Zemplínska Široká

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemplínska Široká situas en la plej griza distrikto
Oficejo de Zemplínska Široká
Preĝejo kaj tombejo de Zemplínska Široká

Zemplínska Široká, hungare Kráskarebrény (krAŝkarebrEnj) estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo

Zemplínska Široká situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo preteriras. Michalovce troviĝas 8 km-ojn.

Historio

Dum la historio tie formiĝis 2 apudaj vilaĝoj: Kráska kaj Rebrény.

Kráska

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1549. En 1910 loĝis en Kráska 424 da homoj, (378 slovakoj, 31 hungaroj, 11 germanoj). La slovaka nomo estas Krášok.

Rebrény

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1266. En 1910 loĝis en Rebrény 653 da homoj, (514 slovakoj, 76 hungaroj, 22 germanoj, 2 rutenoj). La slovaka nomo estas Rebrín.

Unuiĝo

Ĝis Traktato de Trianon ambaŭ vilaĝoj apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1961 Rebrín kaj Krášok unuiĝis. En 2001 loĝis en Zemplínska Široká 811 da homoj, (765 slovakoj, 36 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj