11-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de septembro estas la 254-a tago de la jaro (la 255-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 111 tagoj restas.
Je la 11-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 813: Germana imperiestro Karolo la Granda propramane kronigis en Aquisgranum Ludovikon la 1-a kiel kunimperiestron
- 1041: Granda incendio de Bremeno
- 1541: Vulkano detruis Ciudad Vieja, la unuan ĉefurbon de Gvatemalo
- 1598: Boris Godunov kroniĝis kiel caro de Rusio
- 1609: Angla esploristo Henry Hudson malkovris insulon Manhatano
- 1609: Hispana reĝo Filipo la 3-a ediktis pri ekzilo de 300 mil moriskoj
- 1620: Tridekjara milito: venko de habsburga armeo super la svisa en batalo de Tirano
- 1638: Pollando: incendio de Krosno
- 1697: En batalo de Zenta imperiestra armeo de princo Eŭgeno de Savojo frakasis la turkan, dum la 5-a aŭstra-turka milito
- 1714: La burbonanaj trupoj el Kastilio konkeras Barcelonon dum Hispana Sukceda Milito.
- 1777: Usona Milito de Sendependeco: dum la batalo de Brandywine Kazimierz Pułaski savis vivon al George Washington
- 1795: Persa armeo konkeris kaj detruis Tbilison
- 1814: Venko de Usono en bataloj de Plattsburgh kaj sur lago Champlain dum brita-usona milito
- 1855: Krimea milito: brita-franca-turka armeo konkeris Sebastopolon
- 1857: Utaha Mormona Milito: mormonoj kaj pajuteoj masakris pli ol cent setliĝintojn irantajn de Arkansaso al Kalifornio
- 1879: Usona astronomo dandevena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Krizeiso
- 1881: Papo Leono la 13-a anoncis Virgulinon de Moncerato patronino de Katalunio
- 1906: Mahatma Gandhi komencas sian Senperfortan Movadon "Satyagraha".
- 1909: Max Wolf kiel la unua ekvidis sur foto revenantan Halejan kometon
- 1919: Syngman Rhee ekprezidentis ekzilan Korean Provizoran Registron en Ŝanhajo
- 1919: Usona armeo invadis Honduron
- 1921: Judaj setliĝintoj fondis en la Valo de Jizre'el la unuan moŝavon Nahalal
- 1922: Palestino estis proklamita brita mandata teritorio
- 1922: Brita aŭtomobila firmao Jaguar fondiĝis
- 1928: Danio: Universitato de Aarhus fondiĝis
- 1932: Polaj aviadilistoj Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura, venkintoj en Challenge 1932, pereis en aviadila katastrofo en Teŝinio
- 1941: Vaŝingtono: oni komencis konstrui Pentagonon
- 1941: En Germanio oni patentis metadonon
- Dua mondmilito:
- 1939: La 11-a tago de la germana-pola milito: defendo de Jarosław finiĝis; germanoj konkeris Gniezno kaj Mogilno, kie murdis 33 defendantojn, kaj bombis civilajn kvartalojn de Łomża; Mszczonów estis nokte rekonkerita de la 31-a Regimento de Pafistoj - oni neniigis provizo-kolumnon de la germana 16-a Kirasita Korpuso kaj propagandan kampanjon de Luftwaffe; venka por poloj batalo de Kałuszyn komeniĝis; pro malfronta agado de germanaj flankbatalantoj Biłgoraj grandparte bruliĝis; germana speciala juĝo (Sondergericht Bromberg) en Bydgoszcz verdiktis mortpunon kontraŭ tri poloj, partoprenantojn de "sanga dimanĉo"; germanoj krome murdis pli ol 200 polojn en 18 aliaj lokoj, en tio maristojn, suboficirojn kaj militkaptitojn; Hitler rekomendis al Heinrich Himmler preni en Bydgoszcz 500 ostaĝojn kaj iom post iom pafmortigi ilin ĝis la situacio normiĝos; en Parizo poloj manifestaciis postulante helpon flanke de Francio
- 1940: Pollando: laŭ ofica noto el kancelario de Nazia Germanio regopovoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio intencis trakti polojn kiel kolonian popolon
- 1941: Pollando: germana polico de malliberejo Pawiak en Varsovio forveturis 114 personojn al germana koncentrejo Aŭŝvico; en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn; en Lodzo aperanta konspira revuo "Na Barykadzie" (Sur Barikado) ŝanĝis titolon al " Walka Ludu" (Batalo de Popolo)
- 1942: Pollando: germana polico publike pendumis en Rudniki (apud Częstochowa) 18 polojn kaj 2 ciganojn
- 1943: Pollando: likvido de geto en Przemysl - 3,5 mil judojn germanoj sendis al siaj koncentrejoj en Aŭŝvico, 500 en Szebnie (proksime al Jasło), 100 en laborkoncentrejon Stalowa Wola, 115 estis pafmortigitaj, kies korpojn oni bruligis kaj restaĵojn ĵetis al rivero San; germanaj policoj pafmortigis en Tczów (proksime al Zwoleń) 31 personojn, en Molendy (proksime al Kozienice) 20 polojn kaj 2 rusojn; en Drewnowo-Gołyń (proksime al Ostrów Mazowiecka) 9 virojn pro mortigo de policano; grupo de Popola Gvardio konkeris minejon Lipinki kaj provizon de nafto elverŝis al rivero
- 1944: 11,5 mil personoj pereis en amasa aviadilatako de Royal Air Force kontraŭ Darmstadt; 107 ministoj, ĉefe rusaj trudlaboristoj, pereis rezulte de eksplodo de metano en karbominejo en Bergkamen; Pollando: Ruĝa Armeo konkeris Krosnon; Ribelo de Varsovio: aliancanoj malsuprenĵetis en la mezurbon armilojn kaj medikamentojn
- 1952: Imperiestro de Etiopio subskribis akton de federacio inter Etiopio kaj Eritreo
- 1961: Internacia ekologia organizo Monda Natur-Fonduso fondiĝis
- 1971: Egiptio akiras konstitucion.
- 1971: Barejno kaj Kataro aniĝis al Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1973: Ĉilio, puĉo de Augusto Pinochet helpata de usona CIA: la leĝe elektita prezidento Salvador Allende memmortigas sin per armilo iam donacita de la kuba prezidento Fidel Castro.
- 1974: Usona astronomo poldevena Charles T. Kowal malkovris Ledaon, la lunon de Jupitero
- 1978: Britio: mortis la lasta konata viktimo de variolo
- 1986: Kadre de la tria amnestio post la milita stato en Pollando oni liberigis 225 aktivulojn de opozicio
- 2001: 19 arabaj teroristoj el Al-Kaida faris aviadilajn atencojn kontraŭ la Mondkomerca Centro World Trade Center en Novjorko, kaj la Pentagono en Vaŝingtono, kun provo atenci la Kapitolon; pereis ĉ. 3000 personoj
- 2005: Israelo oficiale anoncis finon de la 38-jara okupado de Gaza Sektoro
- 2009: Mihai Ghimpu iĝis provizora prezidento de Moldava Respubliko (post demisio de Vladimir Voronin)
Naskiĝoj
- 1522: Ulisse Aldrovandi, itala kuracisto kaj natursciencisto (m. 1605)
- 1524: Pierre de Ronsard, franca poeto (m. 1585)
- 1611: Henri de Turenne, franca militestro (m. 1675)
- 1795: József Kemény, hungara historiisto (m. 1855)
- 1786: Friedrich Kuhlau, germana-dana komponisto (m. 1832)
- 1825: Eduard Hanslick, ĉeĥa-aŭstra muzikologo (m. 1904)
- 1845: Émile Baudot, franca inĝeniero pri telegrafio, inventisto (m. 1903)
- 1862: O. Henry, usona verkisto (m. 1910)
- 1862: Hawley Harvey Crippen, usona krimulo, ekzekutita (m. 1910)
- 1865: Rainis, latva verkisto (m. 1929)
- 1865: Jenő Zoványi, hungara historiisto (m. 1958)
- 1867: Lajos Trózner, hungara instruisto, folkloristo (m. 1944)
- 1874: Lajos Bérczy, hungara verkisto (m. 1947)
- 1875: Ferenc Gillemot, hungara sportisto, ĵurnalisto (m. 1916)
- 1877: Vilmos Bálint, rumania hungara pastro (m. 1949)
- 1877: Feliks Dzerĵinskij, soveta politikisto (m. 1926)
- 1881: Ákos Dutka, hungara poeto (m. 1972)
- 1881: Asta Nielsen, dana aktorino (m. 1972)
- 1885: D. H. Lawrence, angla verkisto (m. 1930)
- 1893: Oszkár Nagy,hungara pentristo (m. 1965)
- 1894: Oleksandr Dovĵenko, ukraina reĝisoro (m. 1956)
- 1902: Ernő Teleki, grafo, hungara pentristo (m. 1980)
- 1903: Theodor Wiesengrund Adorno, germana filozofo, sociologo, komponisto (m. 1969)
- 1911: László Bolgár, hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1990)
- 1911: Bola de Nieve, kuba kantisto, komponisto kaj pianisto (m. 1971)
- 1911: Josef Buršík, sovetia subleŭtenanto (m. 2002)
- 1911: István Moldován (Kolozsváry), hungara pentristo (m. 2000)
- 1914: Pavlo, serba patriarko (m. 2009)
- 1917: Herbert Lom, brita aktoro ĉeĥdevena
- 1924: József Imreh, rumania hungara geologo
- 1924: Rudolf Vrba, slovaka-kanada farmakologo juddevena, kiu fuĝis de germana koncentrejo Aŭŝvico informinte Aliancanojn pri tiea genocido (m. 2006)
- 1929: Lóránt Szalman, hungara dirigento (m. 2007)
- 1930: Gyula Szabó, rumanihungara verkisto (m. 2004)
- 1935: German Stepanoviĉ Titov, sovetia kosmonaŭto (m. 2000)
- 1935: Arvo Part, estona komponisto de la ĥora kaj instrumenta muziko
- 1945: Éva Cs. Gyimesi hungara literaturhistoriistino (m. 2011)
- 1947: Stanisław Mikke, pola advokato, vicprezidanto de la Protekto-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco (m. 2010)
- 1965: Baŝar al-Asad, prezidento de Sirio
- 1965: Moby, usona diskĵokeo
- 1966: Princino Akishino, edzino de Princo Akishino de Japanio
- 1971: Markos Moulitsas, usona politika blogisto
- 1978: In-Grid, itala kantistino kantanta franclingve
- 1980: Zsuzsa Szőcs, hungara industriartistino, pentristino
Mortoj
- 1063: Béla la 1-a, reĝo de Hungario (n. ĉ. 1020)
- 1594: Farkas Kovacsóczy, hungara kanceliero de Transsilvanio (n. 1540)
- 1599: Beatrice Cenci, itala nobelulino, ekzekutita (n. 1577)
- 1606: Karel van Mander, flandra pentristo kaj verkisto (n. 1548)
- 1733: François Couperin, franca komponisto (n. 1668)
- 1823: Hipólito da Costa, brazila ĵurnalisto, framasono kaj diplomato (n. 1774)
- 1913: Alajos Pachinger. hungara zoologo (n. 1846)
- 1914: İsmail Gaspıralı, krime-tatara politikisto, rusia pedagogo (n. 1851)
- 1914: Claudius Colas, franca esperantisto (n. 1884)
- 1919: Géza Csáth, hungara verkisto (n. 1887)
- 1932: Franciszek Żwirko, pola piloto, venkinto de Challenge 1932 (n. 1895)
- 1932: Stanisław Wigura, pola piloto kaj aviadila inĝeniero, venkinto de Challenge 1932 (n. 1901)
- 1934: István Szász, hungara agronomo (n. 1865)
- 1939: Konstanteno Korovin, rusa pentristo (n. 1861)
- 1941: Kristiano Rakovski, rumana-ukraina komunista aganto bulgardevena, ekzekutita (n. 1873)
- 1950: Jan Smuts, sud-afrika politikisto, filozofo kaj militisto (n. 1870)
- 1958: Robert W. Service, kanada poeto skotdevena (n. 1874)
- 1959: György Bölöni, hungara verkisto (n. 1882)
- 1961: György Szántó, hungara verkisto (n. 1893)
- 1971: Nikita Ĥruŝĉov, gvidanto de Sovetunio (n. 1894)
- 1973: Salvador Allende, prezidento de Ĉilio (n. 1908)
- 1978: Georgi Markov, bulgara verkisto kaj disidento, murdita (n. 1929)
- 1987: Charles Fleming, novzelanda plurfaka sciencisto (n. 1916)
- 1987: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto (n. 1944)
- 2003: Anna Lindh, sveda politikistino (n. 1957)
- 2006: William Auld, skota poeto en Esperanto (n. 1924)
- 2007: Joe Zawinul, aŭstra ĵazisto (n. 1932)
- 2000: István Moldován (Kolozsváry), hungara pentristo (n. 1911)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Pola Ortodoksa Eklezio: senkapigo de Sankta Johano la Baptisto
- Nacia tago de la katalunoj, Diada
Tagoj de semajno
La 11-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.