Columbia Encyclopedia
  14. Bhante Dhammika. «Guide To Buddhism A To Z». buddhisma2z.com. [5] Konsultita la 5an de februaro 2018.
  15. Buddhism in the West. clear-vision.org.
  16. HISTORY OF BUDDHISM. historyworld.net. Arkivita el la originalo je 2018-02-01. Alirita 2018-02-05.
  17. La difusión del budismo en Asia. StudyBuddhism.com.
  18. Barbara O'Brien. What do Buddhists believe - Beliefs of Buddhism. About.com Religion & Spirituality. Arkivita el la originalo je 2014-04-12. Alirita 2018-02-05.
  19. US State Department's International Religious Freedom Report 2004
  20. Adherents.com
  21. Garfinkel, Perry. «Buddha Rising.» National Geographic, decembro 2005: 88-109.
  22. CIA - The World Factbook -- World. archive.org. Arkivita el la originalo je 2006-08-23. Alirita 2018-02-05.
  23. 23,0 23,1 Buddhist Studies: Number of Buddhist World-wide. buddhanet.net.
  24. 24,0 24,1 Buddhists in the World - The Dhamma - thedhamma.com - Vipassana Foundation. thedhamma.com. Arkivita el la originalo je 2016-10-29. Alirita 2018-02-05.
  25. Major Religions Ranked by Size. adherents.com. Arkivita el la originalo je 2007-07-07. Alirita 2018-02-05.
  26. The Buddhist World: Spread of Buddhism to the West. buddhanet.net.
  27. Statistics. pluralism.org. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2018-02-05.
  28. Syncretism - Syncretism In Japanese Shinto. jrank.org.
  29. Religions. Japanese Religions.
  30. Chinese Religions and Philosophies. Asia Society.
  31. College of Letters, Arts and Social Sciences. uidaho.edu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]