Cobisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Cobisa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45111
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Felix Ortega
Demografio
Loĝantaro 4,045  (2011)
Loĝdenso 269,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 4° 2′ U (mapo)39.804722222222-4.025Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 48′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cobisa (Tero)
Cobisa (Tero)
DEC
Cobisa
Cobisa
Situo de Cobisa
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cobisa [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cobisa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cobisa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Cobisa" povus deveni el araba qúbba, kiu signifas volbo, kupolo. Iam havis la nomojn de "Covixa", "Cobija", "Covisa" kaj "Coviza"

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Cobisano. La censita populacio en 2011 estis de 4.045 loĝantoj kaj la denseco estas de 269,67 loĝ/km².

Situo

Cobisa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 675 m; je nur 7 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′17″ N 4°1′30″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta sur tereno ondeca en la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Toledo, Burguillos de Toledo, Layos kaj Argés, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj: proksimeco al regiona kaj provinca ĉefurbo Toledo.

Historio

Same kie ĉe aliaj municipoj proksimaj al Toledo, la vilaĝo fondiĝis el la domaroj kiujn uzis la loĝantoj de la ĉefurbo en la epokoj de kampolaboro. Dekomence estis domaro poste nomata "Cobisa de Abajo" (malsupra), kiu post tempo abandoniĝis pro sanproblemoj, kaj la loĝantoj translokiĝis al "Cobisa de Arriba" (supra).

Ĝi aperas citata en la 12a jarcento kaj en diversaj dokumentoj pri mozaraboj el 1175. En tiuj lastaj malfacilas distingi Cobeja de Cobisa, ĉar arabe skribiĝas simile.

En dokumento de 1399 kie la reĝo Henriko la 3-a indikas la monkvantojn kiujn la diversaj vilaĝoj de Toledo kaj Madrido devas pagi, aperas Couisa.

Meze de la 20a jarcento la populacio de nultaj vilaĝoj de laregiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, sed ĉe Cobisa tute male, danke al efiko alvoko el proskima ĉefurbo, kaj tiele el la ĉirkaŭ 200 laŭlonge de la tuta jarcento ekkreskis nur en la 1980-aj jaroj, post kiam Toledo igis regiona ĉefurbo; el tiam al la nunaj 4,000 ĝi dudekobliĝis.

Notoj


Vidu ankaŭ