Veľké Dravce
Veľké Dravce, hungare Nagydaróc [nadjdarOc] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Veľké Dravce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 985 42 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 663 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′45″N 19°50′20″O / 48.34583°N, 19.83889°O (mapo) Koordinatoj: 48°20′45″N 19°50′20″O / 48.34583°N, 19.83889°O (mapo) | ||
Alto | 193 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľké Dravce [+] | |||
Veľké Dravce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 14 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1350 en formo "Daroch". Inter 1554-1593 la Osmana Imperio okupis la setlejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 706 vilaĝanoj en 79 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagydaróc 957 homoj, (939 hungaroj, 11 slovakoj, 7 aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Nagydaróc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Veľké Dravce apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 621 homoj, (455 hungaroj, 145 slovakoj). Por la hungaraj infanoj bazlernejo funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Galo el la 18-a jarcento, en 1908 pligrandigita
- kastelo de 1821
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj ĉeĥa Vikipedioj