Březová estas kampurbo en Ĉeĥio en distrikto Opava. En latinaj tekstoj ĝi estis markita kiel Brzezowa, en germanaj tekstoj kiel Briesau. Vivas ĉi tie 1 406 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri Březová devenas el la jaro 1238. Monaĥoj de benediktina monaĥejo fondis la vilaĝon. Březová estis provostejo kaj evidente jam en la jaro 1412 tre grava urbeto, en kiu troviĝis paroĥejo kaj preĝejo, kun rajto de datrevenaj foiroj ĝis husanaj militoj kontraŭ la benediktina monaĥejo. En la jaro 1428 ĉi tie militiris soldataroj de Prokop Holý kaj la monaĥejo de benediktinoj estis forbruligita. En juĝeja dokumento el 1569 oni parolas pri Březová kiel pri urbeto kun propra rajto. La tridekjara milito, en kies komenco svedoj kaj rezistemaj valaĥoj trairis tra ĝi, signifis por la urbeto la tutan pereigon. Do post la jaro 1620 la urbeto pereas. Nur en la dua duono de la 17-a jarcento Březová estis renovigita, sed kiel eta vilaĝo. En 1691 estas denove refondita en la vilaĝo paroĥejo kaj renovigita lernejo. En 1848 okazas unua elekto de urbestro de Březová. En 1864 estiĝis en la vilaĝo granda incendio, dum kiu tute forbrulis 12 domoj kaj la lernejo. En 1870 estis konstruita nova lernejo, kies konstruaĵo servas ĝis hodiaŭaj tagoj kiel infanvartejo. En 1976 Březová estis kunigita kun vilaĝoj Gručovice, Jančí, Lískovec kaj Lesní Albrechtice, kiuj estas ĝis hodiaŭ lokaj partoj de vilaĝo Březová.
La 22-an de oktobro 2018 estis renovigita statuso de kampurbo.