Příbor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Příbor
germane Freiberg
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Příbor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Kopřivnice
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Lubina
Situo Příbor
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 24″ N 18° 08′ 38″ O / 49.64000 °N, 18.14389 °O / 49.64000; 18.14389 (mapo)
Areo 22,14 km² (2 214 ha)
Loĝantaro 8 364 (2023)
Denseco 377,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1178
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 58 ĝis 742 59
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599808
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Příbor
Retpaĝo: www.pribor-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Příbor estas urbo en Ĉeĥio en Moraviasilezia regiono, situanta 11 km nordoriente de Nový Jičín. En 2023 ĝi havis 8 364 loĝantojn. Ĝi konatas precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud. Por esperantistoj ĝi gravas ankaŭ kiel loko de la supozeble plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tiama Aŭstrio-Hungario (1897).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hukvaldy, Kateřinice, Sedlnice, Kopřivnice, Skotnice kaj Závišice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas menciata en la jaro 1178. La urbo Příbor estis fondita de grafo Frank Hückeswagen en la jaro 1251 en paralelograma bazplano. La placo estis de komence diagonale trahakita per la tn. Pola vojo. Fine de la 13-a jarcento aĉetis la urbon olomouca episkopo Arno kaj Příbor tiel fariĝis komune kun burgo Hukvaldy unu el administraj kaj ekonomiaj centroj de olomouca episkopujo. Fine de la 14-a jarcento estis la urbo ĉirkaŭbarita per remparoj kun tri enirejpordegoj. En la 16-a jarcento evoluis precipe teksprofesioj kaj komerco. Fine de la 17-a jarcento olomouca episkopo Karel la II-a el Lichtenštejn alkondukis ĝis Příbor piaristojn, kiuj ĉi tie fondis en la jaro 1694 gimnazion kaj kolegion. En la jaro 1875 estis fondita ĉeĥlingva instruista instituto (post tiu en Brno la dua en Moravio) kaj la urbo tiel fariĝis centro de klerigado en la Norda Moravio. En la jaro 1882 la germana minoritato realigis malfermon de germana unuklasa lernejo, kiu ekzistis ĝis fino de la II-a mondmilito. Dum la II-a mondmilito Příbor estis aligita al la Germana Regno. En 1989 la historia parto de la urbo estis proklamita protektata monumentrezervejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 281
18806 546
18906 634
19007 242
19108 354
19217 811
JaroLoĝantoj
19307 701
19506 149
19617 409
19708 378
19809 878
19918 887
JaroLoĝantoj
20018 754
20148 529
20168 466
20178 447
20188 437
20198 452
JaroLoĝantoj
20208 476
20218 222
20228 297
20238 364

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa placo havas arkadojn en tri flankoj. Estas sur ĝi konservitaj 44 burĝaj domoj kun plejparte renesancaj kernoj el la 2-a duono de la 16-a jarcento.

Sigmund Freud kaj Řehoř Volný havas en la urbo monumentojn.

Loko, kie Antonín Sattek, loka lernejestro kaj kronikisto (1901-1985), gvidis kursojn pri Esperanto kaj starigis monumenton por Theodor Čejka.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Příbor/Freiberg naskiĝis (kronologie):

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Informo de Vladimír Vojáček el Příbor