Dulovo (distrikto Rimavská Sobota)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dulovo |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png/330px-Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png)
Dulovo, hungare Dúlháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1927 la oficiala slovaka nomo estis Dulovec.
- Areo: 4 km²
- Supermara alteco: 175 m
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 980 21
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Dulovo situas sub piedoj de monto 266 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 12 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1455. En 1910 loĝis en Dúlháza 210 da homoj, (180 hungaroj, 2 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Dúlháza apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1990 Dulovo ne estis municipo. En 2001 loĝis en Dulovo 201 da homoj, (131 ciganoj, 60 hungaroj, 10 slovakoj).