Miguel Esteban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Miguel Esteban
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45830
Retpaĝaro www.miguelesteban.es
Politiko
Urbestro Pedro Casas Jiménez
Demografio
Loĝantaro 5,460  (2011)
Loĝdenso 58,71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 32′ N, 3° 5′ U (mapo)39.528055555556-3.0783333333333Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 32′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 610 m [+]
Areo 93 km² (9 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Miguel Esteban (Tero)
Miguel Esteban (Tero)
DEC
Miguel Esteban
Miguel Esteban
Situo de Miguel Esteban
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miguel Esteban [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Miguel Esteban en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Miguel Esteban estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La esprimo "Miguel Esteban" havas klaran devenon antroponomia, kvankam ne facilas determini kiu estis la persono kiu donis sian nomon al la loko. Kelkaj studoj aludas al ebla deveno de la nomo de ĉevaliro de la Ordeno de Santiago kiu, post la reconquista respondecas pri reloĝado de la areo. Aliaj indikas, ke eble la vilaĝo povus esti apartenanta al Miguel Estébanez, pastro de Calatrava kaj dekano dum la unua duono de la 13a jarcento, filo de Esteban Illán, urbestro de Toledo.[1]

Pri ties etimologio, Miguel (Mikelo, Miĥaelo, Mikaelo) estas nomo de juda deveno kun komenca signifo de 'Kiu (estas) kiel Dio?',[2] dum Esteban devenas el greka στεφανóς, 'kronita el laŭro, venkinto', kiu pasus al la latina kiel STEPHANVS kaj de tie al la kastilia.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Miguelete. La censita populacio en 2011 estis de 5.460 loĝantoj kaj la denseco estas de 58,71 loĝ/km².

Situo

Miguel Esteban estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 610 m; je 113 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 93 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°31′41″ N 3°4′42″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta «en una llanura algo elevada en relación á sus inmediaciones» (sur ebenaĵo iom alta rilate al ĉirkaŭoj).[3] Ĝi apartenas al la komarko Toleda Manĉo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Campo de Criptana sude en la provinco Ciudad Real kaj La Puebla de Almoradiel norde kaj nordokcidente, Quintanar de la Orden norde, El Toboso oriente kaj Quero okcidente en Toledo.

Tra la nordo de la teritorio fluas la rojo Blanka kaj nordokcidente, ĉe la limo de la teritorio kun La Puebla troviĝas la lageto Mermejuela.

Historio

Estas restoj de la Romia Imperio, ĉefe moneroj, kiuj indikas eblon de tiama setlejo. Kelkaj fontoj markas ĝin kiel la antikva Alces, keltibera setlejo situanta ĉe la vojo kiu ligis Luzitanion kun Caesaraŭgusta, kvankan aliaj fontoj rilatas ĝin kun Alcázar de San Juan.

Ĝi akiris la titolon de vilaĝo en 1224, samjare kiam aperas en dokumento pri konflikto de la Ordeno de Santiago kontraŭ la Ordeno de Sankta Johano pro limoj. En 1243 aperas citata «Miguel Esteuan» en dokumento de Fernando la 3-a pri konflikto de la municipo de Alcaraz kontraŭ la Ordeno de Santiago.[4] Ĝi apartenis al la senjorlando (Priorato) de Uclés kaj al la jurisdikcio de Quintanar de la Orden.

Meze de la 19a jarcento estis 400 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 16.703 "reales" el kiuj 2.200 estis por pago al la sekretario.[3]

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstra partio, unu el ili venkis kvinfoje.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Interesaĵoj estas du preĝejo kaj unu ermitejo, kelkaj parkoj, kaj humidejoj kie videblas multaj interesaj akvobirdoj kiaj ekzemple la rara Blankkapa anaso aŭ ties konkurenca Jamajka anaso.

Notoj

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 237, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Tibón, Gutierre, Diccionario etimológico comparado de nombres propios de persona, México, 1988, Fondo de Cultura Económica, paĝo 169, ISBN 968-16-5948-1.
  3. 3,0 3,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumen XI, paĝo 410.
  4. Citata de Julio González en sia verko Reinado y diplomas de Fernando III, vol. III, paĝo 254.

Vidu ankaŭ