Saltu al enhavo

Hlinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hlinka
germane: Glemkau, pole: Glinka
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hlinka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Osoblaha
Historiaj regionoj Moravio, Moraviaj enklavoj
Situo Hlinka
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 57″ N 17° 40′ 00″ O / 50.28250 °N, 17.66667 °O / 50.28250; 17.66667 (mapo)
Areo 8,77 km² (877 ha)
Loĝantaro 237 (25.03.2010)
Denseco 27,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 551872
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hlinka (Bruntál District)
Retpaĝo: www.obechlinka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hlinka (antaŭe ankaŭ Glynek, germane Glemkau; hlinka en traduko signifas argileto) estas malgranda agrikultura vilaĝo situanta en fekunda ebenaĵa pejzaĝo en distrikto Bruntál. Sur la teritorio de vilaĝo estis trovitaj restaĵoj el pli frua ŝtonepoko kaj bronzepoko, kiuj pruvas loĝigon de tiu ĉi teritorio. En la 9-a jarcento ĉi tie staris slava agrikultura vilaĝeto. La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schaumburg, ĉar la vilaĝo apartenis al episkopa sinjorujo, pli poste al sinjorujo Dívčí Hrad. El la jaro 1512 estas la unuaj mencioj pri burgaro, kiu ĉi tie staris. En la burgaro loĝis posedantoj de la sinjorujo en la jaroj 1593 - 1594, en la tempo, kiam Dívčí Hrad estis riparata. La burgaro forbrulis en la jaro 1626 kaj en 1648 ĝi jam estis ruino. Ĝis la jaro 1867 estis ties parto vilaĝo Slezské Pavlovice (Německé Pavlovice). En la vilaĝo estis korto de grandbieno Dívčí Hrad, ekde la jaro 1862 sukerfarejo kaj muelejo. Dum la dua mondmilito okazis en la vilaĝo senpardonaj bataloj en la tagoj 18-a ĝis la 22-a de marto 1945, kiam batalfronto trairis tra ĉi tie trifoje.

La vilaĝo ricevis sian nomon en konekso kun minado de argilo (ĉeĥe hlína).