La hodiaŭan vilaĝon Rusín kreas tri antaŭe memstaraj partoj, historie Rusín estiĝis en la jaro 1290. En 1331 ĝi estas menciata kiel Rusín, en 1377 jam germane kiel Rosen. Fine de la tridekjara milito ĝi estis dezertigita far de svedoj kaj por kelke da pluaj jaroj ĝi restis tute dezerta. Baza okupo de loĝantoj estas agrikulturo. Sed kiam por ĉiuj ne sufiĉis vivtenaĵojn, oni foriradis por labori en la mondon.
En la jaroj 1945-1946 ĉiuj germanaj loĝantoj estis ellandigitaj el la vilaĝo, la tuta regiono fakte senhomiĝis kaj ĝi jam neniam plu rekonsciiĝis pro tio. Rusín apartenas ekde la jaro 1960 en distrikton Bruntál.