Holíč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holíč
hungare Holics, germane Holitsch
urbo
Kastelo en Holíč
Blazono
Oficiala nomo: Holíč
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Skalica
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo
Parto de Záhorie
Riveroj Moravo, Chvojnica
Situo Holíč
 - alteco 185 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 44″ N 17° 09′ 38″ O / 48.81222 °N, 17.16056 °O / 48.81222; 17.16056 (mapo)
Areo 34,820 km² (3 482 ha)
Loĝantaro 11 728 (31.12.2009)
Denseco 336,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1205
Plej facila aliro al Hodonín Ĉeĥio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 908 51
Telefona antaŭkodo +421-34
Aŭtokodoj SI
NUTS 504378
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Holíč
Retpaĝo: www.holic.sk
Portalo pri Slovakio

Holíč (hungare Holics, germane Holitsch) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica. Dum la frua historio la hungaroj nomumis la urbon Fehéregyház kaj Újvár, la germanoj Weisskirchen.

Kastelo en Holíč

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, apud rivero Moravo, laŭ ĉefvojo Trnava-Senica - Ĉeĥio, laŭ fervojo Skalica-Bratislavo, krome estas ĉefvojo al la ĉefurbo kaj fervojo al Ĉeĥio. Skalica troviĝas 6 km, la ĉefurbo 88 km, Hodonín en Ĉeĥio nur 5 km.

Ĉefplaco de Holíč

Historio[redakti | redakti fonton]

Apudrivera kastelo troviĝis antaŭ la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1205 en formo Wywar (=akva fortikaĵo), en 1228 Andreo la 2-a fondis tie limotrapasejon. Preskaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) akiris la regionon en la 14-a jarcento. Ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio vane sieĝis la fortikaĵon en 1314, sed li tamen akiris ĝin en 1321. Pro pacopakto inter reĝoj hungara kaj ĉeĥa la kastelo estis redonita al la hungaroj en 1332. Poste la komunumo iĝis grava komerca trapasejo. Dum la turka erao la loko situis en ombro de tiama hungara ĉefurbo Bratislavo, do restis netuŝita. En la 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis burgo, kiu apartenis al la Habsburgoj ekde 1736. Ili trakonstruis ĝin ferieja domego, krome tiam la komunumo fariĝis urbeto. En 1910 en la urbeto loĝis 5522 loĝantoj, (4560 slovakoj, 584 germanoj, 266 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis hungara historiisto Frigyes Keresztély Petrovics kaj la natursciencisto, verkisto kaj instruisto Ottó Sebesta (1871).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Holíč estas de jaro 2008 sidejo de Slovakia Esperanta Junularo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]