22-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de aŭgusto estas la 234-a tago de la jaro (la 235-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 131 tagoj restas.
Je la 22-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 408: Stiliko, romia generalo kaj konsulo, estis murdita en Raveno
- 1138: Venko de angla armeo super la skota en batalo de Northallerton (Yorkshire and the Humber)
- 1157: Germana imperiestro Frederiko la 1-a transpaŝis Odron kaj eniris polan teritorion kunhelpata de helpaj taĉmentoj de Ĉeĥio kaj Moravio
- 1350: Johano la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1485: Militoj de rozoj: reĝo de Anglio Rikardo la 3-a pereis en batalo de Bosworth (proksime al Leicester)
- 1531: Rapidega venko de pola armeo super la moldava, gvidata de Petru la 4-a Rareș en batalo de Obertyn (nun en Ivano-Frankivska provinco)
- 1639: Barato: en Madraso angloj fondis kolonian komercejon
- 1642: En Nottingham reĝo Karlo la 1-a deklaris militon al la parlamento komencante la anglan enlandan militon
- 1649: Sensukcesa sieĝo de pola Zbaraĵo (nun en Ternopila provinco) flanke de kozaka-tatara armeo, gvidata de Bohdan Ĥmelnickij, finiĝis
- 1707: Granda Nordia Milito: sveda armeo nombranta 44 mil soldatojn, komandata de reĝo Karolo la 12-a, forlasis Saksion kaj militiris al Rusio
- 1787: Britoj fondis setlejon Siera-Leono por liberigitaj sklavoj.
- 1848: Usono aneksis Nov-Meksikon
- 1849: Aŭstra armeo pere de balonoj bombadis Venecion; la unua aera atako en la historio
- 1852: Angla astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Fortuno
- 1864: Oni subskribis la unuan el Konvencioj de Ĝenevo por plibonigi sorton de vunditaj soldatoj; Ruĝa Kruco fondiĝis
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois asteroidon Erno
- 1902: Theodore Roosevelt kiel la unua usona prezidento ekvojaĝis per aŭtomobilo
- 1910: Imperiestro de Koreio transdonis regopovon super la lando al imperiestro de Japanio
- 1914: Unua mondmilito: dum rusa ofensivo en Orienta Prusio kozaka armeo prirabis lak bruligis Nidzica
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola armeo frakasis la Ruĝan Armeon en batalo de Bjalistoko
- 1921: Estonio, Latvio kaj Litovio aniĝis al Ligo de Nacioj
- 1922: Ĉefo de provizora irlanda registaro Michael Collins pereis en atenco farita de grupo de IRA, kontraŭa al paca negocado kun britoj
- 1932: BBC entreprenis eksperimentan disvidigon de televida programo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio konstatis ke multaj judoj en Krakovo vendas sian havaĵon, precipe meblojn al polaj kamparanoj
- 1941: Polan registaron en ekzilo forlasis interalie Kazimierz Sosnkowski kaj August Zaleski protestante kontraŭ subskribo de pola-soveta pakto el la 30-a de julio 1941; al la registaro eniris - nomumita de generalo Władysław Sikorski - pola ambasadoro en Britio Edward Raczyński kiel estro de ministerio pri eksteraj aferoj; en Krakovo fondiĝis konspira Teatro de Vorto, kies membro estis posta pola papo Johano Paŭlo la 2-a
- Ukrainio: Masakro de judaj infanoj en Bila Cerkva - amasa murdo de preskaŭ 90 infanoj kaj beboj fare de ukraina milico; germanaj soldatoj atingis Leningradon; sovetaj regopovoj indikis Buzuluk kiel loko de stabo de Pola Armeo en Sovetunio - generalo Władysław Anders eldonis la unuan ordonon por la armeo
- 1942: Germana polico pafmortigis en Siedleczka (apud Kańczuga) ĉ. 160 personojn kaj en Zawoja (proksime al Sucha Beskidzka) 15 judojn, en Poznań oni senkapigis 15 polojn; polico komencis likvidi geton en Sieradz, kie tiutage estis ĉ. 4,5 mil judoj
- Brazilo deklaris militon kontraŭ Germanio kaj Italio
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Radowice (proksime al Kowel, Volina provinco) 20 polojn, revenantaj post meso el preĝejo
- Sur Bornholm falis testo-raketo V-1, kies fotojn kaj desegnojn oni transdonis al britoj - la unua spiona informo pri ĝia aspekto
- 1944: Ribelo de Varsovio: ribelantoj forlasis ruinojn de Armilejo, sed konkeris germanan restoracion kaj retenis Teatran Placon; la dua ambaŭflanka atako por de kvartalo Żoliborz trairi al Malnova Urbo malsukcesis - sume 500 soldatoj aŭ mortfalis aŭ vundiĝis; aliancaj aviadiloj nokte alterigis ĵetaĵojn al Mezurbo, germana sekureca servo pafmortigis en Varsovio 292 personojn; sovetaj regopovoj komencis deportadon de pola junularo de Vilno
- 1953: CIA atencas kontraŭ demokrate elektita Mohamed Mosadek, ĉeministro de Irano.
- 1994: Wim Kok iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1996: Teknologia Gediminas-Universitato Vilno ricevis nomon de la grandduko Gediminas
- 2004: Oslo: el la Muzeo Munch oni ŝtelis pentraĵojn de Edvard Munch - Krio kaj Madono
- 2006: En katastrofo de la rusa aviadilo Tupolev Tu-154 apud ukraina urbo Donecko pereis 170 personojn
- 2006: Lech Wałęsa forlasis Solidarecon, kies la unua prezidanto li estis; ekde tiam la nobelpremiito kontraŭbatalas sindikatismon
- 2008: Rusa-kartvela milito: rusa okupado de Gori finiĝis
- 2009: Dum konkursa finalo de martelĵeto en Atletika Mondĉampioneco en Berlin gajnis pola atletikistino Anita Włodarczyk fiksante mondrekordon (77,96 m)
- 2013: Instituto pri Nacia Memoro anoncis en Varsovio nomojn de pluaj viktimoj de postmilita komunista teroro, kies postrestaĵojn oni lastatempe malkovris, elterigis kaj identigis: Hieronim Dekutowski, Zygmunt Szendzielarz kaj aliaj Anatemitaj Soldatoj
Naskiĝoj
- 1485: Beatus Rhenanus, franca humanisto (m. 1547)
- 1570: Francisko el Dietrichstein, episkopo olomouca kaj kardinalo (m. 1636)
- 1647: Denis Papin, franca fizikisto kaj inventisto (premmarmito) (m. ĉ. 1712)
- 1741: Jean-François de La Pérouse, franca maroficiro kaj esploristo (m. 1788)
- 1760: Leono la 12-a, papo (m. 1829)
- 1765: Carl Ludwig Willdenow, germana botanikisto (m. 1812)
- 1825: Julius Schulhoff, aŭstra pianisto kaj komponisto (m. 1898)
- 1860: Gustaf Fröding, sveda poeto kaj verkisto (m. 1911)
- 1860: Paul Gottlieb Nipkow, germana inĝeniero, inventinto de Nipkov-disko (m. 1940)
- 1862: Claude Debussy, franca komponisto (m. 1918)
- 1867: Maximilian Oskar Bircher-Benner svisa kuracisto okupiĝanta pri nutrado (m. 1939)
- 1874: Max Scheler, germana filozofo (m. 1928)
- 1885: István Somodi, hungara sportisto, ĵurnalisto (m. 1963)
- 1887: Stefan Ossowiecki, pola inĝeniero okupiĝanta pri paranormalaj fenomenoj, klarvidanto, murdita (m. 1944)
- 1898: Gyula Seres, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1995)
- 1893: Dorothy Parker, usona verkistino (m. 1967)
- 1895: László Almásy, hungara esploristo de Saharo (m. 1951)
- 1902: Leni Riefenstahl, germana reĝisorino (m. 2003)
- 1904: Deng Xiaoping, reformisma komunisto, gvidanto de Ĉina Popola Respubliko (m. 1997)
- 1908: Henri Cartier-Bresson, franca fotoĵurnalisto (m. 2004)
- 1914: Géza Baróti, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1993)
- 1918: Gábor Madaras, rumania hungara kantisto (m. 1980)
- 1920: Ray Bradbury, usona verkisto (m. 2012)
- 1920: Wolfdietrich Schnurre, germana verkisto (m. 1989)
- 1921: Johan Hammond Rosbach, norvega Esperanto-verkisto (m. 2004)
- 1925: Zoltán Nuridsány, hungara pentristo (m. 1974)
- 1928: Karlheinz Stockhausen, germana komponisto (m. 2007)
- 1933: Irmtraud Morgner, germana verkistino (m. 1990)
- 1935: Walter Schwaiger, aŭstra politikisto (m. 2012)
- 1942: Géza Krizsán, rumania hungara ĵurnalisto
- 1949: Þórarinn Eldjárn, islanda verkisto
- 1956: Klára Labancz, rumania hungara scenejdekoraciistino
- 1963: András Ödön Bitay, rumania hungara dizajnisto, grafikisto
- 1963: Tori Amos, usona kantistino, pianistino kaj alternativa rokmuzikistino
- 1970: Gianluca Ramazzotti, itala aktoro
- 1973: András Sófalvi, rumania hungara muzeologo, arkeologo, lokhistoriisto
Mortoj
- 408: Stiliko, romia generalo (n. ĉ. 359)
- 1188: Ferdinando la 2-a, reĝo de Leono (n. 1137)
- 1241: Gregorio la 9-a, papo (n. ĉ. 1143)
- 1350: Filipo la 6-a, unua reĝo de Francio (n. 1293)
- 1358: Izabela de Francio, edzino de Eduardo la 2-a (Anglio) (n. ĉ. 1295)
- 1485: Rikardo la 3-a, reĝo de Anglio (n. 1452)
- 1540: Guillaume Budé, franca humanisto kaj bibliotekisto (n. 1467)
- 1543: Mizuno Tadamasa, japana samurajo (n. 1493)
- 1545: Charles Brandon, 1-a Duko de Suffolk (n. ĉ. 1484)
- 1584: Jan Kochanowski, pola renesanca poeto verkanta pole kaj latine, patro de la pola poezio (n. 1530)
- 1599: Luca Marenzio, itala komponisto (n. ĉ. 1553)
- 1751: Tadeusz Krusiński, pola jezuito, poligloto, kuracisto, orientalisto, misiisto, arkivisto, diplomato kaj vojaĝisto (n. 1675)
- 1751: Andrew Gordon, skota teologo, filozofo kaj naturscienculo (n. 1712)
- 1792: Isidorus Keppler, germana teologo kaj profesoro (n. 1715)
- 1806: Jean-Honore Fragonard, franca pentristo (n. 1732)
- 1831: Ferenc Kazinczy, hungara verkisto (n. 1759)
- 1850: Nikolaus Lenau, aŭstra poeto (n. 1802)
- 1891: Jan Neruda, ĉeĥa verkisto (n. 1834)
- 1909: Ferdinand Schmidt, germana fotisto
- 1922: Michael Collins, irlanda politikisto, murdita (n. 1890)
- 1925: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio, juddevena (n. 1887)
- 1929: Otto Liman von Sanders, germana generalo (n. 1855)
- 1940: Oliver Lodge, brita fizikisto kaj verkisto (n. 1851)
- 1950: Kirk Bryan, usona geologo (n. 1888)
- 1958: Roger Martin du Gard, franca nobelpremiita verkisto (n. 1881)
- 1976: Imre Zsögödi Nagy, hungara pentristo (n. 1893)
- 1976: Juscelino Kubitschek, prezidento de Brazilo (n. 1902)
- 1981: Saşa Pană, rumana avangarda verkisto (n. 1902)
- 1988: Lajos Szabó, hungara aktoro (n. 1932)
- 1989: Aleksandr Jakovlev, rusa aviadila konstruisto (n. 1906)
- 2007: Dušan Třeštík, ĉeĥa historiisto (n. 1933)
- 2011: Loriot, germana regisoro, komikisto, verkisto (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Beata Virgulino Maria, la Reĝino
- Tago de Flago: Rusio
Tagoj de semajno
La 22-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.