Ústí nad Labem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ústí nad Labem
germane Aussig an der Elbe
urbo
Fotokunmetaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ústí nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Ústí nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Mosta baseno
Montaro Bohemia mezmontaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Konataj lokoj Střekov, Větruše, ZOO Ústí nad Labem
Riveroj Elbo, Bílina
Situo Ústí nad Labem
 - alteco 218 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 30″ N 14° 02′ 30″ O / 50.65833 °N, 14.04167 °O / 50.65833; 14.04167 (mapo)
Areo 93,95 km² (9 395 ha)
Loĝantaro 91 963 (2023)
Denseco 978,85 loĝ./km²
Unua skribmencio 1368
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 400 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0427
NUTS 5 CZ0427 554804
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 4
Lokaj partoj 22
Bazaj setlejunuoj 89
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Katastraj teritorioj de Ústí nad Labem
Katastraj teritorioj de Ústí nad Labem
Katastraj teritorioj de Ústí nad Labem
Vikimedia Komunejo: Ústí nad Labem
Retpaĝo: www.usti-nl.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Centro de Ústí nad Labem, vido de Větruše

Ústí nad Labem (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio ĉe enbuŝiĝo de la rivero Bílina en la riveron Elbo. La nomo de la urbo fakte signifas Enbuŝiĝo super Elbo. Ĝia germana nomo estas Aussig. En 2023 ĝi havis 91 963 loĝantojn. En la urbo estas universitato Johano Evangelisto Purkinje (UJEP) kaj forta Esperanto-movado (Internacia Kultura Festivalo, Ĉeĥa-Saksa Tago).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stebno, Libochovany, Prackovice nad Labem, Hlinná, Kamýk, Ryjice, Velké Chvojno, Chabařovice, Trmice, Libouchec, Dolní Zálezly, Malečov, Velké Březno, Chuderov, Chlumec, Povrly, Řehlovice kaj Telnice.

Vido al Ústí nad Labem kaj Mariana roko

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento tie staris doganejo kaj princa kortego, 1228 foira vilaĝo, 1249 reĝa urbo. En 1426 elbruligita fare de husanoj, en 1429 renovigita. La urbo subtenis Georgon de Poděbrady. Post 1620 konfiskitaj bienoj kaj dum la tridekjara milito plurfoje damaĝita. Ekde mezo de la 19-a jarcento industria disvolviĝo rilate al karbominado.

Proksime de la urbo troviĝas kastelo Střekov fondita en 1316.

Norde de Ústí nad Labem etendiĝas Elba Grejsmontaro. Tiu ĉi pitoreska pejzaĝo ambaŭflanke de Elbo kaj de la ĉeĥa-germana limo altiras multajn turistojn ne nur el la du najbaraj landoj.

La erotikistino Milena Velba venas el Ústí. Inter 1857 kaj 1919 aperis ĉi tie la germanlingva semajngazeto Aussiger Anzeiger.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186910 933
188016 524
189040 796
190057 330
191068 313
192171 659
JaroLoĝantoj
193043 793
195056 920
196165 058
197072 876
198088 447
1991100 002
JaroLoĝantoj
200195 436
201493 523
201693 248
201792 984
201893 040
201992 952
JaroLoĝantoj
202092 716
202189 713
202290 378
202391 963

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

La plej fama naskiĝinto el Ústí nad Labem - Anton Raphael Mengs


Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]