Licince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Licince situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Licince, hungare Lice estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo

Licince situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Revúca troviĝas 24 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243 en formo "Lincha". Post la mezepoko pro la konstantaj turkaj atakoj la komunumo preskaŭ senhomiĝis. Oni nombris en 1828 120 domojn kaj 833 homojn, kiuj okupiĝis pri minado, agrikulturo, karbeto, potofarado. En 1910 loĝis en Lice 655 da homoj, (643 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis. En 2001 loĝis en Licince 623 da homoj, (361 hungaroj, 225 slovakoj, 32 ciganoj, 3 ĉeĥoj, unusola ruteno).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj