Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento atingas 160 milionojn da homoj ĉiun jaron tra siaj 189 membraj Landaj Societoj.[1] Ĝi agas antaŭ, dum kaj post katastrofoj kaj sankrizoj por renkonti la bezonojn kaj plibonigi la vivojn de vundeblaj homoj. Ĝi faras tion per nepartieco rilate al nacieco, raso, sekso, religiaj kredoj, klaso kaj politikaj opinioj.
Gvidite de Strategio 2020[2] - la kolektiva agadplano de la IFRK por trakti la plej gravajn humanitarajn kaj evoluigajn defiojn de tiu jardeko - la IFRK estas favora al "ŝparado de vivoj kaj ŝanĝado de mensoj."
La forto de la IFRK kuŝas en sia volontulreto, komunum-bazita kompetenteco kaj sendependeco kaj neŭtraleco. Ĝi funkcias por plibonigi humanitarajn normojn, kiel partneroj en evoluo kaj en respondo al katastrofoj. Ĝi persvadas decidulojn por agi je la avantaĝoj de vundeblaj homoj. Ĝi funkcias por rajtigi sanajn kaj sekurajn komunumojn, redukti vundeblecojn, fortigi rezistokapablon kaj kreskigi kulturon de paco ĉirkaŭ la mondo.
La sep ĉefaj principoj kiuj gvidas la laboron de la IFRK kaj ĝiajn membrojn estas: humaneco, nepartieco, neŭtraleco, sendependeco, libervola servo, unueco kaj universaleco.
Societoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la nuna stato pri la sekvaj membraj societoj jam ekzistas esperantlingvaj artikoloj:
- Afgana Ruĝa Krescento
- Argentina Ruĝa Kruco
- Aŭstralia Ruĝa Kruco
- Aŭstria Ruĝa Kruco
- Azera Ruĝa Krescento
- Barata Ruĝa Kruco
- Belga Ruĝa Kruco
- Bolivia Ruĝa Kruco
- Brazila Ruĝa Kruco
- Brita Ruĝa Kruco
- Bulgara Ruĝa Kruco
- Ĉilia Ruĝa Kruco
- Ĉina Ruĝa Kruco
- Egiptia Ruĝa Krescento
- Filipina Ruĝa Kruco
- Finna Ruĝa Kruco
- Franca Ruĝa Kruco
- Ganaa Ruĝa Kruco
- Germana Ruĝa Kruco
- Greka Ruĝa Kruco
- Hispana Ruĝa Kruco
- Indonezia Ruĝa Kruco
- Iraka Ruĝa Krescento
- Irana Ruĝa Krescento
- Ruĝa Davida Stelo
- Itala Ruĝa Kruco
- Japana Ruĝa Kruco
- Kamboĝa Ruĝa Kruco
- Kanada Ruĝa Kruco
- Katara Ruĝa Krescento
- Kenja Ruĝa Kruco
- Kolombia Ruĝa Kruco
- Korea Ruĝa Kruco
- Kuba Ruĝa Kruco
- Latva Ruĝa Kruco
- Litova Ruĝa Kruco
- Malajzia Ruĝa Krescento
- Meksika Ruĝa Kruco
- Namibia Ruĝa Kruco
- Nederlanda Ruĝa Kruco
- Niĝeria Ruĝa Kruco
- Norvega Ruĝa Kruco
- Novzelanda Ruĝa Kruco
- Pakistana Ruĝa Krescento
- Perua Ruĝa Kruco
- Pola Ruĝa Kruco
- Portugala Ruĝa Kruco
- Rusia Ruĝa Kruco
- Senegala Ruĝa Kruco
- Sudafrika Ruĝa Kruco
- Sveda Ruĝa Kruco
- Svislanda Ruĝa Kruco
- Tajlanda Ruĝa Kruco
- Tunizia Ruĝa Krescento
- Turkia Ruĝa Krescento
- Ukraina Ruĝa Kruco
- Usona Ruĝa Kruco
- Vjetnama Ruĝa Kruco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The International Red Cross Red Crescent Movement on the Internet. Who we are. International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies. Alirita la 18-an de novembro 2013 .
- ↑ Strategy 2020. Who we are. International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies. Alirita la 18-an de novembro 2013 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies – oficiala retejo
- International Red Cross and Red Crescent Movement – oficiala retejo
|