Ĉinio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Moeng (diskuto | kontribuoj) e update |
||
Linio 154: | Linio 154: | ||
| gvidantaro_tipo = |
| gvidantaro_tipo = |
||
| gvidantaro_noto = |
| gvidantaro_noto = |
||
| ĉefulo = |
| ĉefulo = Xi Jinping |
||
| ĉefulo_tipo = Prezidento |
| ĉefulo_tipo = Prezidento |
||
| ĉefulo_partio = |
| ĉefulo_partio = |
Kiel registrite je 08:35, 14 mar. 2013
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ĉinio (apartigilo), Respubliko Ĉinio kaj PRC (apartigilo). |
Ĉina Popola Respubliko | |||
ĉine: 中华人民共和国 (Zhōnghuá rénmín gònghéguó) | |||
lando | |||
|
|||
Membreco | Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|---|
Parto de | Azio | ||
Najbaras kun | 14
| ||
Grandaj urboj | 9
| ||
Ĉefurbo | Pekino | ||
- mezo | Pekino | ||
- koordinatoj | 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O (mapo) | ||
Areo | 9 640 821 km² (964 082 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 339 724 852 (2010) | ||
Denseco | 138,96 loĝ./km² | ||
Estiĝo | -221 | ||
Prezidento | Xi Jinping | ||
Horzono | Ĉinia Tempo (UTC+08:00) | ||
- somera tempo | ne observita | ||
Telefona antaŭkodo | +86 | ||
ISO 3166-1 | CN | ||
Interreta domajno | .cn | ||
Monunuo | Renminbio (¥) | ||
Lingvo | ĉina | ||
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉinio
| |||
Vikimedia Komunejo: China | |||
Retpaĝo: www | |||
Ĉina Esperanto-Ligo |
Ĉina Popola Respubliko (ĉine: 中华人民共和国 pinjine: Zhōnghuá rénmín gònghéguó aŭ Zhōngguó = "la Meza Reĝlando") estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĝi estas unupartia socialisma ŝtato regita de la Komunisma Partio de Ĉinio, la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ areo, kaj havas treege diversajn geografion kaj kulturon. Ekde la enkonduko de kapitalisma ekonomio en 1978, Ĉinio fariĝis ĉefrolanto en mondkomerco, kaj certe fariĝos monda superpotenco dum la komencanta jarcento.
- Ĉinio (la civilizacio) estas lando kun plurmiljara historio. Por aliaj periodoj en ĝia historio, vidu: Ĉinio
- Por la alia lando, kiu uzas la vorton "Ĉinio" en sia oficiala nomo kaj situas sur la insulo Tajvano, vidu: Respubliko Ĉinio
Historio
Post la japana malvenko en la Dua Mondmilito rekomencis la alfronton inter la Registaro de la Kuomintango kaj la Komunisma Partio de Ĉinio, deĉenigante civila milito kiu finus en 1949 kun la venko de la komunistoj en la kontinento. La 1an de oktobro de tiu jaro, la komunisma ĉefo Mao Zedong proklamis la Ĉinan Popolan Respublikon. La naciisma registaro de Ĉiang Kai-ŝek devis rifuĝi en la insulo de Tajvano, sola parto de la lando, apud iuj malgrandaj insuloj, kiu restus ekstere de la kontrolo de la komunisma registaro (vidu: Respubliko de Ĉinio).
Sub la gvidantaro de Mao, Ĉinio, post nelonga haŭsa periodo, trairis tempon de granda socia renversiĝo, submetita al la stalinismaj ideologioj de Mao, la tragedia Saltego Antaŭen kaj la Kultura Revolucio.
Post la morto de Mao en 1976 , la lando gvidiĝis nelonge de Hua Guofeng, nesciata kaj nesubtena politikisto, kiuj iom poste rezignis potencon Deng Xiaoping. La Deng epoko markiĝis de strukturaj reformoj, ke kreas forta ekonomia kresko kiu daŭris ĝis hodiaŭ. Post Deng venis Jiang Zemin kaj poste Hu Jintao, la aktuala Prezidanto de Ĉinio.
Geografio
Homa geografio
La kontinenta Ĉinio mezuras 9,5 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj estas do pli-malpli granda kiel Usono aŭ la tuta Eŭropo ĝis la Uralo.
Horloĝdirekten Ĉinio havas jenajn landlimojn:
- norde al Rusio (40 km), Mongolio (4677 km),
- nordoriente al Rusio (3605 km),
- oriente al Nord-Koreio (1416 km),
- sude al Vjetnamio (1281 km), Laoso (423 km), Mjanmao (2185 km), Butano (470 km) kaj Nepalo (1236 km),
- sudokcidente al Barato (3380 km),
- okcidente al Pakistano (523 km), Afganio (76 km), Taĝikio (430 km), Kirgizio (858 km) kaj Kazaĥio, (1533 km).
La Popola Respubliko Ĉinio havas pro ĝia longeco de 22.133 km, la plej longan landlimon en la mondo.
Natura geografio
Ĉinio estas la tria plej granda lando en la mondo, post Rusio kaj Kanado. Tamen nur 10 procentoj de la areo estas semotaŭgaj.
La surfaco, la klimataj kondiĉoj kaj tiel la priloĝeblo de la diversaj regionoj de la lando varias grandege. Ĉinio havas multajn naturajn limojn al siaj najbaroj: oriente kaj sudoriente troviĝas maroj (tio estas la Flava Maro, la Orientĉina Maro kaj la Sudĉina Maro), sude, sudokcidente, okcidente kaj nordokcidente troveblas altaj montaroj, norde stepoj kaj dezertoj, kaj nordoriente riveroj (Amuro kaj Ussuri).
Topografio
La topografio de Ĉinio estas ofte ekstrema. Unuflanke, la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas la plej alta altebenaĵo sur la Tero, kaj estas nomata la "tegmenton de la mondo." Tie ĉi, ĉe la landlimo kun Nepalo estas la plej alta punkto, Ĉomolungmo. Aliflanke, partoj de la desertoj de nordokcidenta Ĉinio estas sub la marnivelo.
La Gobi-dezerto norde estas granda "malvarma" dezerto, tio bedaŭrinde vastigas inundi agrikultura lando en la procezo de dezertiĝado. La Leŭsa Altebenaĵo rekte suden konsistigas ŝparlokita ŝlimo (specife leŭso), ke blovas de la deserto, kaj estas tre fekunda sed ankaŭ tre eroziema (ĝia flava grundo kontribuas al la koloro de la Flava Rivero). La fekundaj marbordaj ebenaĵoj de orienta Ĉinio estis la korlando de antikva ĉina civilizacio.
Riveroj
Ĉinio estas interkruciĝata de riveroj en la pluvema oriento. La tri plej gravaj kaj longaj riveroj de Ĉinio estas la Jangzio, la Flava Rivero (aŭ Hwangho) kaj la Perlrivero, sekvita de la Mekongo (aŭ Lancangjiang), Bramaputro (aŭ Yarlung-Zangbo) kaj Amuro (aŭ Heilongjiang). Pro geologaj kondiĉoj la riveroj fluas el okcidento orienten, tio estas el altaj regionoj kun neĝo, glaĉeroj kaj malmulte da pluvo al ebenaĵoj kie ofte pluvas.
Historie, la inundebenaĵoj de la Jangzio kaj Flava Rivero spertis severan inundon, kvankam lastatempaj akvoenergiaj projektoj, kiel la de Baraĵo Tri Gorĝoj sur la Jangzio, havas treege reduktitan inundiĝon kaj kre vastaj kvantoj da pura elektra energio.
Klimato
La klimato estas tiel varia, kiel estas la topografio. En la okcidento, la nordo kaj la nordoriento regas kontinenta klimato (Köppen klimata klasiko Dw) kun malvarmegaj vintroj kaj varmegaj someroj. Sude la klimato estas subtropika aŭ tropika, tre distinga klimato, kiu ofte nomiĝas "Ĉinio-klimato" (Köppen Cw kaj Cf). Nordokcidente sekaj klimatoj, ambaŭ varma kaj malvarma (Köppen BW kaj BS), regas. Tibeto havas apartan altmontaran klimaton (Köppen ET aŭ Dw).
Biogeografio
Tial granda lando, Ĉinio havas grandegajn variojn en biogeografio. Vegetaĵaro varias multe tra la tuta lando, kun malabunde vegetita dezertoj kaj kserofitaroj okcidente kaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj nordoriente. Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj situas sudoriente kaj la alta Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas ĉefe montartundro.
Ĉinio enhavas grandan kvanton de endemiaj kaj ofte endanĝerigataj specioj, kun tia raraj kaj ikonecaj specioj kiel la granda pando, azia nigra urso, siberia tigro kaj la eventuale formorta blanknaĝila delfeno (aŭ Baiji) de la Jangzio.
Ekologio
La medio de Ĉinio estas en malbona stato, kaj daŭras malboniĝi pro rapida disvolviĝo en ekologie delikataj lokoj. Akvopoluo estas severa problemo en Ĉinio, kiel akvo eligaĵo en ĉinaj urboj estas malstrikta reguligata. La Jangzio kaj Flava Rivero estas precipe poluiĝita.
Simile estas aerpoluo problema en la plejparto de urbegoj, kiu rezultas el la granda kvanto de terkarbo-fumoj produktis, ekde terkarbo ankoraŭ estas grava brulaĵo por ĉinaj familioj. La eksploda pliigo de aŭto-proprieto en Ĉinio pasintjardeke ankaŭ kontribuas aerpoluon. Tia estas la afero de aepoluo en Ĉinio ke satelita bildoj rivelas brunetan nubon de fulgo, tio formas ĉiujare super Sudorienta Azio de januaro tra marto, nomata la "Azia bruna nubo."
Loĝantaro
Kiel la plej multhoma nacio en la mondo, enloĝate de ĉirkaŭ 1,3 miliardoj, la ĈPR zorgiĝas pri sia demografia kresko kaj provas, miksrezulte, efektivigi striktan familiplanadan politikon (unuinfanan politikon). La registara celo estos stabiligi demografian kreskon frue en la 21a jarcento, kvankam iuj projekcioj taksas loĝantaron de 1,4-1,6 miliardoj de 2025. Tial, Ĉinio daŭros ĝian unuinfanon politikon ĝis almenaŭ la jaro 2020.
Aparte koncernanta estas la granda misekvilibro en la sekso proporcio denaske, kiu ŝajne kaŭziĝis de kombinaĵo de tradicia prefero por knaboj kaj familiplanada premo. Ĉi tiu trovo estigis la malpermeso de sonografio por malhelpi seksdiskriminacia aborto. Kiel ĉi tiu tendenco de seksa misekvilibro pliiĝas, fakuloj avertas pri socian malstabilecon, se ĉi tiu tendenco daŭras.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas averaĝe 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe viroj, 73,3 jarojn ĉe virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Ĉefaj urboj
Ĉinio spertis eksplodan urban kreskon, kiel tiuj kiu loĝis en kamparaj lokoj alfluis al la urboj por laborpostenoj. En la pasinta jardeko, ĉiniaj urboj vastigis ĉe tipa indico de 10% ĉiujare. La indico de urbanizado pliiĝis de 17,4% al 46,8% inter 1978 kaj 2009, skalo senprecedenca en la homa historio.
La rezulto estas granda nombro de urboj en Ĉinio kun grandegaj loĝantaroj, kelkdekoj da kun pli ol milionaj loĝantoj, laŭ la individua difino de “urbo” (“urboj” en Ĉinio estas malsama de la difino en aliaj landoj, kaj sekve difinita diversmaniere). La subaj ciferoj estas de 2008, kaj estas sole taksoj pri la loĝantaro ene de urbocentroj; malsama rangordo ekzistas kiam oni konsideras la tuta metropola loĝantaro (antaŭurba kaj kampara loĝantaro).
- Noto: foje anstataŭ Honkongo oni uzas la 2 apartajn urbojn Kaŭlunon kaj Centralon.
- Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
Etnoj
Oni distingas en Ĉinio diversajn etnojn kaj homgrupojn. La plimulto (91,9 %) estas konata kiel hanoj (kelkfoje, erare, ĉinoj). Inter la ceteraj oni povas mencii: ĝŭangoj, mjaŭoj, ujguroj, jioj, mongoloj, tibetanoj, bujejoj, koreoj, jaŭoj, kazaĥoj, dajoj, ktp.
La ne-hanoj loĝas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (Interna Mongolio, Manĉurio, Ŝinĝjango, ktp), la restaĵoj de la manĉua Qing-dinastio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2–3 %), kristanismo (1 %, takso).
Politiko
La ĈPR, fondiĝis en 1949, regiĝis kiel komunisma diktaturo, sed ekde la kreado de konstitucion en 1982, restriktoj de libereco havas malstreĉiĝis konsiderinde, aparte kompare kun la Mao epoko. La ĈPR registaro restas tre absolutisma en iuj flankoj, precipe en la restriktoj en la interreto, gazetaro, kunvenado, kopio, kaj religio.
La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunisma Partio de Ĉinio, kaj tial, kelkaj ĉefuloj de la partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Nacia Popola Kongreso, kiu kunvenas en la Granda Popola Halo en Pekino, daŭrigas aperon de demokratio, sed ne efektive provizas ĝin. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Estas iuj movoj al politika liberaligo, en tiu balotadoj okazas hodiaŭ ĉe la vilaĝo kaj urbo niveloj, kaj ke leĝfarejoj havas montritan iuj asertiveco kontraŭ la Partio tempaltempe. Tamen, la Partio retenas efika rego super registaro nomumoj: mankas serioza kontraŭstaro, la Partio venkas senbatale plejofte. Politikaj koncernoj en la ĈPR inkluzivas malpliigi la kreskatan malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj batalas kontraŭ korupto ene de la registara gvidantaro.
Administra divido
La Ĉina Popola Respubliko havas administran regon super 22 provincoj kaj konsideras Tajvanon esti sia 23a provinco, malgraŭ sen rego super Tajvano, kiu estas aktuale administriĝis de la Respubliko de Ĉinio. Estas ankaŭ kvin aŭtonomaj regionoj, ĉiu kun nomita malplimulta etno; kvar urboj; kaj du specialaj administraj regionoj (SAR), ke havas alta mezuro de aŭtonomeco.
Sub ĉi tiu unua nivelo de administra registaro, tie ankaŭ ekzistas du pliaj niveloj kun pliiganta lokan regon. Prefektujoj, aŭtonomaj prefektujoj, kaj duanivelaj urboj konsistigas la duan nivelon; subprefektujoj, aŭtonomaj subprefektujoj, trianivelaj urboj, kaj distriktoj konsistigas la trian nivelon. En Interna Mongolio, la dua- kaj trianivelaj dividoj estas iomete malsama por historiaj kialoj.
|
Armeo
La armeo de Ĉinio nomiĝas Popola Liberiga Armeo.
En 2007, la registaro volis kreskigi la buĝeton de la armeo je 17,8 % por novigi siajn militajn rimedojn. Jiang Enzhu, la parolanto de la nacia kongreso de la popolo, deklaris la 4-an de marto 2007 dum konferenco por ĵurnalistoj, ke en 2007 la buĝeto antaŭvidita por la armeo sumos 350,92 miliardojn da juanoj, egalvaloraj al ĉirkaŭ 44,94 miliardoj da dolaroj, do kresko de 17,8 % kompare al 2006. Li deklaris, ke Ĉinio volas disvolviĝi pace kaj ĝia milita volo estas nur defendema. Li aldonis, ke la armeo celas sekurecon kaj unuiĝon de la lando (kun Tajvano) kaj konstruadon de socio modere prospera.
Tiu buĝeto konstituas 7,5 % de la tuta buĝeto antaŭvidata.[1] En 2006, la buĝeto kreskis je 14,7 % kompare al 2005, la militaj elspezoj sumis 283,8 miliardojn da juanoj (36,6 miliardojn de dolaroj).
Diplomatio
Ĉinio daŭrigas diplomatiajn rilatojn kun plej landoj en la mondo. Malgraŭ tio, Ĉinio rifuzas diplomatian rilaton kun iu lando ke agnoskas la Respublikon de Ĉinio aŭ montras signojn de kunlaborado kun Tajvano. Ĝi kontraŭas separatismaj figuruloj, kiel la Dalaj-lamao, kvankam multaj landoj daŭrigas diplomatiajn ligojn kun la Dalaj-lamao malgraŭ ĉi tiu.
La monda ekonomio, kaj speciale la usona ekonomio, estas proksime ligita al Ĉinio, kaj rezulte, Ĉinio ofte havas gravan ekspluataĵo super tutmondaj ekonomiaj diskutoj. Lastatempe, usonaj politiksciencistoj asertas, ke la renminbi-juano estas cele subvalorita, kiu donas Ĉinio maljusta komerca avantaĝo.
Ĉinio havas streĉan rilaton kun Japanio, rezulto de dubinda japana agnosko de abomenaĵoj dum la Dua mondmilito. Ĉinaj malplimultoj en aziaj landoj ankaŭ foje facas sinofobia sintenojn, antaŭ de agresa ekonomia diplomatio de Ĉinio.
Ĉinio lastatempe komencis investi peze en afrikaj landoj, sopiras je komerco kaj ambaŭpartia kunlaboro. Estas la vido de iuj, ke la investo de Ĉinio en Afriko faros plibona ol jardekoj de internacia monhelpo fariĝas por la kontinento.
Sociapolitiko kaj Homrajtfitraktoj
Cenzuro de politika parolado kaj informoj, special en interreto, uziĝas rutine por mutigi kritikon de la Komunisma Partio. La registaro subpremas manifestacioj de organizaĵoj kaj kredaro ke ĝi konsideras potencialan minacon de "socia stabileco", kiel okazis dum la Tjan’anmen-placo masakro de 1989.
La Partio havas nekompleta sukceso en rego de informoj: la tre fortaj rego super amaskomunikiloj facas tre fortaj merkataj konkurso, ĉiam pli edukada civitanaro, kaj kultura ŝanĝoj kiuj faras Ĉinio pli malfermita, precipe sur ekologiaj aferoj. Tamen, provoj ankoraŭ fariĝis de la Ĉina registaro regi la haveblan informojn de ekstere mondo, ke rekontiĝis de la popolamaso.
Ĉina civitano Liu Xiaobo premiiĝi la Nobel-premion pri paco en 2010 por lia laboro en la subtera rezisto de homrajtfitraktoj en Ĉinio, sed kiel politika kaptito en Ĉinio, li ne povis vojaĝi Norvegion ricevi la premion.
Multaj landoj daŭras kondamni la homrajtfitraktojn de Ĉinio.
Ekonomio
La Ĉina Popola Respubliko nuntempe konsistigas la duan plej grandan ekonomion en la mondo laŭ malneta enlanda produkto, post Usono.
De sia establo en 1949 ĝis 1978, Ĉinio estis Sovet-stila socialisma planekonomio. Mao Zedong klopodis puŝi la landon al pli granda industriiĝo en la katastrofa Saltego Antaŭen kaj rezistis ĉian kapitalisman influon. Tamen, la posteulo de Mao, Deng Xiaopeng, komencis reformi la ekonomion al kapitalisma direkto. Deng plibonigis interlandajn rilatojn kun Usono kaj ekde 1978 proponis la modelon de merkata socialismo. La programo de Deng konsistis el "kvar modernigoj", en la fakoj de terkulturo; industrio; scienco kaj teknologio; militistaro. Sub lia regado oni transdonis kultivejojn al kultivistoj laŭ dekjaraj kontraktoj, malplifortigis la registaran kontrolon pri prezoj, kuraĝigis la naskon de novaj entreprenoj kaj logis eksterlandan investon en la lando.
Ekde tiam, la ĉinia ekonomio rapidege disvolviĝis, interalie danke al la kreo de Specialaj Ekonomiaj Zonoj kiuj instigis eksterlandan investon.
La rimarkinda ekonomia disvolviĝo de Ĉinio dum la lastaj tri jardekoj ĉefe ŝuldiĝas al la abunda kaj malmultekosta laborforto havebla en la lando, kiu altiris entreprenojn el okcidento kaj Japanio. Danke al tio, en 2009 nur 10% da ĉinoj ricevis malpli ol unu dolaron tage, dum en 1978 la sama procentaĵo estis 64%.
Estas menciinde, ke la ekonomia disvolviĝo ĉefe okazas en la sudorientaj industriaj regionoj, dum kreskas la divido rilate al la malpli riĉaj nordaj kaj orientaj regionoj.
Kulturo
Ĉinio havas longan, eminentan kulturan historion. Tamen, dum la Kultura Revolucio, la komunistoj provis ruinigi tradician kulturan, rigardatan kiel kontraŭprogresa, tra reĝimo de teroro. Ekde, la ĉina registaro havas akceptitan tradician kulturon, kaj estas vigla reviviĝo. Grava artefaktoj de ĉina kulturo estas kaligrafio, pentraĵo, dramo, popoldanco, lignoprilaboro, batalartoj (kiel Kungfuo), teksaĵaj artoj kaj tradicia kuirarto.
Esperanto en Ĉinio
La ĉinia Esperanto-movado estas bunta kaj plurfaceta.
Nuntempe (en 2012) eldoniĝas esperantlingve la du informretejoj Espero, posteulo de la papera revuo El Popola Ĉinio, kaj la oficiala ŝtata informilo China.org.cn, havebla en aliaj ok lingvoj. Ĉi-lasta ankaŭ ofertas televidajn raportojn en Esperanto. El Pekino cetere disaŭdiĝas Ĉina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/).
La Universala Kongreso de Esperanto mem okazis dufoje en Ĉinio, en 1986 kaj en 2004, ambaŭfoje en la ĉefurbo Pekino. En la jaro 1986 la kongresanaro nombris 2482, dum en la jaro 2004 la kongreson partoprenis 2031 esperantistoj.
Vidu ankaŭ
Pri historio
Pri geografio
Pri loĝantaro
Pri politiko
Pri ekonomio
Pri kulturo
Pri Esperanto
Referencoj
Bibliografio
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon kaj aliajn.
Eksteraj ligiloj
|
|
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara