Ruskov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruskov situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Ruskov

Bazaj informoj

Ruskov, hungare Regeteruszka (regeteruska) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo

Ruskov situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Michalovce-Košice. La lasta urbo troviĝas 18 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1303 en formo "Ruzka". En la 18-a jarcento la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis pro la militadoj. En 1910 loĝis en Regeteruszka 725 homoj, (397 hungaroj, 319 slovakoj, 8 kroatoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Regeteruszka rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Ruskov 1309 homoj, (1279 slovakoj, 9 ĉeĥoj, 6 hungaroj, 3 ukrainoj kaj aliaj).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj