2-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La '2-a de novembro estas la 306-a tago de la jaro (la 307-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 59 tagoj restas.
Je la 2-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 676: Dono iĝis papo
- 1389: Bonifaco la 9-a iĝis papo
- 1660: Venko de pola armeo en batalo de Cudnów (Ĵitomira provinco), kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1766: Josef Radetzky von Radetz, aŭstra generalo
- 1769: Katedralo de Vilno: ekfalo de ties turo mortigis 6 pastrojn
- 1789: En Francio oni ŝtatigis eklezian havaĵon
- 1815: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Egerio
- 1821: Flago de Meksiko oficialiĝis
- 1848: Printempo de popoloj: post aŭstra bombado de Lvovo sekvis ties kapitulaco
- 1850: Itala astronomo Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Egerio
- 1852: Franklin Pierce gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1875: Franca astronomo Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Atalo kaj la aŭstra Johann Palisa - Hildo
- 1889: Norda Dakoto fariĝis la 39-a ŝtato de Usono kaj Suda Dakoto la 40-a.
- 1899: En Ĉinio eksplodis Boksera ribelo
- 1903: Londono: la unua numero de skandalema tagĵurnalo The Daily Mirror aperis
- 1914: Rusio kaj Serbio deklaris militon al Turkio; Britio anoncis maran blokadon de Germanio
- 1917: Anonco de t.n. Balfour-deklaro pri estonta kreo de la juda ŝtato
- 1920: Warren G. Harding gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1920: En Pittsburgh (Pensilvanio) komencis disaŭdigi la unua en la mondo publika radio
- 1925: En la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio oni metis sennoman kadavron de neidentigita soldato elterigita de la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- 1930: Haile Selassie kroniĝis kiel imperiestro de Etiopio
- 1932: En Pollando Józef Beck iĝis ministro pri eksteraj aferoj post August Zaleski
- 1938: Rezulte de la unua viena arbitracio Hungario ricevis parton de la suda Slovakio kaj la Karpatan Rutenion
- Dua Mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germana polico pafmortigis en arbaro 15 judajn intelektulojn arestitajn pasintan tagon en restoracio "Astoria" en Lodzo, kaj en Varsovio studentinon pro forŝiro de germanaj afiŝoj; Selbtschutz pafmortigis en Rudzki Most apud Tuchola 17 personojn kaj gestapo arestis en Inowroclaw kaj ĉirkaŭaĵoj 39 katolikajn pastrojn
- Supera Soveto de Sovetunio kunsidanta la 1-an kaj 2-an de novembro voĉdonis dum Eksterordinara Sesio pri enigo de okupitaj de Ruĝa Armeo teritorioj de la Dua Pola Respubliko al Belorusa Soveta Socialisma Respubliko aŭ Ukraina Soveta Socialisma Respubliko; Lavrentij Berija ordonis establi en okcidenta Belorusio filion de soveta NKVD; nombro de internigitaj en Rumanio polaj soldatoj estis 3324 oficiroj, en tio 25 generaloj, kaj 15 675 suboficiroj kun soldatoj; en Hungario aperis financata de pola registaro en ekzilo revuo "Wieści Polskie" (Sciigoj de Pollando)
- 1940: Kolonelo Leopold Okulicki iĝis komandanto de bialistoka kaj lvova areo de Asocio de Armita Batalado kun sidejo en Lvovo
- 1941: Germana polico transportis al Lodza geto 1000 judojn de Vieno
- 1942: Ĉirkaŭ 2 mil judoj de Frampol estis venigitaj al foirejo kaj forveturigitaj al pereigejo en Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski) - dum tio germanoj murdis ĉ. 400 personojn pro rezisto aŭ provo de forkuro; germanoj finis likvidon de juda geto en Tomaszów Mazowiecki, forveturigante ties loĝantojn al pereigejo en Treblinka; germana polico pafmortigis en Knyszyn 70 judojn kaj provantaj fuĝi de eskorto 106
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Bogucice-Zakamień 13 personojn kaj en Trzebuski 10 partizanojn de Popola Gvardio; membroj de pola rezista movado pafmortigis en Złotniki (Kraków-vojevodio) du polajn policanojn pro troa servo al germanoj
- 1944: Germana polico detruis parte Tarnogród kaj murdis ĉ. 500 personojn; gestapo de Grudziądz pafmortigis en Wąkop 7 personojn; SS transportis 795 judinojn de germana koncentrejo en Aŭŝvico al Bergen-Belsen; soldato de Pola Enlanda Armeo liberigis el loka malliberejo en Tarnobrzeg - "liberigita" de Ruĝa Armeo - 15 personojn, kiujn NKVD planis forveturi al Sovetunio
- 1945: 11 poloj pereis kaj 4 vundiĝis rezulte de atako de la taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ pola vilaĝo Kuźmina (proksime al Przemyśl)
- 1948: Usono: oficanta prezidento Harry S. Truman gajnis prezidentan balotadon
- 1949: Dum konferenco de ronda tablo oni decidis sendependigi Indonezion (de Nederlando)
- 1955: David Ben-Gurion la duan fojon iĝis ĉefministro de Israelo
- 1965: En Vaŝingtono proteste de vjetnama milito sinbruliĝis usona kvakero Norman Morrison
- 1974: Arbaro de Białowieża: ventego faligis la plurjarcentan kverkon de Ladislao la 2-a
- 1975: Libana Interna Milito: siria armeo eniris la teritorion de Libano komenciĝante preskaŭ 30-jaran okupadon
- 1976: Jimmy Carter gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1985: Studento Marcin Antonowicz mortis - batita en Olsztyn de funkciuloj de milico post montro de legitimilo de la Universitato en Gdańsk (Gdańsk estis tiutempe asociata kiel lulilo de demokrata opozicio)
- 1991: Patriarko Bartolomeo la 1-a iĝis ortodoksa patriarko de Konstantinopolo
- 2000: Internacian Kosmostacion alvenis kaj ekloĝis la unua ekspedicio
- 2000: En retforumo aperis la unua mesaqĝo de John Titor, alveninta de 2036 ŝajna tempovojaĝisto
- 2002: Usona kosmosondilo Stardust preteriris asteroidon Annefrank
- 2003: En Kartvelio okazis falsigita parlamenta balotado, kio kaŭzis eksplodon de la revolucio de la rozoj kaj demision de prezidento Eduard Ŝevardnadze
- 2004: George W. Bush denove iĝis prezidento de Usono venkinte John Kerry
- 2004: Nederlanda filmreĝisoro Theo van Gogh estis murdita en Amsterdamo de islama fanatikulo
- 2009: Hamid Karzai iĝis prezidento de Afganio
Naskiĝoj
- 1082: Huizong, ĉina imperiestro de la dinastio Song (m. 1135)
- 1470: Eduardo la 5-a (Anglio) (m. versajne en 1483)
- 1580: Marko Aŭrelio Severino, itala kuracisto, kirurgo, anatomiisto kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio (m. 1656)
- 1734: Daniel Boone, usona vojaĝisto kaj ĉasisto, fiksinto de Sovaĝa Vojo por setlado (m. 1820)
- 1739: Karl Ditters von Dittersdorf, aŭstra komponisto kaj violinisto (m. 1799)
- 1755: Marie-Antoinette, reĝino de Francio (m. 1793)
- 1781: Sebastian Lucius, germana entreprenisto (m. 1857)
- 1795: James K. Polk, prezidento de Usono (m. 1849)
- 1798: Ferenc Hiry, hungara verkisto (m. 1876)
- 1808: Jules Barbey d'Aurevilly, franca verkisto, poeto kaj literatura kritikisto (m. 1889)
- 1815: George Boole, brita matematikisto kaj filozofo (m. 1864)
- 1865: Warren G. Harding, prezidento de Usono (m. 1923)
- 1865: Dezső Szilágyi, hungara aktoro (m. 1933)
- 1866: Bronisław Piłsudski, pola etnografo, esploristo de ajnuoj, la frato de Józef Piłsudski (m. 1818)
- 1875: Móric Miklós Pásztory, hungara ĝardenisto, filmreĝisoro (m. 1922)
- 1885: Harlow Shapley, usona astronomo (m. 1972)
- 1890: Moa Martinson, sveda verkistino (m. 1964)
- 1892: Pál Ábrahám, hungara komponisto, dirigento (m. 1960)
- 1894: Tivadar Fekete, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto, tradukisto (m. 1940)
- 1902: Gyula Illyés. hungara poeto, verkisto (m. 1983)
- 1906: Luchino Visconti, itala filmreĝisoro (m. 1976)
- 1911: Odysseas Elytis, greka verkisto kaj nobelpremiito (m. 1996)
- 1913: Burt Lancaster, usona aktoro (m. 1994)
- 1916: Imre Pál Erdős, rumania hungara pentristo (m. 1987)
- 1919: Fernando de Diego, hispana esperantisto (m. 2005)
- 1923: Tibor Horváth, rumania hungara apotekisto, fakverkisto
- 1930: Miklós Szalay, rumania hungara komponisto (m. 2003)
- 1938: Sofia de Grekio, reĝino de Hispanio
- 1938: Adorján Kovács, rumania hungara inĝeniero pri ĝardenkulturo
- 1941: Lajos Ambrus, rumania hungara instruisto, verkisto, redaktoro
- 1949: Lois McMaster Bujold, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto
- 1954: Andreas Gruber, aŭstra reĝisoro
- 1960: Andy Borg, aŭstra modkantisto kaj televida moderigisto
- 1965: Shahrukh Khan, barata aktoro
- 1974: István Urák, rumania hungara biologo
- 1976: Márton László, rumania hungara historiisto, arhivisto
- 1976: Domokos Szilágyi, rumania hungara hungara poeto (n. 1938)
Mortoj
- 472: Olibrio, romia imperiestro (n. ĉ. 420)
- 1083: Matilda de Flandrio, edzino de Vilhelmo la 1-a (Anglio) (n. ĉ. 1031)
- 1148: Malaĥio el Arnagh, irlanda katolika abato, klarvidanto kaj sanktulo (n. 1094)
- 1676: Adam Michna, ĉeĥa komponisto (n. 1600)
- 1704: Johann Jacob Walther, germana komponisto (n. 1650)
- 1735: Šimon Brixi, ĉeĥa baroka komponisto (n. 1693)
- 1934: Edmond de Rothschild, franca kolektisto kaj mecenato juddevena (n. 1845)
- 1950: George Bernard Shaw, irlanda nobelpremiita verkisto anglalingva (n. 1856)
- 1956: Leo Baeck, germana rabeno
- 1963: Ngô Đình Diệm, la unua prezidento de Vjetnama respubliko, murdita (n. 1901)
- 1965: Norman Morrison, usona kvakero, kiu sinbruliĝis proteste de usona engaĝigo al vjetnama milito (n. 1933)
- 1966: Peter Debye, nederlanda nobelpremiita fizika kemiisto (n. 1884)
- 1975: Pier Paolo Pasolini, itala filmreĝisoro kaj verkisto (n. 1922)
- 1976: Domokos Szilágyi, rumania hungara poeto (n. 1938)
- 1977: Hans Erich Nossack, germana ekzistadisma verkisto pri la dua mondmilito (n. 1901)
- 1979: Jacques Mesrine, franca gangstero (n. 1936)
- 1996: Pierre Grimal, franca filologo, spertulo pri la latina literaturo (n. 1912)
- 1998: Árpád Sós, rumania hungara sportĵurnalisto, redaktoro (n. 1919)
- 1999: Milan Antal, slovaka astronomo (n. 1935)
- 2000: Robert Cormier, usona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1925)
- 2002: József Denderle, rumania hungara historiisto, lernolibroverkisto (n. 1911)
- 2002: Mária Váradi, rumania hungara ĵurnalistino (n. 1923)
- 2003: Sándor Karancsi, rumania hungara grafikisto (n. 1932)
- 2004: Zajid bin Sultan al Nahajjan, la unua prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (n. 1918)
- 2004: Theo van Gogh, nederlanda publicisto kaj reĝisoro, kritikisto de la islama mondo, murdita (n. 1957)
- 2007: Igor Mojsejev, rusa baleta dancisto kaj koreografo (n. 1906)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Memoriga tago pri Ĉiuj mortintaj fideluloj
- Malaĥio el Arnagh, irlanda espiskopo kaj klarvidanto
Tagoj de semajno
La 2-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.