Organika kemio
Organika ĥemio aŭ organika kemio estas branĉo de ĥemia scienco, kiu okupiĝas pri organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbonon; nome, studado de ilia strukturo, sintezo kaj reakcioj.
La organika kemio ne okupiĝas pri la karbon-monoksido, karbon-dioksido, karbonata acido, karbonatoj kaj karbidoj, aŭ pri la diversaj formoj de la karbono (grafito, diamanto, fulereno); tiuj ĉi temoj apartenas al neorganika kemio. Organika kemio temas pri la studado de molekuloj, kiuj enhavas ĉefe karbonon, hidrogenon kaj ofte aliajn elementojn kiel oksigeno, nitrogeno, halogenoj, sulfuro kaj aliaj. Origine la fako temis pri la studado de la kemio de vivulaj procezoj, sed nun pligrandiĝas kiel scienca fako. Pri la studado de la kemio de vivo okupiĝas biokemio.
Kontraste al neorganika kemio, kombinaĵojn organikajn oni ne povas priskribi simple per la kvanto da atomoj de ĉiu elemento en la kombinaĵo, ĉar povas ekzisti pluraj, iafoje multegaj organikaj molekuloj havantaj la saman kemian formulon (do havantaj la saman kvanton de ĉiu elemento), sed kies la strukturo, la aranĝado de la atomoj estas malsamaj: tiuj do estas malsamaj molekuloj, kun malsamaj fizikaj kaj ĥemiaj ecoj kaj kondutoj. La diversaj molekuloj havantaj la saman krudan formulon estas nomataj izomeroj. Pro tio, oni devas ankaŭ priskribi la aranĝadon de la atomoj por esprimi nedusence apartan molekulon: tio estas, kiu atomo estas ligita al alia, kaj kiel (per kia ligaĵo). Plej ofte, speciale por pli komplikaj molekuloj, oni simple montras la strukturan formulon anstataŭ uzi nomon; tamen ekzistas ankaŭ ebleco nomi ĉiun molekulon laŭ la reguloj de IUPAC. Ekzistas pluraj aliaj sistemoj de molekul-struktura priskribo, meze de kiuj la topologia formulo kaj la ĉeno SMILES.
Kiel fondinto de la organika kemio konsideriĝas la germana kemiisto Justus von Liebig.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la 19a jarcento, kemiistoj ĝenerale kredis, ke komponaĵoj akiritaj el viv-organismoj estis dotitaj per viviga forto kiu distingis ilin disde la neorganikaj komponaĵoj. Laŭ la koncepto vitalismo (teorio de viviga forto), organika materio estas dotita de "viviga forto".[1] Dum la unua duono de la 19a jarcento, kelkaj el la unuaj sistemaj studoj de organikaj komponaĵoj estis registritaj. Ĉirkaŭ Michel Chevreul startigis la studadon de sapoj faritaj el variaj grasoj kaj alkaloj. Li separis la acidojn kiuj, kombine kun la alkaloj, produktis la sapon. Ĉar tiuj estis ĉiuj unuopaj komponaĵoj, li pruvis, ke estas ebla fari kemian ŝanĝon en variaj grasoj (kiuj tradicie venas el organikaj fontoj), produktante novajn komponaĵojn, sen "viviga forto". En 1828 Friedrich Wöhler produktis la organikan kemian ureon (karbamido), nome konstituanto de la urino, el neorganikaj startomaterialoj (nome saloj kalia cianato kaj amonia sulfato), en tio kio estas nuntempe nomata la "sintezo de Wöhler". Kvankam Wöhler mem estis zorgema pri la postulo, ke li mem estis malakceptante vitalismon, tiu estis la unua fojo kiam substanco konsiderita organika estis sintezita en laboratorio sen biologia (organika) startomaterialoj. Tiu okazaĵo estas nuntempe ĝenerale akceptita kiel fakte malakcepto de la doktrino de kemia vitalismo.[2]
En 1856 Siro William Henry Perkin, klopodante fabriki kininon hazarde produktis la organikan tinkturon nuntempe konata kiel "mauveino". Lia malkovro, fariĝis amplekse konata pere de sia financa sukceso, kio ege pliigis la intereson en organika kemio.[3]
Ŝlosila elrompo por la organika kemio estis la koncepto de kemia strukturo, disvolvigita sendepende en 1858 fare kaj de Friedrich August Kekulé kaj de Archibald Scott Couper.[4] Ambaŭ esploristoj sugestis, ke la kvarvalentaj karbonatomoj povus ligiĝi unu al la alia por formi karbonreto, kaj ke la detalaj modeloj de atomligado povas esti komprenitaj per lertaj interpretadoj de la taŭgaj kemiaj reakcioj.[5]
La epoko de la farmacia industrio komenciĝis en la lasta jardeko de la 19a jarcento kia la fabrikado de acetylsalicylic acid - plej ofte referencata kiel aspirino - en Germanio estis startita fare de Bayer.[6] Ĉirkaŭ 1910 Paul Ehrlich kaj lia laboratoria grupo ekdisvolvis arseni-bazitan arsfenaminon, (nome Salvarsan), kiel la unua efektive medicina traktado de la sifiliso, kaj tiel iniciatis la medicinan praktikon de kemiterapio. Ehrlich popularigis la konceptojn de drogoj kiel "magia kuglo" kaj de la sistema plibonigo de la drogterapioj.[7][8] Lia laboratorio faris gravajn kontribuojn al la disvolvigo de kontraŭserumoj por traktado de difterio kaj al la normigo de terapeŭtaj serumoj.[9]
Fruaj ekzemploj de organikaj reakcioj kaj aplikoj estis ofte trovitaj pro kombino de sorto kaj preparado por neatenditaj observoj. La lasta duono de la 19a jarcento tamen estis atestanto de sistemaj studoj de organikaj komponaĵoj. La disvolvigo de sinteza indigo estas klara montro. La produktado de indigo el plantofontoj falis el 19 000 tunoj en 1897 ĝis 1 000 tunoj ĉirkaŭ 1914 pro la sintezaj metodoj disvolvigitaj de Adolf von Baeyer. En 2002, 17 000 tunoj de sinteza indigo estis produktitaj el petrokemiaĵoj.[11]
En la komenca parto de la 20a jarcento, polimeroj kaj enzimoj estis montritaj kiel grandaj organikaj molekuloj, kaj petrolo estis montrita kiel de biologia origini.
La mult-ŝtupa sintezo de kompleksaj organikaj komponaĵoj estas nomata "totala sintezo". Totala sintezo de kompleksaj naturaj komponaĵoj pliiĝis laŭ komplekseco ĝis glukozo kaj terpineolo. Por ekzemplo, kolesterolo-rilataj komponaĵoj estis malfermintaj vojojn al la sintezaj kompleksaj homaj hormonoj kaj iliaj modifitaj derivaĵoj. Ekde la komenco de la 20a jarcento, la komplekseco de la totalaj sintezoj estis pliigitaj ĝis inkludi molekulojn de alta komplekseco kiel lisergika acido kaj Kobalamino aŭ vitamino B12.[12]
La malkovro de petrolo kaj la disvolvigo de la petrokemia industrio stimulis la disvolvigon de organika kemio. Konverti unuopajn petrolkomponaĵojn en tipoj de komponaĵoj pere de variaj kemiaj procezoj kondukis al organikaj reakcioj kiuj ebligis larĝan gamon de industriaj kaj komercaj produktoj kiel, inter (multaj) aliaj: plastoj, sinteza kaŭĉuko, organikaj gluoj, kaj variaj proprec-modifaj petrol-aldonaĵoj kaj kataliziloj.
La majoritato de kemiaj komponaĵoj okazantaj en biologiaj organismoj estas fakte karbonkomponaĵoj, kaj tiel la asocio inter organika kemio kaj biokemio estas tiom proksima ke biokemio povas esti konsiderata esence kiel branĉo de organika kemio. Kvankam la historio de biokemio povas esti rigardita kiel daŭranta ĉirkaŭ kvar jarcentoj, la fundamenta kompreno de la fako komencis disvolviĝi nur fine de la 19a jarcento kaj la nuntempa termino biokemio estis stampita ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento. La esplorado en la fako pliiĝis laŭlonge de la 20a jarcento, sen indiko de malaltigo en la proporcio de pliigo, kiel povas esti konstatita per inspektado de abstraktigo kaj indicigaj servoj kiel la "BIOSIS Previews" kaj la "Biological Abstracts", kiuj komencis en la 1920-aj jaroj kiel unusola jara volumo, sed kreskiĝis tiom draste ke ĉirkaŭ la fino de la 20a jarcento ĝi estis disponebla nur al ĉiutaga uzanto per interreta elektronika datumbazo.[13]
La animo de la organika kemio: la karbono
[redakti | redakti fonton]La granda nombro da organikaj komponaĵoj, kiuj ekzistas, havas sian klarigon en la karakterizaĵoj de la karbon-atomo, kiu havas kvar elektronojn en sia valenta mantelo: laŭ la okopa regulo necesas ok por kompletigi ĝin, do ĝi formas kvar ligojn (valento = 4) kun aliaj atomoj. Tiu speciala elektrona konfiguracio estigas diversajn eblecojn por enorbita hibridigo de la karbonatomo ("kemia hibridigo").
La plej simpla organika molekulo kiu ekzistas estas metano. En ĉi tiu molekulo, la karbono prezentas sp3-hibridon, kun la hidrogenatomoj formante kvaredron.
Karbono facile formas kovalentajn ligojn por atingi stabilan formon. Ĉi tiuj ligoj estas facile formitaj kun aliaj karbonoj, kio permesas al ĝi ofte formi malfermajn ĉenojn (liniajn aŭ branĉigitajn) kaj fermitajn ĉenojn (ringoj).
Klasifikado de organikaj kombinaĵoj
[redakti | redakti fonton]La klasigon de organikaj kombinaĵoj oni povas fari diversmaniere: pri ties deveno (ĉu natura aŭ sinteza), ĉu pri ties strukturo (por ekzemplo: alifataj aŭ aroma), aŭ laŭ ties funkcio (por ekzemplo: alkoholoj aŭ ketonoj), aŭ laŭ ties molekula pezo (por ekzemplo: monomeroj aŭ polimeroj).
Klasigo laŭ deveno
[redakti | redakti fonton]La klasifiko de organikaj komponaĵoj laŭ ilia origino estas de du specoj: ĉu natura ĉu sinteza. Ofte, tiuj de natura origino estas komprenataj kiel tiuj ĉeestantaj en vivantaj estaĵoj, sed tio ne estas ĉiam la kazo, ĉar kelkaj organikaj molekuloj ankaŭ estas sintezitaj eksvive, tio estas, en inertaj medioj, kiel ekzemple formiata acido en la kometo Halle-Bopp.
Nature
[redakti | redakti fonton]In-vivo
[redakti | redakti fonton]La organikaj komponaĵoj ĉeestantaj en vivantaj estaĵoj aŭ "biosintezaj" konsistigas grandan familion de organikaj komponaĵoj. Ilia studo havas intereson en medicino, farmacio, parfumo, kuirado kaj multaj aliaj kampoj.
Karbohidratoj
[redakti | redakti fonton]La karbohidratoj estas komponitaj fundamente de karbono (C), oksigeno (O) kaj hidrogeno (H). Ili estas ofte nomitaj "sukeroj", sed tiu nomenklaturo ne estas ĝusta. Ili certe abundas en la vegetala regno (fruktozo, celulozo, amelo, alginatoj), sed ili ĉeestas ankaŭ en la animala regno (glikogeno, glukozo).
Kutime oni klasigas ilin laŭ ilia grado de polimerigo jene:
- Monosaĥaridoj (glukozo, fruktozo, ribozo kaj desoksiribozo)
- Disaĥaridoj (sakarozo, laktozo, maltozo)
- Trisaĥaridoj (maltotriozo, rafinozo)
- Polisaĥaridoj (alginatoj, alginata acido, celulozo, amelo, ktp.)
Lipidoj
[redakti | redakti fonton]La lipidoj estas serio de organikaj kombinaĵoj, el kiuj la plimulto estas biomolekuloj, komponitaj ĉefe per karbono kaj hidrogeno kaj pli malgrandkvante per oksigeno, kvankam ili povas enhavi fosforon, sulfuron kaj nitrogenon. Ili havas kiel ĉefa karaktero la hidrofobion (tio estas nesolveblaj en akvo) kaj solveblaj en organikaj solvantoj kiel benzino, benzeno kaj kloroformo. En kolokva parolmaniero, la lipidojn oni nomas grasoj, malĝuste ĉar la grasoj estas nur unu tipo de lipidoj devenaj de animaloj. La lipidoj plenumas diversajn funkciojn en la vivantaj organismoj, inter kiuj tiu de energia rezervujo (kiel la trigliceridoj), tiu de strukturo (kiel la fosfolipidoj de la lipida dutavolo) kaj tiu reguliga (kiel la hormonoj steroidoj).
Proteinoj
[redakti | redakti fonton]La proteinoj estas polipeptidoj, tio estas, ili estas formitaj per la polimerigo de peptidoj, kaj tiuj siavice per la unuiĝo de aminoacidoj. Oni povas tiel konsideri ilin "naturaj poliamidoj", ĉar la peptida ligo estas analoga al la amida ligo. Ili formas tre gravan familion de molekuloj en la vivaj estaĵoj, sed aparte en la animala regno. Aliflanke, ili estas produkto de la esprimo de genoj enhavataj en la DNA. Kelkaj ekzemploj de proteinoj estas la kolageno, la fibroinoj kaj la aranereto.
Nukleataj acidoj
[redakti | redakti fonton]La nukleataj acidoj estas polimeroj formitaj per la ripetado de monomeroj nomitaj nukleotidoj, unuigitaj pere de fosfodiesteraj ligoj. Tiel oni formas longajn ĉenojn; kelkaj molekuloj de nukleaj acidoj atingas enormajn molekulajn pezojn, pere de milionoj de ĉenigitaj nukleotidj. Ili estas formataj per molekuloj de karbono, hidrogeno, oksigeno, nitrogeno kaj fosfato. La nukleaj acidoj stokas la genetikan informaron de la vivantaj organismoj kaj estas responsaj por la hereda transigo. Ekzistas du bazaj tipoj, nome la DNA kaj la RNA.
Malgrandaj molekuloj
[redakti | redakti fonton]Malgrandaj molekuloj estas organikaj komponaĵoj de modera molekula pezo (tiuj kun molekula pezo malpli ol 1000 g/mol estas ĝenerale konsiderataj "malgrandaj") kaj aperas en eta kvanto ĉe vivantaj estaĵoj, sed ilia graveco ne estas malpli grava. Al ili apartenas malsamaj grupoj de hormonoj kiel testosterono, estrogeno aŭ aliaj grupoj kiel alkaloidoj. Malgrandaj molekuloj estas de granda intereso en la farmacia industrio pro sia graveco en la kampo de medicino.
Ex-vivo
[redakti | redakti fonton]Ili estas organikaj komponaĵoj, kiuj estis sintezigitaj sen interveno de iu ajn vivanta estaĵo, en eksterĉelaj kaj ekstervirusaj medioj.
Geologiaj procezoj
[redakti | redakti fonton]Nafto estas substanco klasifikita kiel mineralo en kiu ĉeestas granda kvanto da organikaj komponaĵoj. Multaj el ili, kiel benzeno, estas uzataj de homo kiel ili estas, sed multaj aliaj estas traktataj aŭ derivitaj por akiri grandan kvanton da organikaj komponaĵoj, kiel monomeroj por la sintezo de polimeraj aŭ plastaj materialoj.
Atmosferaj procezoj
[redakti | redakti fonton]La klimatsistemo konsistas el la atmosfero, la hidrosfero, la biosfero, la geosfero kaj iliaj interagadoj. Varioj en la klimata ekvilibro povas generi diversajn procezojn kiel ekzemple tutmonda varmiĝo, la forceja efiko aŭ la malpliigo de la ozona tavolo.
Procezoj de planeda sintezo
[redakti | redakti fonton]En 2000, formiata acido, simpla organika komponaĵo, estis trovita ankaŭ en la vosto de la kometo Hale-Bopp.[14][15] Ĉar la organika sintezo de tiuj molekuloj ne estas realigebla sub kosmokondiĉoj, ĉi tiu trovo ŝajnas sugesti ke la formado de la sunsistemo devis antaŭi periodon de varmiĝo dum sia fina disfalo.[15]
Sintezaj
[redakti | redakti fonton]Ekde la sintezo de Wöhler de ureo, tre alta nombro da organikaj substancoj estis kemie sintezitaj por homa utilo. Ĉi tiuj inkluzivas drogojn, senodorigilojn, parfumojn, lesivojn, sapojn, sintezajn teksajn fibrojn, plastajn materialojn, polimerojn ĝenerale aŭ organikajn tinkturojn.
Laŭ funckiaj grupoj
[redakti | redakti fonton]Organikaj molekuloj estas dividitaj laŭ la funkciaj grupoj, kiujn ili enhavas, kaj laŭ la speco de ĉeno - ĉu cikla aŭ alifata (necikla):
-
Azo
-
Nitro
-
Sulfoksido
Hidrokarbonoj
[redakti | redakti fonton]Hidrokarbonoj (termino laŭ NPIV) konsistas sole de karbono kaj hidrogeno. La subspecoj estas:
Oksigenenhavaj
[redakti | redakti fonton]- Alkoholoj. La fizikaj propraĵoj de alkoholo baziĝas ĉefe sur ĝia strukturo. Alkoholo konsistas el alkano kaj akvo. Ĝi enhavas hidrofoban (sen afineco por akvo) alkan-tipan grupon, kaj hidroksilan grupon kiu estas hidrofila (kun afineco por akvo), simila al akvo. El tiuj du strukturaj unuoj, la -OH-grupo donas al alkoholoj iliajn karakterizajn fizikajn trajtojn, kaj la alkilo estas kio modifas ilin, depende de ilia grandeco kaj formo. La -OH-grupo estas tre polusa kaj, pli grave, kapablas establi hidrogenajn ligojn: kun siaj partneraj molekuloj aŭ kun aliaj neŭtralaj molekuloj. Depende de la kvanto de -OH-grupoj kiuj estas parto de la alkoholo, ĝi povas esti klasifikita kiel monohidroksilata (ĉeesto de unu hidroksilo) aŭ polihidroksilata (du aŭ pli da hidroksilaj grupoj en la molekulo).
- Eteroj. Eteroj havas la etergrupon (-O-) en sia strukturo. Ili kutime havas malaltan bolpunkton kaj estas facile malkomponeblaj. Pro ambaŭ kialoj, eteroj de malalta molekula maso estas kutime danĝeraj ĉar iliaj vaporoj povas esti eksplodemaj.
- Aldehidoj. Aldehidoj estas organikaj komponaĵoj karakterizitaj per havado de la funkcia grupo -CHO. Ili estas nomitaj la "respondecaj alkoholoj", ŝanĝante la -ol-finaĵon al -al: Tio estas, la karbonila grupo H-C=O estas ligita al ununura organika radikalo.
- Ketonoj. Ketono estas organika komponaĵo karakterizita per havado de karbonilgrupa funkcio ligita al du karbonatomoj, male al aldehido, kie la karbonila grupo estas ligita al almenaŭ unu hidrogenatomo. Kiam la karbonilgrupa funkcio estas la plej grava en koncerna organika komponaĵo, ketonoj estas nomitaj aldonante la sufikson -ano al la hidrokarbido de kiu ili venas (heksano, heksano; heptano, heptanono; ktp.). Ĝi ankaŭ povas esti nomita malantaŭmetante "ketono" al la radikoj al kiuj ĝi estas alkroĉita (ekzemple: metilfenilketono). Kiam la karbonila grupo ne estas la prioritata grupo, oni uzas la prefikson okso- (ekzemplo: 2-oksopropanalo). La karbonila funkcia grupo konsistas el karbonatomo ligita kun kovalenta duobla ligo al oksigenatomo. Havi du karbonatomojn ligitaj al la karbonila grupo estas kio diferencigas ilin de karboksilacidoj, aldehidoj kaj esteroj. La duobla ligo kun oksigeno estas kio diferencigas ĝin de alkoholoj kaj eteroj. Ketonoj tendencas esti malpli reaktivaj ol aldehidoj ĉar la alkilgrupoj funkcias kiel elektrondonacantoj tra indukta efiko.
- Karboksilaj acidoj. Karboksilacidoj konsistigas grupon de kunmetaĵoj kiuj estas karakterizitaj per havado de funkcia grupo nomita karboksila grupo aŭ karboksigrupo (–COOH); ĝi okazas kiam hidroksila grupo (-OH) kaj karbonila grupo (C=O) koincidas sur la sama karbono. Ĝi povas esti reprezentita kiel COOH aŭ CO2H...
- Esteroj. Esteroj havas la estergrupon (-O-CO-) en sia strukturo. Kelkaj ekzemploj de substancoj en tiu grupo inkludas acetilsalikatan acidon, komponenton de aspirino, aŭ kelkajn aromajn kunmetaĵojn kiel ekzemple izoamilacetato, kun karakteriza bananodoro. Ankaŭ oleoj estas esteroj de grasacidoj kun glicerolo.
- Karbonhidratoj (ekz. sukeroj).
Nitrogenenhavaj
[redakti | redakti fonton]- Amidoj. Amidoj estas organikaj komponaĵoj karakterizitaj pro la ĉeesto de la amida grupo (-NH-CO-) en sia strukturo. Proteinoj aŭ polipeptidoj estas naturaj poliamidoj formitaj per peptidaj ligoj inter malsamaj aminoacidoj.
- Aminoj. Aminoj estas organikaj komponaĵoj karakterizitaj pro la ĉeesto de la amingrupo (-N<). Aminoj povas esti primaraj (R-NH2), sekundaraj (R-NH-R") aŭ terciaraj (R-NR'-R"). Aminoj kutime donas iomete flavecajn kunmetaĵojn kun odoroj rememorigaj pri fiŝo aŭ urino.
- Izocianatoj. Izocianatoj havas la izocianatgrupon (-N=C=O). Tiu grupo estas tre elektrofila, reagante facile kun akvo por putriĝi tra la Hofmann-rearanĝo por doni aminon kaj karbondioksidon, kun hidroksiloj por doni uretanojn, kaj kun primaraj aŭ sekundaraj aminoj por doni ureojn.
- Aminacidoj.
- Nitriloj (=organikaj cianidoj)
- kaj aliaj.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Pluraj aliaj, inkluzive kombinaĵojn kun fosforo, halogeno kaj aliaj elementoj ankaŭ ekzistas.
Ciklaj
[redakti | redakti fonton]Ili estas kunmetaĵoj kiuj enhavas saturitan ciklon. Ekzemplo de ĉi tiuj estas norbornanoj, kiuj fakte estas duciklaj komponaĵoj, terpenoj aŭ hormonoj kiel estrogeno, progesterono, testosterono aŭ aliaj biomolekuloj kiel kolesterolo.
Aromaj
[redakti | redakti fonton]Aromaj komponaĵoj havas nesaturitajn ciklajn strukturojn. Benzeno estas klara ekzemplo de aroma komponaĵo, inter kies derivaĵoj estas tolueno, fenolo kaj benzoata acido. Ĝenerale, aroma kunmetaĵo estas difinita kiel tiu, kiu havas ringojn kiuj konformas al la regulo de Hückel, tio estas, ili havas 4n+2 elektronojn en π-orbitaloj (n=0,1,2,...). Organikaj komponaĵoj kiuj havas alian grupon krom karbono en siaj cikloj (kutime N, O aŭ S) estas nomitaj heterociklaj aromaj komponaĵoj. Tiel aromaj kunmetaĵoj estas kutime dividitaj en:
- Derivaĵoj de benzeno: Policiklaj (antraceno, naftaleno, fenantreno, ktp.), fenoloj, aromaminoj, fulerenoj, ktp.
- Heterociklaj kombinaĵoj: Piridino, furano, tiofeno, pirolo, porfirino, ktp.
Izomeroj
[redakti | redakti fonton]Ĉar karbono povas ligiĝi diversmaniere, difinita ĉeno povas havi diferencajn ligoformojn kreante la nomitajn izomeroj, nome molekuloj kiuj havas la saman kemian formulon, sed diferencajn strukturojn kaj proprecojn.
Ekzistas diversaj tipoj de izomereco: ĉenizomereco, funkcia izomereco, taŭtomereco, estereoizomereco kaj forma estereoizomereco.
La ekzemplo montrata maldekstre estas kazo de ĉenizomereco en kiu la kombinaĵo kun formulo C6H12 povas estis ciklo (cikloheksano) aŭ linia alkeno, nome la 1-Hekseno. Ekzemplo de funkcia izomereco estus la kazo de la propanalo kaj la acetono, ambaŭ kun formulo C3H6O.
Rilato kun la biologio
[redakti | redakti fonton]Unu el la ĉefaj rilatoj inter organika kemio kaj biologio estas la studo de la sintezo kaj strukturo de organikaj molekuloj de graveco por la molekulaj procezoj faritaj de vivantaj organismoj, tio estas, en metabolo.[16] Biokemio estas la interfaka scienca kampo, kiu studas vivantajn estaĵojn, kaj ĉar ili uzas kunmetaĵojn kiuj enhavas karbonon, organika kemio estas esenca por kompreni metabolajn procezojn.
En biologiaj terminoj, organika kemio tre gravas, precipe en ĉela kunteksto, kaj oni povas ekzempligi tion per molekuloj kiel karbonhidratoj, ĉeestantaj en la plasmomembrano same kiel en la kemia strukturo de DNA, lipidoj, kiuj estas la ĉefa bazo de plasmomembrano, la proteinoj kiuj helpas subteni organismon aŭ ĝiajn funkciojn kiel ekzemple enzimoj kaj DNA, la molekulo respondeca por protekti la genetikan informon de vivantaj organismoj.[17][18][19]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997). Chemistry of the Elements (2a eld.). Butterworth-Heinemann. ISBN 978-0-08-037941-8.
- ↑ Henry Marshall Leicester. (1951) A Source Book in Chemistry, 1400-1900. Harvard University Press.
- ↑ Kiefer, D. M. (1993). “Organic Chemicals' Mauve Beginning”, Chem. Eng. News 71 (32), p. 22–23. doi:10.1021/cen-v071n032.p022.
- ↑ August Kekulé and Archibald Scott Couper (Junio 2016). Arkivita el la originalo je 2018-03-21. Alirita 20a de marto 2018 .
- ↑ Streitwieser, Andrew. (2017) Introduction to Organic Chemistry. New Delhipages=3–4: Medtech (Scientific International, reprint of revised 4th edition, Macmillan, 1998). ISBN 978-93-85998-89-8.
- ↑ Roberts, Laura (7a de decembro 2010) History of Aspirin Arkivigite je 2014-10-08 per la retarkivo Wayback Machine. The Telegraph
- ↑ (2008) “The contributions of Paul Ehrlich to pharmacology: A tribute on the occasion of the centenary of his Nobel Prize”, Pharmacology 82 (3), p. 171–9. doi:10.1159/000149583.
- ↑ Paul Ehrlich, the Rockefeller Institute, and the first targeted chemotherapy. Rockefeller University. Alirita 3a de aŭgusto 2012 .
- ↑ Paul Ehrlich (Junio 2016). Alirita 20a de marto 2018 .
- ↑ (2010) “Tuning the Steric Properties of a Metathesis Catalyst for Copolymerization of Norbornene and Cyclooctene toward Complete Alternation”, Organometallics 29 (12), p. 2735–2751. doi:10.1021/om100185g.
- ↑ Steingruber, Elmar (2004) "Indigo and Indigo Colorants" en Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry, Wiley-VCH, Weinheim. COI: 10.1002/14356007.a14_149.pub2
- ↑ (1996) Classics in Total Synthesis: Targets, Strategies, Methods. John Wiley & Sons. ISBN 978-3-527-29231-8.
- ↑ Allan, Barbara. Livesey, Brian (1994). How to Use Biological Abstracts, Chemical Abstracts and Index Chemicus. Gower. (ISBN 978-0-566-07556-8)
- ↑ Bockelée-Morvan, D. et al.: «New molecules found in comet C/1995 O1 (Hale-Bopp): Investigating the link between cometary and interstellar material.» En: Astronomy and Astrophysics. 2000, 353, S. 1101-1114.
- ↑ 15,0 15,1 S.D. Rodgers, S. D. Charnley: Organic synthesis in the coma of comet Hale-Bopp? En: Monthly Notices of the Royal Astronomical Society. 2000, 320, 4, S. L61-L64 (plena teksto).
- ↑ «Química Orgánica y Biológica | IIQ». www.iiq.csic.es. Konsultita la 15an de junio 2016.
- ↑ «Química Orgánica con énfasis biológico - Chemwiki». chemwiki.ucdavis.edu (en usona angla). Arkivita el la originalo la 20en de junio 2016. Konsultita la 15an de junio 2016.
- ↑ Ministerio de Educación. «QUÍMICA ORGÁNICA». Konsultita la 13an de novembro 2021.
- ↑ Leidy Angélica Aguilera Martínez kaj Fredy Ramón Garay Garay. «La estructuración de la química orgánica a partir de las teorías dual y unitaria: Una mirada Kuhniana». Konsultita la 13an de novembro 2021.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Clayden, J.; Greeves, N. kaj Warren, S. (2012) Organic Chemistry. Oxford University Press. ISBN 0-19-927029-5.
- Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997). Chemistry of the Elements (dua eldono). Butterworth-Heinemann. ISBN 978-0-08-037941-8.
- Henry Marshall Leicester; Herbert S. Klickstein (1951). A Source Book in Chemistry, 1400-1900. Harvard University Press.
- Morrison, Robert T.; Boyd, Robert N. kaj Boyd, Robert K. (1992) Organic Chemistry, sesa eldono, Benjamin Cummings. ISBN 978-0136436690.
- "Organic Synthesis". ScienceDirect. Alirita en 2024-10-25.
- Shriner, R.L.; Hermann, C.K.F.; Morrill, T.C.; Curtin, D.Y. kaj Fuson, R.C. (1997) The Systematic Identification of Organic Compounds. John Wiley & Sons, ISBN 0-471-59748-1
- Smith, Michael B.; March, Jerry (2007), Advanced Organic Chemistry: Reactions, Mechanisms, and Structure (sesa eldono), New York: Wiley-Interscience, ISBN 978-0-471-72091-1
- Streitwieser, Andrew; Heathcock, Clayton H.; Kosower, Edward M. (2017). Introduction to Organic Chemistry. New Delhi: Medtech (Scientific International, represaĵo de la reviziita kvara eldono, Macmillan, 1998). ISBN 978-93-85998-89-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kemiaj Afiksoj[rompita ligilo], Kompilita de Jan Pióro (1966)
- [1] Arkivigite je 2015-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Química orgánica en la hispana Vikipedio.