7-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de septembro estas la 250-a tago de la jaro (la 251-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 115 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Sete de Setembro (7-a de septembro, portugallingve).
Je la 7-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 878: Papo Johano la 8-a kronigis en Troyes francan reĝon Ludoviko la 2-a
- 1101: Reĝo de Jerusalemo Baldeno la 1-a venkis egiptan armeon
- 1191: La tria krucmilito: venko de krucistoj super armeo de Saladin en batalo de Arsuf (Centra distrikto de Israelo)
- 1303: Sendito de la reĝo de Francio Filipo la 4-a atakis papon Bonifaco la 8-a en kastelo Anagni en Italio, kidnapis lin kaj postulis demision
- 1543: Franca-turka armeo finis sensukcesan sieĝon de Nico
- 1652: Sur Tajvano eksplodis, sufokita post 4 tagoj, kontraŭnederlanda ribelo
- 1677: Venko de moskva-kozaka armeo en batalo de Bużyn dum la unua rusa-turka milito
- 1701: Anglio kaj Nederlando subskribis en Hago kontraŭfrancan aliancon kun germana imperiestro Leopoldo la 1-a
- 1764: Pollando: Stanislao Aŭgusto Poniatowski ektroniĝis - la lasta pola reĝo
- 1778: Francoj invadis britan Dominikon
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte venkis rusojn en la batalo de Borodino - kartvela princo Pjotr Bagration grave vundiĝis kaj mortis
- 1918: Karolo la 14-a Johano kroniĝis kiel reĝo de Svedio-Norvegio
- 1822: Brazilo sendependiĝis (de Portugalio); Petro la 1-a proklamis la sendependecon
- 1836: Imperiestro de Aŭstrio Ferdinando la 1-a kroniĝis en Prago kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1860: Unuiĝo de Italio: Giuseppe Garibaldi eniris Napolon
- 1873: Emilio Castelar iĝis prezidento de la Unua Hispana Respubliko
- 1901: Ĉinio: subskribo de Pekina traktato, kiu finis la bokseran ribelon
- 1907: Oceanvetura ŝipo RMS Lusitania eknavigis la unuan fojon
- 1916: Unua mondmilito: venko de bulgara armeo super la rumana en batalo de Dobriĉ
- 1922: Laŭ decido de Saeima Banko de Latvio fondiĝis
- Dua mondmilito:
- 1939: La sepa tago de la germana-pola milito: kapitulaco de Westerplatte post septaga batalo (pro manko de pafaĵprovizo); dutaga batalo de Pułtusk finiĝis pro retiriĝo de polaj taĉmentoj; komenco de la Defendo de Wizna; konkero de Toruń, Wieliczka kaj Zgierz fare de Wehrmacht; radiostacio BBC unuafoje disaŭdigis en la pola lingvo; nokte de la 6-a ĝis la 7-a de septembro Varsovion forlasis membroj de registaro kun prezidento kun plano atingi Luckon, supera komandanto kun stabo iris al Bresto; kadre de brita mararmeo ekmilitis polaj destrojeroj: "Błyskawica", "Burza" kaj "Grom"; germanaj aviadiloj terorisme atakis Łomża; Francio decidis ne sendi aviadilojn al Pollando (al kiu kreditis 600 milionojn da frankoj) kaj ne bombi Germanion; Britanio kreditis Pollandon per 5 milionoj da pundoj; germanaj soldatoj pafmortigadis civilulojn en: Poddębice 125, Sławków 98 (judojn, de la 5-a), Niewiesz - 58, Pińczów ĉ. 50, Niemysłowice (apud Prudnik), Józefów kaj Turku po 26 kaj en 9 aliaj lokoj; ĉefo de sekureca polico Reinhard Heinrich deklaris, ke en Pollando devas esti murditaj nobeloj, klerikoj kaj judoj"
- 1940: Batalo de Anglio: potenca bombado de Londono kun partopreno de mil germanaj bombaviadiloj en kiu 450 personoj pereis kaj 1600 vundiĝis; laŭ rumana-bulgara pakto en Craiova la suda Dobroĝo estis ligita al Bulgario; Pollando: en Poznań okazis publika manifestacio de germana loĝantaro kun Arthur Greiser, kiu raportis al Hitler: Führer. Tiu ĉi lando estas ne nur germana, sed ĝi ankaŭ estas nutrobazo de via nacio por ĉiam.
- 1942: Pollando: en Zdziłowice (proksime al Janów Lubelski) germanoj kaptis dum traserĉo ĉ. 150 personojn en la aĝo de 14 ĝis 40 jaroj, kiujn oni forveturigis al koncentrejo Majdanek - surloke ili pafmortigis 72 loĝantojn de juda nacieco; en Kolomeo polico pafmortigis ĉ. 300 judojn; gestapo en Lodzo pendumis 17 judojn de Pabianice kaj en Poznań oni gilotinis 6 personojn
- 1943: Soldatoj de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis kontraŭ Franz Bürkl, sadisma vickomandanto de varsovia malliberejo Pawiak; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis en distrikto Miechów 900 tunojn da greno destinita por Nazia Germanio
- 1944: Pacifika Oceano: japana ŝipo Shinyo Maru kun aliancaj militkaptitoj estis sinkigita de usona submarŝipo - 668 malliberuloj pereis, 82 travivis
- 1949: Federacia Respubliko Germanio fondiĝis
- 1951: Germanio: Federacia Meritkruco fondiĝis
- 1953: Nikita Ĥruŝĉov iĝis la unua sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1961: João Belchior Marques Goulart iĝis prezidento de Brazilo
- 1978: Mortiga atenco de KGB en Londono kontraŭ bulgara kontraŭkomunisto Georgi Markov
- 1986: Desmond Tutu fariĝis ĉefepiskopo de sud-afrika anglikanismo
- 1996: Mortiga atenco kontraŭ muzikisto Tupac Shakur en Las Vegas
- 1998: Google fondiĝis
- 2001: En Jos en Niĝerio eksplodis tritaga tumulto inter kristanoj kaj islamanoj, en kiu pereis ne malpli ol 915 personoj
- 2004: Ŝtormo Ivan mortigis en Grenado 39 personojn
- 2005: Rezulte de laŭvica referendumo Hosni Mubarak plu prezidentas en Egiptio
- 2007: Papo Benedikto la 16-a komencis viziton en Aŭstrio
- 2009: Rapidtrajna fervojo Shiphol - Antverpeno ekfunkciis inter Nederlando kaj Belgio
- 2009: Prezidento de Grekio Karolos Papulias malfondis parlamenton
- 2011: Aviadila kraŝo en Jaroslavl
- 2012: 81 personoj pereis kaj 820 vundiĝis rezulte de tertremo en provinco Junano en Ĉinio
Naskiĝoj
- 15: Vitelio, imperiestro de Romio (m. 69)
- 786: Saga, imperiestro de Japanio (m. 842)
- 1533: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio (m. 1603)
- 1633: Catharina Regina von Greiffenberg, aŭstra poetino (m. 1694)
- 1683: Maria Ana de Aŭstrio, aŭstra arkidukino, reĝino de Portugalio (m. 1754)
- 1707: Georges-Louis Leclerc de Buffon, franca filozofo, naturalisto, matematikisto kaj kosmologo (m. 1788)
- 1726: François-André Danican Philidor, franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto (m. 1795)
- 1807: János Lenkey, hungara honvedgeneralo (m. 1850)
- 1866: Tristan Bernard, franca romanisto, dramisto kaj humuristo (m. 1947)
- 1870: Aleksandr Kuprin, rusa verkisto (m. 1938)
- 1887: Gopinath Kaviraj, barata sciencisto, filozofo kaj jogano (m. 1976)
- 1888: Benő Karácsony, rumania hungara verkisto (m. 1944)
- 1906: Edgár Balogh, hungara verkisto, redaktoro (m. 1996)
- 1906: Gyula Klamár, hungara ĵurnalisto (m. 1979)
- 1909: Elia Kazan, usona reĝisoro grekdevena (m. 2003)
- 1911: Todor Ĵivkov, komunista gvidanto de Bulgario (m. 1998)
- 1912: János Kun, rumania hungara ekonomikisto (m. ?)
- 1914: Lída Baarová, ĉeĥa aktorino (m. 2000)
- 1914: James A. van Allen, usona fizikisto, malkovrinto de la zonoj de Van Allen (m. 2006)
- 1926: Zoltán Rákosfalvy, rumania hungara kuracisto
- 1930: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (m. 1981)
- 1930: Sonny Rollins, usona jazxmuzikisto
- 1930: Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj (m. 1993)
- 1936: Buddy Holly, usona rokenrola pioniro (m. 1959)
- 1900: Ferenc Benedek, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1944)
- 1939: László Udvardy, rumania hungara inĝeniero, lokhistoriisto, verkisto
- 1956: Tadeusz Isakowicz-Zaleski, armendevena pola pastro, poeto, historiisto kaj publicisto
- 1964: István Pintér D., rumania hungara publicisto, poeto
- 1966: Lutz Heilmann, germana politikisto
- 1966: Gunda Niemann-Stirnemann, germana rapidsketistino
- 1981: Petra Szőcs. hungara poetino, verkistino, tradukistino
Mortoj
- 1151: Gotfredo la 5-a, grafo de Anĵuo (n. 1113)
- 1202: Guillaume aux Blanches Mains, franca kardinalo (n. 1135)
- 1871: Mehmed Emen (Ali paŝao), turka politikisto, diplomato (n. 1815)
- 1881: Sidney Lanier, usona poeto kaj muzikisto (n. 1842)
- 1902: Enrique Gaspar y Rimbau, hispana diplomato kaj verkisto (n. 1842)
- 1907: Sully Prudhomme, franca poeto kaj unua premiito de la Premio Nobel de Literaturo (n. 1839)
- 1910: William Holman Hunt, angla pentristo (n. 1827)
- 1921: Hajni Kemény, hungara poetino (n. 1901)
- 1933: Edward Grey, brita politikisto (n. 1862)
- 1960: Wilhelm Pieck, germana politikisto
- 1961: Gyula Balázs, hungara kuracisto (n. 1895)
- 1962: Karen Blixen, dana verkistino (n. 1885)
- 1978: Keith Moon, angla muzikisto (n. 1946)
- 1979: János Csiky, hungara kuracisto (n. 1892)
- 1986: István Csorvássy, hungara skulptisto (n. 1912)
- 1990: Ferenc Bencze, hungara aktoro (n. 1924)
- 1991: Edwin Mattison McMillan, usona fizikisto nobelpremiita pri kemio (n. 1907)
- 1997: Mobutu Sese Seko, dikatatoro de Zairio (n. 1930)
- 2004: Johan Hammond Rosbach, norvega Esperanto-verkisto (n. 1921)
- 2010: Atanas Sejkov, bulgara verkisto kaj esperantisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Mozambiko: Venkotago
- Nacia tago en Brazilo: tago de la sendependiĝo (1822)
Tagoj de semajno
La 7-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.