27-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 27-a de januaro estas la 27-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 338 tagoj restas (339 en superjaroj).
Je la 27-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 98: Trajano iĝis romia imperiestro
- 1163: Stefano la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1302: Dante Alighieri estis ekzilita de Florenco
- 1527: Litova armeo komandata de duko Konstanty Ostrogski venkis en la batalo de Olszanica (Kieva provinco) mortigante 40 mil tatarojn kaj liberigante 80 mil malliberulojn
- 1763: Ĉefurbo de portugala Brazilo estis ŝanĝita de Salvador de Bahio al Rio-de-Ĵanejro
- 1785: Usono: Universitato de Georgio fondiĝis
- 1803: La unua parto de Polaj Legioj en Italio elnavigis de Ĝenovo al Haitio, kie eksplodis Haitia revolucio
- 1888: Usono: Nacia Geografia Societo fondiĝis
- 1907: Pollando: urbodomo en Karlino bruliĝis
- 1908: Philibert Jacques Melotte malkovris la lunon de Jupitero - Pazifao
- 1921: Pollando agnoskis sendependecon de Latvio
- 1926: Londono: John Logie Baird prezentis sian novan inventaĵon televidilon
- 1939: La unua flugo de longdistanca usona ĉasaviadilo P-38 Lightning
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Germana ambasadejo ĉe Apostola Seĝo postulis por ke Radio Vatikana ĉesu aŭdigi alparolojn de elmigrintaj polaj episkopoj; germana sekureca polico ekzekutis en malliberejo de Poznań 22 polojn
- 1941: Gestapo arestis en Poznań 56 membrojn de konspira Nacia Partio; germanaj regopovoj finfine fermis por religia kulto la katedralon de Gniezno
- 1942: Germanoj ekzekutis en malliberejo ĉe str. Rakowiecka en Varsovio 5 personojn kun riproĉo pri spiona agado
- 1943: Taĉmentoj de germana polico kaj ĝendarmaro pafekzekutis en Dzierążnia 62 personojn; en trajno veturiganta judojn de geto en Grodno al koncentrejo Treblinka eksplodis ribelo, kiun germana eskorto rapide subpremis; al germana koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 993 judoj de ĉeĥa koncentrejo en Terezín
- Unua usona aeratako kontraŭ Germanio - bombado de havenurbo Wilhelmshaven
- 1944: Germana polico pafmortigis en Lublin 30 malliberulojn - revenĝe pro atakoj fare de rezista movado kontraŭ germanaj civiluloj kaj soldatoj; ĝendarmoj pafmortigis 5 loĝantojn de Rzeczyca (distrikto Kraśnicki); en Katowice germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 7 poloj kaj provizora polica juĝejo aljuĝis mortpunon kontraŭ 25 poloj; en Poznań vojaĝantaj poloj devis zorgi pri persona permeso kune kun foto
- Ruĝa Armeo likvidis daŭrantan 900 tagojn germanan sieĝon de Leningrado - mortis pli ol miliono de urbanoj
- 1945: Liberigo de 7,5 mil malliberulojn de Auschwitz-a koncentrejo (en tio 180 infanoj, inter ili 52 en la aĝo ĝis 8 jaroj) - pereis 231 sovetajn soldatojn; Ruĝa Armeo ankaŭ konkeris Andrychów, Będzin, Brzeszcze, Bytom, Chełmno, Czeladź, Katowice, Kętrzyn, Mrągowo, Nowy Tomyśl, Oświęcim, Piekary Śląskie, Ryn, Sosnowiec, Świętochłowice, Trzcianka kaj Zbąszyń; en Supra Silezio Ruĝa Armeo militkrimis en Przyszowice murdante 69 fuĝintojn de mortiga marŝo de Aŭŝvico (i.a. italojn kaj hungarojn) kaj en Miechowice (nun kvartalo de Bytom) masakrinte 380 loĝantojn
- 1947: Ĉefministroj Clement Attlee kaj Aung San subskribis en Londono pakton laŭ kiu Birmo devus sendependiĝi venontan jaron
- 1955: Egipta juĝejo verdiktis mortpunon pere de pendumo al du israelaj spionoj kun longdaŭra mallibero al la ceteraj, arestitaj post sensukcesa operaco "Susannah" - provo eksplodigi konstruaĵojn apartenantajn al Britio kaj Usono por poste kulpigi Islaman Frataron, komunistojn, malkontentulojn aŭ naciistojn
- 1973: Vjetnama milito: Usono, Vietnamio kaj Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto subskribis en Parizo interkonsenton pri armistico
- 1980: Malfermo de landlimo inter Israelo kaj Egiptujo
- 1983: Japanio: ligo de ambaŭdirektajn partojn de la fervoja Seikan-Tunelo liganta insulon Hokkajdo kun Honŝuo
- 1984: Usonano Carl Lewis fiksis en Novjorko subtegmentan mondrekordon en longosalto (8,79 m)
- 1990: Lasta kunido de Pola Unuiĝinta Laborista Partio komenciĝis
- 1996: Francio faris la lastan nuklean teston sur Pacifiko
- 1997: Aslan Masĥadov gajnis prezidentajn balotojn en Ĉeĉenio
- 2010: Avataro iĝis la plej enspeza filmo en historio de kino
- 2010: Porfirio Lobo Sosa iĝis prezidento de Honduro, kio finis politikan krizon
- 2010: San Francisco: oni prezentis IPad
- 2011: En Jemeno eksplodis ribelo kontraŭ malbona materiala situacio, senlaboreco korupto, limigo de civitanaj rajtoj kaj plurjara regado de prezidento Ali Abdula Saleh
Naskiĝoj
- 1242: Margareta de Hungario, hungara reĝidino, sanktulino (m. 1271)
- 1615: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (m. 1680)
- 1687: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto (m. 1753)
- 1756: Wolfgang Amadeus Mozart, aŭstra komponisto (m. 1791)
- 1773: Aŭgusto Frederiko, Duko de Sussex (m. 1843)
- 1775: Friedrich Schelling, germana filozofo (m. 1854)
- 1814: Eugène Viollet-le-Duc, franca arkitekto, historiisto pri arto (m. 1879)
- 1823: Édouard Lalo, franca komponisto (m. 1892)
- 1826: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa verkisto (m. 1889)
- 1832: Lewis Carroll, angla verkisto (m. 1898)
- 1836: Leopold von Sacher-Masoch, aŭstra verkisto (m. 1895)
- 1850: Edward J. Smith, kapitano de la ŝipo Titanic (m. 1912)
- 1851: Ákos Szentkirályi, hungara/rumania hungara agronomo (m. 1933)
- 1859: Vilhelmo la 2-a, la lasta germana imperiestro kaj la lasta reĝo de Prusio (m. 1941)
- 1870: Béla Fráter, hungara advokato, kantkomponisto (m. 1935)
- 1881: Sveinn Björnsson, prezidento de Islando (m. 1952)
- 1881: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto (m. 1962)
- 1886: János Krizsán, rumania hungara pentristo (m. 1948)
- 1891: Ilja Ehrenburg, sovetia verkisto juddevena, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1967)
- 1900: Dalibor Chalupa, ĉeĥa esperantisto (m. 1983)
- 1904: Zoltán Alföldy, hungara kuracisto, mikrobiologo (m. 1992)
- 1910: Olga Eszenyi, hungara aktorino (m. 1992)
- 1914: György Rózsa, rumania hungara ĵurnalisto (m. ?)
- 1929: Gábor Garai, hungara poeto, tradukisto (m. 1987)
- 1931: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (m. 1994)
- 1934: Endre Dudich, hungara biologo kaj biokemiisto, esperantisto
- 1934: Édith Cresson, franca ĉefministrino
- 1944: József Attila Kovács, rumania hungara biologo
- 1944: Nick Mason, angla drumisto de la muzikgrupo Pink Floyd
- 1948: Valeri Brainin, rusa-germana poeto, muzikologo, komponisto
- 1948: Miĥail Bariŝnikov, usona dancisto, koreografo kaj aktoro rusdevena
- 1964: Bridget Fonda, usona aktorino
- 1969: Marc Forster, germana-svisa filmreĝisoro
- 1980: Zoltán Ferencz, rumania hungara grafikisto
Mortoj
- 98: Nerva, romia imperiestro (n. 30)
- 661: Ali ibn Abi Talib, la unua imamo de ŝijaismo (n. ĉ. 600)
- 672: Vitaliano, papo
- 847: Serĝo la 2-a, papo
- 1596: Francis Drake, angla maristo, kiu ĉirkaunavigis la mondon (n. ĉ. 1540)
- 1629: Hieronymus Praetorius, germana komponisto (n. 1560)
- 1731: Bartolomeo Cristofori, itala muzikil-konstruisto (n. 1635)
- 1850: János Kemény, hungara aktoro (n. 1778)
- 1851: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (n. 1785)
- 1854: Sándor Aranyosrákosi Székely, hungara verkisto (n. 1797)
- 1860: János Bolyai, hungara matematikisto (n. 1802)
- 1864: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1784)
- 1901: Giuseppe Verdi, itala komponisto (n. 1830)
- 1912: Jácome Martins Baggi de Araujo, brazila juĝisto, esperantisto (n. nekonata)
- 1919: Endre Ady, hungara poeto (n. 1877)
- 1935: Franz Joseph Zimmermann, saksa historiisto en Transsilvanio (n. 1850)
- 1948: Károly Gulyás, hungara pentristo, bibliotekisto (n. 1873)
- 1951: Carl Gustaf Emil Mannerheim, finna marŝalo, prezidento (n. 1867)
- 1851: János Szabó, hungara pentristo (n. 1784)
- 1959: Imre Botár, hungara historiisto (n. 1880)
- 1971: Jacobo Arbenz, prezidento de Gvatemalo (n. 1913)
- 1983: Louis de Funès, franca aktoro (n. 1914)
- 1986: Lilli Palmer, germana aktorino (n. 1914)
- 1987: Menyhért Vizi, rumania hungara pedagogo (n. 1910)
- 1990: Miklós Borsos, hungara skulptisto (n. 1906)
- 1995: Jean Tardieu, franca artisto (n. 1903)
- 2006: Johannes Rau, prezidento de Germanio (n. 1931)
- 2008: Don Harlow, usona esperantisto (n. 1942)
- 2008: Suharto, prezidento de Indonezio (n. 1921)
- 2009: John Updike, usona verkisto (n. 1932)
- 2010: Jerome David Salinger, usona verkisto (n. 1919)
- 2010: Howard Zinn, usona historiisto kaj politikologo (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Angela Merici, virgulino
- Vitaliano, papo
- Jurgis Matulaitis, litova ĉefepiskopo
- Internacia Memoro -Tago pri Viktimoj de Holokaŭsto - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2005
Tagoj de semajno
La 27-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.