Chanava
Bazaj informoj
Chanava (ĥanava), hungare Hanva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 19 km²
- Alto super la marnivelo: 173 m
- Loĝantaro: 700
- Poŝtkodo: 980 44
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
Chanava situas sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 15 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1293 en formo "Apathrevy" (=pramo de abato), baldaŭe "Honua" menciiĝis en 1266. Inter 1851-1868 la kalvinana pastro kaj samtempe poeto estis Mikaelo Tompa. En 1910 loĝis en Hanva 811 da homoj, (808 hungaroj, 2 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Hanva apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Chanava 721 da homoj, (636 hungaroj, po 40 slovakoj kaj ciganoj).
Vidindaĵoj
- klasikisma kalvinana preĝejo proksimume de 1830
- tombo de Mikaelo Tompa de 1868
- statuo pri Mikaelo Tompa de 1940
- klasikisma nobeldomo de Hanvay
- nobeldomo de Darvas (darvaŝ), nun kulturdomo
- fonto nomata puto de paŝao, pri kio Tompa verkis poemon
Famulo
- en 1855 ĉe Tompa gastigadis János Arany