16-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de majo estas la 136-a tago de la jaro (la 137-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 229 tagoj restas.
Je la 16-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 218: Elagabalo iĝis imperiestro de Romio
- 1532: Thomas More rezignis plenumi funkcion de kanceliero de Anglio
- 1605: Paŭlo la 5-a iĝis papo
- 1654: Venko de turka ŝiparo kontraŭ Venecia respubliko en batalo de Dardaneloj
- 1702: Incendio de urbo Upsalo en Svedio
- 1792: Malfermo de la plej granda operejo en Venecio - Teatro La Fenice
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio - prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a anoncis batalon kontraŭ la ribelo ordonante invadon al sia armeo
- 1833: Antonio López de Santa Anna iĝis prezidento de Meksiko
- 1842: La unua organizita konvojo de veturiloj kun 100 setliĝontoj ekiris laŭ Oregona vojo al Sovaĝa okcidento
- 1846: En Portugalio eksplodis ribelo kontraŭ reĝino Maria la 2-a
- 1865: En hispana armeo oni forigis postulon de "sanga pureco"
- 1866: Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Silvio
- 1868: Nacia teatro en Prago komencis konstruiĝi
- 1888: Emil Berliner, usona elektroteknikisto prezentis inventitan de si gramofonon
- Unua mondmilito:
- 1915: Batalo de Konary (distrikto Sandomierski) inter aŭstria-hungara armeo kaj la armeo de Rusa Imperio komenciĝis - aŭstran flankon apogis la 1-a Brigado de Polaj Legioj komandata de Józef Piłsudski
- 1916: Subskribo de la Sykes-Picot-akordo, t.e. sekreta interkonsento inter Britio kaj Francio pri disdivido de influsferoj en Mezoriento post fino de la unua mondmilito
- 1920: Johana de Arko estis sanktigita de la papo Benedikto la 15-a
- 1921: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio fondiĝis
- 1929: Transdono de la unuaj premioj de la Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj
- 1935: En Prago oni subskribis ĉeĥoslovakan-sovetan pakton pri reciproka helpo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio, konstatis intensan evoluon de pola rezista movado, kiel partizana kontraŭstaro flanke de "Hubal", mortigo de kelkiuj germanoj aŭ distribuo de flugfolioj; gestapo pafekzekutis apud Radom ties 19 personoj sub riproĉo pri posedo de armiloj; en parto de Silezio, kiu antaŭ la germana invado en Pollandon apartenis al Pollando estis ĉi tage 90 323 judoj
- Masakro de Katin: la lasta informo pri forveturigo en nekonatan direkton de polaj oficiroj internigitaj en Sovetunio; en Bukareŝto antaŭ germana diplomatejo ĉ. 50 poloj postulis permeson reveni al okupata Pollando
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis 12 polojn; en Grudziądz oni plenumis mortpunon kontraŭ virino pro aŭskultado de eksterlandaj radiostacioj kaj disaŭdigo de informoj; germanaj regopovoj de Varto-lando malpemesis al poloj plenumi profesion de muzikisto kaj kantisto
- 1942: Germana polico pafmortigis en Siennica (proksime al Minsk Mazowiecki) 5 judojn kaj sovetajn militkaptitojn; gestapo arestis personojn en Kafejo de Formaj Artoj en Krakovo; oni daŭrigis en Varsovio surstratan kapton de homoj por devigaj laboroj en Nazia Germanio
- Ólafur Thors iĝis ĉefministro de Islando
- 1943: Juda ribelo en varsovia geto simbole fiaskis (germanaj nazioj detruis la Grandan Sinagogon) - entute pereis pli ol 56 mil personoj; en Poznań oni malpermesis al oficejoj repondi al dokumentoj redaktitaj en la pola lingvo; policaj taĉmentoj pafmortigis en Skała sur loka juda tombejo ĉ. 500 judojn, en Serbinów (proksime al Kielce) 3 virinojn kaj 9 infanojn, en Łopuszno - 7 personojn; Kamparanaj Batalionoj frakasis en Michów (proksime al Lubartów) germanajn gardejojn de ĝendarmaro kaj polico
- La brita 617-a Bomba Skadro de Royal Air Force nokte de la 16-a/17-a de majo bombis akvobaraĵojn en Ruhr-regiono kaŭzante katastrofajn detruojn en la valo de rivero Ruhr
- 1944: Germana polico pafmortigis en Jasło 23 personojn kaj en Błojec (proksime al Zawiercie 9 personojn; en Poznań oni pendumis 7 polojn; Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ germanoj en Wiciuny (Vilno-regiono)kaj en batalo de Suchary, estanta revenĝo pro Szczucin (ambaŭ en Grodna regiono), kontraŭ germana-ukraina taĉmento mortfalis 37 malamikaj soldatoj kaj 8 polaj; ribelo de ciganoj en germana koncentrejo Aŭŝvico komenciĝis - germanoj transportis ilin de 17 landoj (la tria laŭ grandeco deportata grupo post judoj kaj poloj)
- Germana deportado de preskaŭ 438 mil judoj de Hungario al Aŭŝvico komenciĝis, kiuj estis gasumitaj en la koncentrejo
- 1945: La brita 26-a Ŝiparo de Destrojeroj sinkigis en Malaka Markolo japanan pezan krozoŝipon "Haguro" - ĉ. 900 maristoj pereis
- 1950: Opus Dei aprobita de papo kiel laika institucio
- 1959: Kvinslando: Gold Coast iĝis urbo
- 1961: Rezulte de sensanga puĉo generalo Park JungHee transprenis regon en Sud-Koreio
- 1966: En Ĉinio komenciĝis Kultura Revolucio
- 1974: Helmut Schmidt iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1975: Barato aneksis Sikimon kiel sian federacian ŝtaton
- 1983: Milita stato en Pollando: ekvalidis instrukcio de ministro pri scienco, supera edukado kaj tekniko koncernanta kontrolon en altlernejoj, farotan de partiaj-registaraj komisionoj. Unuavice oni intencis pritaksi gvidantaron de altlerenjoj - la 18-an de majo Senato de Varsovia Universitato agnoskis ĝin eksterleĝa.
- 1991: Moskvo: subskribo de la ĉina-sovetia disiĝo regulanta teritoriajn konfliktojn pri la ĉirkaŭaĵo de Amuro
- 1995: Japana teroristo Asahara Ŝoko estis arestita
- 1996: Atal Behari Vajpayee iĝis ĉefministro de Barato
- 1997: Laurent Kabila iĝis prezidento de Demokratia Respubliko Kongo
- 2000: Premiero de la ĉina filmo Tigro kaj Drako
- 2005: En Varsovio komenciĝis pintokunveno de la Konsilio de Eŭropo
- 2007: Nicolas Sarkozy iĝis prezidento de Francio
- 2008: Leonel Fernández gajnis la trian fojon prezidentan balotadon en Domingo
- 2009: La 54-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Moskvo
- 2011: La lasta misio de Kosmopramo Endeavour komenciĝis
- 2012: Ministraro unua de Jean-Marc Ayrault kreiĝis en Francio
Naskiĝoj
- 1418: Johano la 2-a, reĝo de Kipro (m. 1458)
- 1578: Everard Digby, angla konspirulo kontraŭ anglan reĝon Jakobo la 1-a (m. 1606)
- 1611: Inocento la 11-a, papo (m. 1689)
- 1678: Andreas Silbermann, germana orgenkonstruisto (m. 1734)
- 1763: Louis-Nicolas Vauquelin, franca profesoro de kemio okupiĝanta pri kemia analizo, malkovrinto de kromio kaj berilio (m. 1829)
- 1782: Emil Buczy, hungara poeto, estetikisto (m. 1839)
- 1788: Friedrich Rückert, germana poeto, tradukisto, poligloto kaj orientalisto (m. 1886)
- 1819: Johann Voldemar Jannsen, estona poeto, publicisto kaj eldonisto, aŭtoro de la nacia himno Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo, organizinto de la unua estonia kantofestivalo (m. 1890)
- 1821: Pafnuti Ĉebiŝev, rusa matematikisto, ĝeneraligis leĝon de grandaj nombroj (m. 1894)
- 1827: Pierre Cuypers, nederlanda arkitekturisto (m. 1921)
- 1829: Sámuel Szabó, hungara historiisto (m. 1905)
- 1831: David E. Hughes, kimra-usona fizikisto kaj iventisto (m. 1900)
- 1845: Ilja Meĉnikov, rusa-franca bestosciencisto kaj nobelpremiita mikrobiologo (m. 1916)
- 1851: Johann Baptist von Anzer, germana misiisto kaj episkopo (m. 1903)
- 1868: Béla Somogyi, hungara ĵurnalisto (m. 1920)
- 1892: Lisbeth Filbrich-Weber, germanan muzikpedagogino (m. 1975)
- 1884: Ferdinand von Bredow, germana general-majoro, provizora estro de la milita sekreta servo Abwehr (m. 1934)
- 1898: Mizoguchi Kenji, japana reĝisoro (m. 1956)
- 1898: Tamara de Lempicka, pola pentristino juddevena verkanta laŭ stilo Art Déco (m. 1980)
- 1901: Géza Ambarus, hungara etnografo (m. 1970)
- 1902: Jan Kiepura, pola oper-kantisto kaj aktoro juddevena (m. 1966)
- 1905: Henry Fonda, usona aktoro (m. 1982)
- 1906: József Kováts, rumania hungara verkisto, kritikisto (m. 1937)
- 1906: Arturo Uslar Pietri, venezuela verkisto, poeto kaj politikisto (m. 2001)
- 1907: József Molnár, hungara grafikisto (m. 1983)
- 1912: Johannes Hartog, nederlanda esperantisto (m. nekonata)
- 1917: Juan Rulfo, meksika verkisto (m. 1986)
- 1919: Liberace, usona pianisto (m. 1987)
- 1920: Leopold Tyrmand, pola verkisto kaj publicisto, populariganto de ĵazo en Pollando, kontraŭkomunisto (m. 1985)
- 1927: Attila Zsigmond, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1999)
- 1943: Attila Znorovszky, rumania hungara ĵurnalisto, reĝisoro (m. 1989)
- 1946: Lajos Molnár H., rumania hungara, hungara verkisto, ĵurnalisto
- 1953: Pierce Brosnan, irlanda aktoro
- 1955: Olga Korbut, belarusa gimnastino
- 1966: Janet Jackson, usona kantistino kaj aktorino
- 1974: Laura Pausini, itala kantistino
- 1975: Tony Kakko, finnlanda kantisto
- 1976: Hunor Pál, rumania hungara aktoro
- 1978: Árpád Sándor, rumania hungara operkantisto
- 1986: Megan Fox, usona aktorino kaj fotomodelulino
Mortoj
- 1412: Giovanni Maria Visconti, itala nobelo, duko de Milano (n. 1388)
- 1592: Johano Mikaelo Brutus, italdevena hungara historiisto (n. 1517)
- 1620: William Adams, angla navigisto, la unua eŭropano, kiu iĝis samurajo (n. 1564)
- 1696: Mariana de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (n. 1634)
- 1703: Charles Perrault, franca verkisto (n. 1628)
- 1784: Johann Friedrich Böhler, germana pentristo (n. 1713)
- 1828: William Congreve, angla oficiro kaj inventisto (n. 1772)
- 1830: Jean Baptiste Joseph Fourier, franca matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la konverto de Fourier kaj vico de Fourier (n. 1768)
- 1896: Mózes Turóczi, hungara kanonmuldisto dum la Hungara revolucio de 1848 (n. 1813)
- 1933: John Henry Mackay, skota-germana verkisto (n. 1864)
- 1942: Bronisław Malinowski, pola antropologo, etnografo kaj vojaĝisto, aparte kontribuinta pri Melanezio (n. 1884)
- 1943: Alfred Hoche, germana psikiatro (n. 1865)
- 1953: Django Reinhardt, belga gitaristo cigandevena (n. 1910)
- 1954: Clemens Krauss, aŭstra dirigento kaj komponisto (n. 1893)
- 1977: Modibo Keïta, la unua prezidento de Malio (n. 1915)
- 1982: Jerzy Krzysztoń, pola verkisto kaj tradukisto, raportisto pri Barato (n. 1931)
- 1984: Irwin Shaw, usona verkisto (n. 1913)
- 1990: Jim Henson, usona marionetisto kaj reĝisoro (n. 1936)
- 2000: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto (n. 1928)
- 2004: Marika Rökk, hungara aktorino, kantistino, dancistino (n. 1913)
- 2004: Kamala Markandaya, barata verkistino kaj ĵurnalistino de Karnatako, tradukata en 17 lingvojn (n. 1924)
- 2010: Hank Jones, usona ĵaz-pianisto (n. 1918)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Malajzio: Tago de instruisto
- Nacia tago sur Kajmaninsuloj, Discovery Day
Tagoj de semajno
La 16-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.