Rumince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumince situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Rumince, hungare Runya (runja) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo

Rumince situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo, la fervojo Lenartovce-Tornaľa preteriras. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1266 en formoj "Runya kaj Runa". En 1910 loĝis en Runya 481 da homoj, (476 hungaroj, 5 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Runya apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Rumince 426 da homoj, (283 hungaroj, 138 slovakoj, 3 ĉeĥoj, 2 germanoj).

Vidindaĵoj

Famuloj

Eksteraj ligiloj