Krokava
Bazaj informoj
Krokava, hungare Kopárhegy (kopArhedj) estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Krokkava, posta pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
- Areo: 10 km²
- Alto super la marnivelo: 757 m
- Loĝantaro: 30
- Poŝtkodo: 982 67
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
Krokava situas sur malebenaĵo, fine de kruda sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 38 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Crokwa". Tradicia okupiĝo estis la paŝtado. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1910 loĝis en Kopárhegy 293 da homoj, (287 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Ratkó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Krokava nur 33 da homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵo
- sonorilostablo el la 18-a jarcento