Mosty u Jablunkova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mosty u Jablunkova
germane: Mosty bei Jablunkau, pole: Mosty koło Jabłonkowa
municipo
Preĝejo de sankta Hedviko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mosty u Jablunkova
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Jablunkov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Sileziaj Beskidoj
Situo Mosty u Jablunkova
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 34″ N 18° 45′ 13″ O / 49.52611 °N, 18.75361 °O / 49.52611; 18.75361 (mapo)
Areo 33,95 km² (3 395 ha)
Loĝantaro 3 936 (01.01.2010)
Denseco 115,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 16-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 98
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598453
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Mosty u Jablunkova
Retpaĝo: www.mostyujablunkova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mosty u Jablunkova (en traduko "Pontoj ĉe Jablunkov") estas vilaĝo en distrikto Frýdek-Místek kaj hodiaŭ tio estas la unua vilaĝo, en kiun sur ŝoseo aŭ sur fervojo oni enveturos el Slovakio ĝis Ĉeĥio.

La nomo Mosty (Pontoj) verŝajne devenas de granda kvanto da malgrandaj pontoj kaj pontetoj kunigantaj bordojn de rojoj kaj rojetoj.

Historio

La unuaj skribinformoj pri la loĝigo devenas el la dua duono de la 16-a jarcento. En la jaro 1578 ĉi tie estis konstruita fortikaĵo Ŝanco, kiu servis kontraŭ atakoj de tataroj, pli poste kontraŭ turkoj. Hodiaŭ troviĝas nur ties restaĵoj. En 1870 ĉi tie estis konstruita grava Fervojo Košice-Bohumín. Senpere antaŭ eksplodo de la dua mondmilito ĉi tie okazis la t.n. Incidento pri Jablunkov. Ekde la 1-a de januaro 1993, post apartigo de Ĉeĥoslovakio, ĉi tie estiĝis doganejo kaj 2 ŝoseaj ŝtataj limpasejoj kaj la 1-a fervoja limpasejo.

Ĝemelkomunumo