Lenartovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenartovce situas en la plej griza regiono

Lenartovce, hungare Sajólénártfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1906 la oficiala hungara nomo estis Lénártfalva.

Situo

Lenartovce situas laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ la hungara landlimo, laŭ vojo Kráľ-Rimavská Seč, laŭ fervojo Košice-Zvolen, fine estas fervoja linio al Miskolc. Tornaľa troviĝas 15 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1364 en formo "Kishamva". En 1566 la turkoj senhomigis la vilaĝon, en 1683 armeo de la poloj detruis ĝin. En 1709, 1711 kaj en 1740 pestoj, en 1827 incendio okazis. En 1874 la fervojo atingis la komunumon. En 1910 loĝis en Sajólénártfalva 559 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Sajólénártfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Sajólénártfalva rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Lenartovce 546 da homoj, (426 hungaroj, 81 ciganoj, 19 slovakoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj