Karviná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karviná
(Fryštát)
germane: Karwin, pole: Karwina
Urbo
Placo de Masaryk en Karviná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karviná
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Urbo Statuta urbo
Situo Karviná
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 15″ N 18° 32′ 34″ O / 49.85417 °N, 18.54278 °O / 49.85417; 18.54278 (mapo)
Areo 57,49 km² (5 749 ha)
Loĝantaro 61 934 (5.11.2010)
Denseco 1 077,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 733 01, 733 24, 735 06, 734 01
NUTS 3 CZ080
NUTS4 CZ0803
NUTS5 CZ0803 598917
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Karviná
Retpaĝo: www.karvina.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Petro el Alkantara en Karviná-Doly

Karviná estas urbo kaj centro de orienta parto de Ostrava-karvina karbobaseno. En la jaro 1968 ĝi solenis 700 jarojn de skriba historio. Centro de la urba teritorio estas kvartalo Karviná – Město (en pasinteco tio estis distrikta urbo nomata Fryštát), ĉirkaŭ kiu etendiĝas kvartaloj: Staré Město – menciata en la jaro 1305, Nové Město, Hranice, Mizerov kaj Ráj, Darkov kaj Doly. Pli granda parto de la tn. malnova Karviná estas subminigita pro karbominado, ĉar ĉi tie estas la plej grandaj karbominejoj en la karbotrovejo. La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1331, pli poste ĝi estis kunigita kun iama Fryštát. En la jaro 1776 ĉi tie estis trovitaj karbotrovejoj. Malnova renesanca urbodomo kun gotika turo devenas el la jaro 1504, finita ĝi estis en la jaro 1571 kaj renovigita en la jaro 1823.

Esperanto en Karviná

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Karviná, 1922. Dek jaroj post, la 21-an de februaro 1932 okazis en Karviná publika disktutado pri Esperanto. Ĉeestis ĝin 200 personoj, aranĝis du neŭtralaj kultursocietoj: la pola kleriga komisiono kaj la memeduka rondeto ĉe la pola Lerneja Societo „Macierz Szkolna”. Prezidis distrikta lerneja inspektoro P. Rakus (neesperantisto), ĝenerala raportanto estis Rudolf Z. Kobiela, oficisto de la pola konsulejo. Unue parolis J. Waleczko, redaktoro de la pola gazeto „Právo Ludu” el Český Těšín (neesperantisto), kiu prezentis laŭ sia vidpunkto la problemon de la lingvo internacia, deklarante ke Esperanto estas la plej taŭga solvo. Poste pastro K. Maultz atentigis, ke la latina lingvo ne kapablas esprimi ĉiujn modernajn ideojn, kaj tial Esperanto estas preferinda. Parolis ankaŭ pollingve Józef Poncza, Jaroslav Hladký (ĉeĥe) en la nomo de ČAE kaj Ludwik Krysta. Sekvis libera diskuto, Ĉiuj parolantoj, reprezentantoj de diversaj partioj kaj de tri nacioj konsentas tamen en unu punkto: ke Esperanto estas konsiderata plej bona solvo de la problemo. Tion esprimas ankaŭ la akceptita rezolucio, kiu krome adresas al ĉiuj lernejaj aŭtoritatoj kaj lernejestroj la peton, ke ili en la kadro de la nunaj lernejaj leĝoj akcelu la enkondukon de Esperanto kiel nedeviga fako de instruado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala urba retpaĝaro