Čaková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čaková
germane Friedersdorf, pole Czakowa
municipo
Domoj en Čaková
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čaková
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Rojoj Čakovský potok, Jelení potok
Situo Čaková
 - alteco 515 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 16″ N 17° 32′ 38″ O / 50.05444 °N, 17.54389 °O / 50.05444; 17.54389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 604 m s. m.
Areo 11,93 km² (1 193 ha)
Loĝantaro 324 (2023)
Denseco 27,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1498
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 16
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 552003
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Čaková
Retpaĝo: www.cakova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Čaková estas montara municipo en distrikto Bruntál en Ĉeĥio, etendiĝanta en longeco de 5 km tra valo de rojo Čakovka ĝis preskaŭ al montopiedo de 628 m alta monto Chlum. La vilaĝo situas inter arbaroj. En 1980 Čaková fariĝis loka parto de Zátor, je 10 jaroj ĝi denove akiris memstarecon. Nuntempe Čaková havas 324 loĝantojn (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Široká Niva, Zátor, Nové Heřminovy, Brantice kaj Krasov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jaro de fondo de Čaková ne estas konata, ĝia nomo havas slavan devenon. Ĝi estiĝis de persona nomo Čak, temis do pri vilaĝo de homoj de Čak. Pli posta germana nomo Friedersdorf estas nur ekde la jaro 1678.

La vilaĝo ekzistis evidente jam en la 13-a jarcento. Komence de la 14-a jarcento ĝi estis neniigita far de tataraj atakoj kaj en 1330 denove loĝigita de germanaj kolonigintoj. La unua skribmencio pri la vilaĝo estas nur el la jaro 1494, kiam ĝi nomiĝis Czakoewie. La nova germana nomo koneksas kun la fakto, ke dum ĉeĥo-hungaraj militoj en la 70-aj jaroj de la 15-a jarcento ĝi estis neniigita. En 1535 aĉetis la vilaĝon Krnova princlando. Pluaj sortoj de Čaková poste koneksis kun sortoj de tiu ĉi princlando, la vilaĝo estis luterigita. Post batalo sur Blanka Monto akiris ĝin familio de liĥtenŝtejnoj, kiu en la jaroj 1625 ĝis 1627 komencis rekatoligon.

La vilaĝo suferis pro militaj eventoj de la tridekjara milito, post kiu ĝi nur malfacile rekonsciiĝis. En duono de la 19-a jarcento ĝi estis envicigita en distrikton Krnov.

Dum la tuta tempo Čaková konservis por si karakteron de cismontara vilaĝo, ĉefa okupo de loĝantoj estis agrikulturo. Naturkondiĉoj donis eblecon kulturi terpomojn, linon kaj cerealojn. Ĉi tie estiĝadis neniaj industriaj entreprenoj.

Minado de ardezo en la ĉirkaŭaĵo estis ĉesigita en la jaro 1980. Ekde tiu ĉi dato la vilaĝo estas ankaŭ nomata per la hodiaŭa nomo Čaková.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869663
1880701
1890746
1900627
1910670
1921634
JaroLoĝantoj
1930701
1950413
1961427
1970365
1980343
1991286
JaroLoĝantoj
2001294
2014303
2016309
2017301
2018305
2019302
JaroLoĝantoj
2020315
2021300
2022316
2023324