Aŭgusto de 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭgusto 2010)
aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2010
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Aŭgusto de 2010.

2-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • Oni sciigas, ke en la tibeta monaĥejo Zagor okazis la ceremonio de la surtroniĝo de tulku (vivanta Budao) Deĝub VI. Kvinjara Lozan-dodze, naskiĝinta en la prefektejo Lhoka de Tibeto, estis elektita kiel anstataŭulo de Deĝub V Czjanpal-gjamco, kiu foriris al nirvano 65-jaraĝa la 11-an de marto 2000.

4-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

12-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

13-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

16-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

19-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

21-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • Dum la interpafado en la dagestana vilaĝo Gunib (Rusio) estis likviditaj kvin gerilanoj. Unu el ili estis rekonita kiel Magomedali Vagabov, kiun oni konsideras la organizinto de la teroraj agoj en la Moskva metroo la 29-an de marto. La kamikazino Marjam Ŝarapova, eksplodiginta sin en la metrostacio Lubjanka, estis lia fakta edzino.
  • La parlamenta balotado en Aŭstralio ne rivelis venkinton, ĉar laŭ la unuaj kalkuloj, la opozicia koalicio (Liberala kaj Nacia partioj) ricevos 73 lokojn kaj la ĝis nun reganta Aŭstralia Laborista Partio — 72 lokojn. Por formigo de la registaro necesas havi almenaŭ 76 lokojn. Tio okazis unue en la lastaj 70 jaroj.
  • Matene el la kaira Muzeo de Mahmud Ĥalil nekonatoj forŝtelis la pentraĵon Papavetkampo de Vincent van Gogh.

23-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

24-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • Je 21:36 (loka horo) apud la urbo Iĉun (Ĉinio) kraŝis la pasaĝera aviadilo Embraer E-190, fluginta tien el Ĥarbin. Pereis 42 el 96 homoj, troviĝintaj sur ties ferdeko.
  • Batalantoj, verŝajne anoj de la islamisma grupaĉo "Al-Ŝabaab", atakis la popularan luksan hotelon "Mona" en la centro de Mogadiŝo (Somalio) kaj mortigis 32 homojn, inkluzive de 6 parlamentanoj, troviĝintaj tie.
  • Je 24 km sude de Katmanduo (Nepalo) kraŝis malgranda pasaĝera aviadilo de la flugkompanio Agni Air. Ĉiuj 11 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.

25-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • ITAR-TASS sciigas, ke en la turkmena ĉefurbo Aŝgabato finiĝis la malkonstruado de la 63 metrojn alta Arko de neŭtraleco, sur kiu troviĝis la 12 metrojn alta ora statuo de la antaŭa prezidanto de la lando Saparmurat Nijazov, turniĝinta sekve al suno. La arko estos rekonstruita en alia parto de la urbo, sed sen tiu statuo kaj estos je 20 metrojn pli alta ol antaŭe.
  • Oni sciigas, ke apud la hispana urbo Villafranca Montes de Oca estis eltrovita la amastombejo, en kiu troviĝas la restaĵoj inter 60 kaj 80 homoj. Supozeble temas pri respublikanoj mortigitaj de frankistoj dum la Hispana Enlanda Milito.
  • Oni sciigas, ke en la meksika subŝtato Tamaulipas, en ranĉo situanta proksime de la usona limo, estis eltrovitaj restaĵoj de 72 homoj (58 viroj kaj 14 virinoj). Postvivinta viro-ekvadoriano diris, ke tio estis kontraŭleĝaj elmigrintoj-laboristoj el centramerikaj landoj. Ili rifuzis pagi al banditoj por ties eskortado kaj estis murditaj de tiuj.
  • En la konga provinco Bandundu kraŝis la pasaĝera aviadilo Let L-410 Turbolet de la konga flugkompanio Filair. Oni sciigas, ke du pasaĝeroj postvivis kaj 20 homoj (inkluzive britan kaj belgan stiristojn, el kiuj la lasta estis posedanto de la flugkompanio Filair) pereis.[1] Poste oni sciigis, ke la averio okazis pro tio, ke iu pasaĝero veturigis en sako krokodilon, kiu elsaltis antaŭ alteriĝo, kiu kaŭzis panikon el la salono. Pasaĝeroj ekkuris, do malgranda aviadilo perdis ekvilibron kaj falis sur domon.[2]
  • En sep urboj de Irako okazis la serio da teroraj agoj, sekve de kiuj pereis 46 homoj. Plej grava okazis en la urbo Kut, kie kamikazo eksplodigis sin kaj per tio mortigis 20 homojn (inkluzive de 15 policanoj) kaj vundigis 90.

26-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

27-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

29-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • La ĉiutaga irana gazeto Kayhan, subtenanta la konservativan registaron de la lando, publikis la artikolon, en kiu nomis "prostituinoj" la unuan damon de Francio Carla Bruni kaj la faman francan aktorinon Isabelle Adjani. Tion kaŭzis elpaŝo de la francaj famuloj kontraŭ ŝtonumado, al kiu estis kondamnita la 43-jara irana virino Sakine Mohamadi Aŝtiani.
  • En Los-Anĝeleso (Usono) okazis la 62-a ceremonio de enmanigo de la Premio Emmy. La plej bona drama televidserio trian fojon estis agnoskita «Frenezuloj» (Mad Men), la plej bona komedia televidserio — «Usona familio» (Modern Family). La plej bona drama aktoro trian sekvan fojon iĝis Bryan Cranston pro rolo en la televidserio «Breaking Bad». La plej bona drama aktorino iĝis Kyra Sedgwick pro rolo en la televidserio «The Closer». La plej bona komedia aktoro iĝis Jim Parsons pro rolo en la televidserio «The Big Bang Theory». La plej bona komedia aktorino iĝis Edie Falco pro rolo en la televidserio «Nurse Jackie».
  • Je 3:20 (loka horo) ĉirkaŭ 95 km for de la ekvadora ĉefurbo Kito la pasaĝera buso foveturis de vojo kaj renversiĝis. Pereis almenaŭ 36 kaj estis grave vunditaj ne malpli ol 12 homoj. Oni supozas, ke ŝoforo, kiu veturis jam dum 7 horoj, ekdormis. Li ankaŭ pereis.
  • En la urbo Nyala (provinco Darfuro, Sudano) estis forkaptitaj du rusianoj, kiuj laboris kiel stiristoj de helikoptero en la flugkompanio Badr Airlines.
  • Je 04:30 (loka horo) la taĉmento el ĉirkaŭ 30 ĉeĉenaj batalantoj atakis la vilaĝon Centoroj — la gepatran vilaĝon de la ĉeĉenia prezidanto Ramzan Kadirov kaj ekis interbatalon kun milicanoj kaj la prezidanta gardantaro. Specoperacion kontraŭ atakintoj gvidas Ramzan Kadirov mem. Entute pereis 5 milicanoj kaj estis vunditaj 7 ordinaraj vilaĝanoj. 12 atakintoj estis mortigitaj, el kiuj 7, estinte grave vunditaj, eksplodigis sin mem por ne esti identigitaj.
  • Je la nokto de la 28-a de aŭgusto al la 29-a de aŭgusto dum interpafado inter islamismaj batalantoj kaj milico, okazinta en Hasavjurta distrikto de Dagestano (Rusio), estis mortigitaj kvar gerilanoj. Inter ili estis la gvidanto de la grupaĉo Nariman Satijev, trifoja mondĉampiono pri taja bokso.
  • Jam 12 miloj da loĝantoj de la insulo Sumatro estis devigitaj forlasi siajn hejmojn pro komencinta erupcio de la vulkano Sinabun, dorminta dum kvar jarcentoj.

30-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

  • Meksikaj potenculoj sciigis pri la aresto de la fifama "drogista barono" Edgar Valdez Villarreal laŭ kromnomo Barbie. Antaŭe li estris la "taĉmenton de murdistoj Los Negros" en la drogista Kartelo de Beltrán-Leyva.
  • Estis lanĉitaj novaj usonaj sankcioj kontraŭ Nord-Koreio. Kaŭzis tion la nuklea programo de tiu lando.
  • En la rusia urbo Kazan ekfunkciis la unua en la lando sistemo de la movtelefonio de la kvara generacio, funkcianta surbaze de la standarto LET. Ĝi estas posedata de la firmao Skartel, laboranta sub la varomarko Yota. Sekvan tagon funkciado de la reto estis ĉesigita, car la firmao ne havis la rajton uzi ĝin.

31-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]