Figa (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Figa
Figa situas en la plej griza regiono

Figa, hungare Gömörfüge estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo

Figa situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Rimavská Sobota-Tornaľa. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1244 en formo "Fygey". En la 15-a jarcento la vilaĝo disiĝis je Suba kaj Supra Fygey. Pro la turkoj la vilaĝoj senhomiĝis. En 1910 loĝis en Gömörfüge 422 da homoj, (escepte 6 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gömörfüge apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Gömörfüge rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1947 parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj al la malplenaj domoj. En 1951 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis en Figa 389 da homoj, (170 hungaroj, 164 slovakoj, 44 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj