Jesenské (distrikto Rimavská Sobota)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jesenské |
Jesenské, hungare Feled estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La historia slovaka nomo estis Feledince.
Ne miskomprenu kun la sama vilaĝo Jesenské (Levice)!
- Areo: 17 km²
- Supermara alteco: 194 m
- Loĝantaro: 2280
- Poŝtkodo: 980 02
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tornaľa-Fiľakovo. Rimavská Sobota troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274 en formo "Feled". En 1553 la turkoj rabadis en la vilaĝo. En 1825 pro incendio la tuta komunumo bruldetruiĝis. En 1910 loĝis tie 878 da homoj, (867 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, kies distriktejo estis ĝis 1950. Ekde 1920 Feledince apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1948 Feledince prenis novan nomon pri slovaka verkisto, tradukisto Janko Jesenský. En 2001 loĝis tie 2259 da homoj, (1284 hungaroj, 745 slovakoj, 200 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Serpa Beata Damo de 1737, en 1903 renoviĝis
- novklasikisma kalvinana preĝejo de 1898
- 4 nobeldomoj el la 16-a jarcento – 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- hungara skulptisto János László Beszédes naskiĝis en iama Feled
- martira hungara generalo Károly Vécsey loĝis tie
- franca kolonelo De La Motte (fondinto de artilerio en armeo de Francisko Rákóczi la 2-a) estas tie entombigita