Saltu al enhavo

Březová (distrikto Opava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Březová (Opava))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březová
Březová
germane Briesau
kampurbo
Statuo de Johano Nepomuka en reguligita plac, malantaŭe domo n-ro o. 2
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Březová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaro Oderské vrchy
Situo Březová
 - alteco 477 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 38″ N 17° 51′ 48″ O / 49.79389 °N, 17.86333 °O / 49.79389; 17.86333 (mapo)
Areo 38,86 km² (3 886 ha)
Loĝantaro 1 406 (2024)
Denseco 36,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1238
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 44
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 506451
Katastraj teritorioj 5
Partoj de kampurbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Březová (Opava District)
Retpaĝo: www.oubrezova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Březová estas kampurbo en Ĉeĥio en distrikto Opava. En latinaj tekstoj ĝi estis markita kiel Brzezowa, en germanaj tekstoj kiel Briesau. Vivas ĉi tie 1 406 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Větřkovice, Radkov, Vrchy, Fulnek, Vítkov, Hradec nad Moravicí kaj Skřipov.

La unua skribmencio pri Březová devenas el la jaro 1238. Monaĥoj de benediktina monaĥejo fondis la vilaĝon. Březová estis provostejo kaj evidente jam en la jaro 1412 tre grava urbeto, en kiu troviĝis paroĥejo kaj preĝejo, kun rajto de datrevenaj foiroj ĝis husanaj militoj kontraŭ la benediktina monaĥejo. En la jaro 1428 ĉi tie militiris soldataroj de Prokop Holý kaj la monaĥejo de benediktinoj estis forbruligita. En juĝeja dokumento el 1569 oni parolas pri Březová kiel pri urbeto kun propra rajto. La tridekjara milito, en kies komenco svedoj kaj rezistemaj valaĥoj trairis tra ĝi, signifis por la urbeto la tutan pereigon. Do post la jaro 1620 la urbeto pereas. Nur en la dua duono de la 17-a jarcento Březová estis renovigita, sed kiel eta vilaĝo. En 1691 estas denove refondita en la vilaĝo paroĥejo kaj renovigita lernejo. En 1848 okazas unua elekto de urbestro de Březová. En 1864 estiĝis en la vilaĝo granda incendio, dum kiu tute forbrulis 12 domoj kaj la lernejo. En 1870 estis konstruita nova lernejo, kies konstruaĵo servas ĝis hodiaŭaj tagoj kiel infanvartejo. En 1976 Březová estis kunigita kun vilaĝoj Gručovice, Jančí, Lískovec kaj Lesní Albrechtice, kiuj estas ĝis hodiaŭ lokaj partoj de vilaĝo Březová.

La 22-an de oktobro 2018 estis renovigita statuso de kampurbo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 755
18801 721
18901 671
19001 624
19101 656
19211 690
JaroLoĝantoj
19301 616
19501 067
19611 244
19701 245
19801 252
19911 319
JaroLoĝantoj
20011 294
20141 378
20161 389
20171 377
20181 373
20191 391
JaroLoĝantoj
20201 375
20211 323
20221 386
20231 414
20241 406

Partoj de kampurbo

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.