Příbor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Příbor
germane: Freiberg
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Příbor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Kopřivnice
Historia regiono Moravio
Rivero Lubina
Situo Příbor
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 24″ N 18° 08′ 38″ O / 49.64000 °N, 18.14389 °O / 49.64000; 18.14389 (mapo)
Areo 22,14 km² (2 214 ha)
Loĝantaro 8 789 (31.12.2007)
Denseco 396,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1178
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 58 ĝis 742 59
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599808
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Příbor
Retpaĝo: www.pribor-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Příbor estas urbo, kiu situas 11 km de urbo Nový Jičín.

La vilaĝo estas menciata en la jaro 1178. Urbo Příbor estis fondita de grafo Frank Hückeswagen en la jaro 1251 en paralelograma bazplano. La placo estis de komence diagonale trahakita per la tn. Pola vojo. Fine de la 13-a jarcento aĉetis la urbon olomouca episkopo Arno kaj Příbor tiel fariĝis komune kun burgo Hukvaldy unu el administraj kaj ekonomiaj centroj de olomouca episkopujo. Fine de la 14-a jarcento estis la urbo ĉirkaŭbarita per remparoj kun tri enirejpordegoj. En la 16-a jarcento evoluis precipe teksprofesioj kaj komerco. Fine de la 17-a jarcento olomouca episkopo Karel la II-a el Lichtenštejn alkondukis ĝis Příbor piaristojn, kiuj ĉi tie fondis en la jaro 1694 gimnazion kaj kolegion. En la jaro 1875 estis fondita instruista instituto, en la jaro 1882 la germana minoritato realigis malfermon de germana unuklasa lernejo, kiu ekzistis ĝis fino de la II-a mondmilito. Dum la II-a mondmilito Příbor estis aligita al la germana regno.

La placo havas arkadojn en tri flankoj. Estas ĉi tie ŝirmata 44 burĝaj domoj kun plejparte renesancaj kernoj el la 2-a duono de la 16-a jarcento. En Příbor naskiĝis: en la jaro 1856 Sigmund Freud, la konata psikiatro kaj fondinto de psikoanalizo, J. I. Buček (17141791; ekde la jaro 1776 li estis profesoro de sciencoj en praga universitato), Řehoř Volný (17931871; li estis nomata patro de moravia topografio). Sigmund Freud kaj Řehoř Volný havas en la urbo monumentojn.

Loko, kie Antonín Sattek, loka lernejestro kaj kronikisto (1901-1985), gvidis kursojn pri Esperanto kaj starigis monumenton por Theodor Čejka.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Hájov | Prchalov | Příbor Ŝablono:PiedoMunicipoNav

Fonto

  • Informo de Vladimír Vojáček el Příbor