28-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de septembro estas la 271-a tago de la jaro (la 272-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 94 tagoj restas.
Je la 28-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -480: Greka ŝiparo komandata de Temistoklo venkis la persan en batalo de Salamino
- -48: Pompeo estas mortigita laŭ ordono de la reĝo Ptolomeo la 13-a de Egiptio, post eniro en tiun landon (eble tio okazis la 29-an de septembro, informoj malklaras).
- 787: Dua koncilio de Niceo komenciĝis
- 1066: Vilhelmo la 1-a invadas Anglion.
- 1238: Reconquista: Jakobo la 1-a liberigis Valencion de araba regado
- 1362: Urbano la 5-a iĝis papo
- 1448: Kristiano la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Danio
- 1705: Moravio: dum incendio de pilgrimdomo en Olomouc mortis 121 pilgrimojn
- 1823: Leono la 12-a elektiĝas kiel papo.
- 1864: Londono: Fondo de Unua Internacio
- 1867: Toronto ekestas la ĉefurbo de Ontario.
- 1867: Usono ekregas Midvejinsulojn.
- 1870: Francia-Prusia Milito: Kapitulaco de Strasburgo
- 1871: Aprobiĝas en Brazilo leĝo kontraŭ sklaveco de infano.
- 1893: Portugala futbala klubo FC Porto fondiĝis
- 1917: Flago de Tajlando oficialiĝis
- 1919: Universitato de Latvio fondiĝis
- 1921: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Asplindo
- 1923: Etiopio aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1928: Alexander Fleming malkovris la unuan antibiotikon - penicilinon
- 1931: Prago: Malfermo de bestoĝardeno
- 1934: Ekvadoro aliĝis al Ligo de Nacioj
- Dua mondmilito:
- 1939: La 12-a tago de la Soveta invado en Pollandon: Nazia Germanio kaj Sovetunio spite al internacia juro markis landlimon germanan-sovetan sur militiste okupata teritorio de Pollando subskribante en Moskvo pluan traktaton pri limoj kaj amikeco kun du sekretaj protokoloj; germana komandanto de konkerita de Wehrmacht Przemyśl transdonis la urbon al sovetaj regopovoj; germana polico en Dynów devigis ĉ. 1500 judojn transiri kun orkestro al teritorio de Sovetunio; Ruĝa Armeo pafmortigis en Tomaszówka dekkelke da malliberigitaj polaj soldatoj; batalo de Szack (Volina provinco) komenciĝis; registaro de Hungario fermis sian landlimon por persona trafiko
- 1939: La 28-a tago de la germana-pola milito: kapitulaco de Varsovio subskribita de generaloj Tadeusz Kutrzeba kaj Johannes Blaskowitz - 6 mil defendantojn mortfalis kaj 16 mil vundiĝis, 25 mil civilulojn pereis kaj 20 mil vundiĝis; masakro de Zakroczym: post kapitulaco de Fortreso Modlin (Nowy Dwór Mazowiecki) SS murdis ĉ. 500 militkaptitojn kaj 100 civilulojn; Intelektul-kampanjo: en Trynczyn (apud Bydgoszcz) komenciĝis amasaj ekzekutoj - ĝis la unuaj tagoj de oktobro pereis 900 poloj kaj judoj; Polesio: ukrainoj murdis en Mokrany (Bresta regiono) 2 polajn oficirojn kaj 16 suboficirojn; kardinalo August Hlond mesaĝis por poloj en pola sekcio de Radio Vatikana
- 1940: Pollando: gestapo malpermesis kolporti en Varto-Lando eldonatan en Berlin gazeto en la rusa lingvo "Novoje Slovo" (Nova Vorto)
- 1941: Germana polico pafmortigis en Zaręby (proksime al Ostrów Mazowiecka) 1700 judojn; de trajno inter Częstochowa kaj Kluczbork forkuris pli ol 100 sovetajn militkaptitojn; germanaj entreprenistoj en Poznań konstatis oftajn svenojn de polaj laboristoj kaŭzitaj de subnutrado, kio ankaŭ estis kaŭzo de rimarkebla falo de ilia produktiveco
- 1943: Pollando: germanoj forveturigis de Krakovo al koncentrejo en Aŭŝvico 24 malliberigitojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: la rezistomovado limiĝis nur al du kvartaloj Żoliborz kaj Mezurbo - 2500 soldatoj de Pola Enlanda Armeo kontraŭ 8000 germanaj soldatoj helpataj de kirasita divizio de Wehrmacht, artilerio kaj bombaviadiloj; ĉefkomandanto Tadeusz Komorowski telegrafis al rusa marŝalo, ke Varsovio subiĝos, se Ruĝa Armeo ne venos kun helpo ĝis la 1-a de oktobro; kunlaboranta kun germanoj armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov bruligis vilaĝon Gałęzice (proksime al Kielce) kaj murdis en ĝi 5 personojn kaj germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Piotrowe Pole (proksime al Radom) murdante en ĝi 12 personojn; Winston Churchill en brita parlamento esprimis apogon al formiĝo de nova pola-soveta landlimo (altrudita al Pollando)
- 1950: Indonezio aniĝis al UN
- 1951: Usona astronomo Seth Barnes Nicholson malkovris lunon de Jupitero - Ananko
- 1958: Francio ekhavas konstitucion; iom poste establiĝas la Kvina Respubliko de Francio
- 1958: Madagaskaro referendumis favore al aŭtonomeco kadre de Franca Komunumo
- 1958: Karol Wojtyła estis nomumita episkopo
- 1960: Malio kaj Senegalo aniĝis al UN
- 1961: Sirio forlasis Unuiĝintan Araban Respublikon
- 1978: En embusko de KGB mortfalis August Sabbe, la lasta kontraŭkomunista partizano de Estonio
- 1991: Ĉeĥio: Fondo de Ostrava universitato en Ostrava
- 1994: M/S Estonia sinkas en la Balta maro, kaŭzanta 852 mortojn
- 2000: Vizito de Ariel Ŝaron en Templa Monto provokis Palestinanojn komenci la duan intifadon
- 2000: Danoj malakceptis eŭron en referendumo
- 2005: Pentagono aprobis serian produktadon de la avio V-22 Osprey
- 2007: Dominique Strauss-Kahn estis nomumita direktoro de Internacia Monunua Fonduso
- 2009: 157 personoj pereis kaj pli ol 1000 vundiĝis dum subpremo de protestoj fare de armeo en Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo
Naskiĝoj
- 551 a.K.: Konfuceo, ĉina filozofo (m. -479)
- 1487: Adrianus Barlandus, belga nederlanddevena historiisto, filologo kaj filozofo. (m. 1538)
- 1511: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (m. 1535)
- 1681: Johann Mattheson, germana komponisto (m. 1764)
- 1746: William Jones, angla filologo kaj orientalisto, malkovrinto kaj tradukisto de sanktaj tekstoj de Barato (m. 1794)
- 1803: Prosper Mérimée, franca verkisto (m. 1870)
- 1817: Mihály Tompa, hungara poeto (m. 1868)
- 1835: Sai Baba de Shirdi, barata sanktulo liganta tradicion de hinduismo kun barata islamo (m. 1918)
- 1840: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto
- 1841: Georges Clemenceau, franca ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1929)
- 1843: Géza Teleki, hungara politikisto, ministro (m. 1913)
- 1850: Václav Rosický, ĉeĥa esperantisto (m. 1929)
- 1852: Henri Moissan, franca nobelpremiita kemiisto (m. 1907)
- 1863: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1908)
- 1871: Gerardo Machado, prezidento de Kubo (m. 1939)
- 1871: Pietro Badoglio, ĉefministro de Italio (m. 1956)
- 1894: János Cs. Gál (Cségál), hungara pentristo (m. 1976)
- 1900: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (m. 1978)
- 1905: Max Schmeling, germana boksisto (m. 2005)
- 1909: Sándor Cseresznyés, hungara ĵurnalisto (m. 1971)
- 1913: Edith Pargeter (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto (m. 1995)
- 1915: Ethel Rosenberg, soveta komunista spiono juddevena, ekzekutita (m. 1953)
- 1924: Marcello Mastroianni, itala aktoro (m. 1996)
- 1926: Gyula László, rumania hungara, sudafrikana vinkulturisto (m. 2010)
- 1924: Rudolf Barŝaj, rusa dirigento kaj vjolisto (m. 2010)
- 1928: Erzsébet Gáll, rumania hungara tradukistino, universitata instruistino
- 1928: Júlia Veith, rumania hungara redaktorino
- 1928: Zoltán Pap, rumania hungara kuracisto
- 1930: Lívia Rusz, rumania hungara/hungara pentristino, grafikistino
- 1932: Víctor Jara, ĉilia bardo, komunista aktivulo (m. 1973)
- 1934: Brigitte Bardot, franca aktorino
- 1944: Anna Katalin Gally, rumania hungara pentristino
- 1947: Hasina Oaĝed, ĉefministrino de Bangladeŝo
- 1948: Imre Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1951; Sándor Bartha, hungara pentristo, grafikisto
- 1955: Elek Tőkés, rumania hungara instruisto, politikisto, libroeldonisto (m. 2009)
- 1959: László Dénes, rumania hungara ĵurnalisto
- 1968: Mika Häkkinen, finna aŭtosportisto
- 1977: Árpád Dimény H., rumania hungara redaktoro, poeto
- 1982: Nolwenn Leroy, franca kantistino
Mortoj
- -48: Pompeo, unu el la unua triumviraro de Romio, murdita (n. -106)
- 235: Pontiano, papo, sanktulo
- 935: Sankta Venceslao, ĉeĥa princo (n. ĉ. 907)
- 1197: Henriko la 6-a, sankta romia imperiestro (n. 1165)
- 1848: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (n. 1791)
- 1859: Philipp Spitta, germana teologo, poeto kaj muziksciencisto (n. 1801)
- 1891: Herman Melville, usona verkisto (n. 1819)
- 1895: Louis Pasteur, franca pioniro de mikrobiologio (n. 1822)
- 1899: Giovanni Segantini, itala pentristo (n. 1858)
- 1918: Georg Simmel, germana socisciencisto kaj filozofo (n. 1858)
- 1935: Imre Csicsáky. hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (n. 1860)
- 1953: Edwin Hubble, usona astronomo, kiu surbaze de la fenomeno pri ruĝenŝoviĝo kontribuis al teoio de praeksplodo (n. 1889)
- 1953: Sándor Streleczky, rumania hungara reformita pastro porjunulara verkisto, redaktoro (n. 1887)
- 1965: Sándor Rónai, hungara politikisto (n. 1892)
- 1966: André Breton, franca poeto (n. 1896)
- 1970: Naser, prezidento de Egiptio (n. 1918)
- 1978: August Sabbe, la lasta estona kontraŭkomunista partizano, murdita (n. 1909)
- 1978: Johano Paŭlo la 1-a, papo (n. 1912)
- 1980: Béla László, hungara ĵurnalisto (n. 1909)
- 1984: László Cs. Szabó, hungara verkisto, eseisto (n. 1905)
- 1991: Miles Davis, usona ĵaza trumpetisto (n. 1926)
- 2000: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (n. 1950)
- 2000: Pierre Trudeau, ĉefministro de Kanado (n. 1919)
- 2003: Elia Kazan, usona verkisto kaj reĝisoro grekdevena (n. 1909)
- 2004: István Ruha, hungara violonisto (n. 1931)
- 2006: Béla Zsók, rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (n. 1939)
- 2008: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto (n. 1910)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Venceslao, martiro
- Sankta Laŭrenco Ruiz kaj liaj kunuloj, martiroj
Tagoj de semajno
La 28-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.