Arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri botanika termino. Por informoj pri grafeoteoria termino, vidu la artikolon arbaro (grafeteorio).
Pluvarbaro de Hellyer Gorge ( Tasmanio ) estas konsiderata kiel gondvana relikvo.
Miksa foliarbaro en Stara Planina (Bulgarujo).
Tropika arbaro en Balio

Arbaro estas areo kun granda denseco de arboj. Ekzistas multaj difinoj de arbaro, surbaze de diversaj kriterioj[1]. La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angla mallongigo : FAO) parolas pri arbaro, kiam la arboj en regionoj kun tre malvarmaj vintroj altas almenaŭ tri metrojn, en mezvarmaj regionoj almenaŭ sep metrojn.

Tiu tipo de vegetaĵaro funkcias kiel habitato por organismoj, akvocirkulada reguliganto, grunda konservanto, konstituante unu el la plej gravaj aspektoj de la tera biosfero. Kvankam arbaro estas primare arbe klasifikita, arbara ekosistemo esence estas difinita kun pliaj specioj kiel ekzemple fungoj, herboj, arbustoj, arbedoj, insektoj, birdoj, mamuloj [2].

Duonarbaro, kun pli da malferma spaco inter arboj, estas ekologie diferenca de arbaro.

Disvastiĝo

Arbaroj kovras proksimume 9,4% de la surfaco de la tero (aŭ 30% de la tersupraĵo) en multaj diferencaj regionoj. Ili troviĝas en ĉiuj starejoj [3] kiuj estas taŭgaj por subteni arban kreskadon, je altitudoj ĝis la arbarolimo, escepte de kie la frekvencoj de naturaj fajra aŭ alia perturbo estas tro grandaj, aŭ de kie la vivmedio estas home ŝanĝita.

La latitudoj de 10° norden kaj suden de la Ekvatoro plejofte estas kovritaj de tropikaj pluvarbaroj, kaj la latitudoj inter 53°N kaj 67°N havas borealajn arbarojn. Ĝenerale, arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj ( foliarbaroj ) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas.

Nubarbaro de Kinabalu-Monto en Borneo

Kelkfoje arbaroj entenas multajn arbospeciojn sur malgranda areo (kiel ĉe tropikaj humidaj arbaroj kaj ĉe mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj), aŭ relative malmultajn speciojn sur grandaj areoj (ekzemple tajgo kaj aridaj montaraj koniferarbaroj). Plejofte arbaroj gastigas multajn bestajn kaj plantajn speciojn, kaj la biomaso po area mezurunuo estas granda kompare kun tiu por aliaj vegetaĵarkomunumoj. Multe da tiu ĉi biomaso troviĝas subgrunde en la radiksistemoj kaj kiel parte malkomponita planta detrito. La ligna komponanto de arbaro enhavas ligninon, kiu relative malrapide malkomponiĝas kompare kun aliaj organikaj substancoj kiel celulozokarbohidrato.

Duonarbaroj distingiĝas de arbaroj pro la limigita kanopea kovraĵo : en arbaro la branĉoj kaj la folioj de apartaj arboj ofte renkontiĝas aŭ interplektiĝas, kvankam eblas ke ekzistas en arbaro senarbejoj aŭ arbarero-breĉoj [4] de diversaj dimensioj ene de arbara areo. Maldensarbaro prezentas pli kontinuan malferman kanopeon, kun arboj space reciproke pli foraj. Tiel pli da sunlumo povas penetri ĝis la grundo inter la arboj. Tiu arbartipo nature troviĝas kaj en tro malvarmaj kaj en tro sekaj regionoj de la mondo, do kie dens-arbarkreskado ne eblas pro limigantaj fizikaj faktoroj.

Klasifiko

Koniferarbaro en Svisaj Alpoj (Svisa Nacia Parko).

Oni povas klasifiki arbarojn je diferencaj manieroj kaj je diferencaj skaloj de specifeco. Unu tia maniero estas laŭ la biomo en kiu ili ekzistas, kombine kun la vivodaŭro de la folioj de la superreganta specio ( ĉu ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj ). Alia diferenco estas ĉu la arbaroj ĉefe konsistas el foliarboj, ĉu el pingloarboj, aŭ estas miksaj.

Fizionomio subdividas arbarojn surbaze de ilia ĝenerala fizika strukturo aŭ disvolviĝa fazo ( ekzemple : primara kontraŭ sekundara arbaro ).

Dorna arbaro en Ifaty, Madagaskaro, prezentante diferencajn speciojn (Adansonia (baobabon) , Alluaudia procera kaj aliajn).

Arbaroj ankaŭ povas esti klasifikataj laŭ la nuntempe ĉeestanta superreganta arbospecio. El tio rezultas multaj arbartipoj (ekzemple : fagaro, kverkaro, pinaro).

Iom da mondaj arbar-klasifikaj sistemoj estas proponitaj, sed neniu estas obteninta universalan agnoskon[5].

La arbara tipologio de la Monda Konserveja Observa Centro estas plisimpligo de aliaj pli kompleksaj sistemoj ( ekzemple la Arbaraj kaj Maldensarbaraj 'Subformacioj' de UNESKO ). Tiu ĉi sistemo partigas la arbarojn de la mondo je 26 ĉefaj tipoj, kiuj rilatas kaj al klimataj zonoj kaj al ĉefaj tipoj de arboj. Oni povas arigi tiujn 26 ĉefajn tipojn je 6 pli larĝaj kategorioj : moder-pingla; moder-folia kaj moder-miksa; tropik-humida; tropik-seka; maldensarbara; kaj planteja. Ĉiu kategorio estas priskribita kiel aparta sekcio ĉi sube.

Moder-pingla

Tajgo apud Saranpaul en nordorienta Uralo, Ĥanti-Mansijsk, Aŭtonoma Okrugo, Rusujo. Arboj ampleksas Picea obovata (superreganta je dekstra riverbordo), Larix sibirica, Pinus sibirica, kaj Betula pendula.

Moderaj pingloarbaroj plejofte okupas kaj la pli alt-latitudajn regionojn de la Norda duonglobo, la alt-altitudajn zonojn kaj iujn modere varmajn areojn, speciale kun nutraĵ-malriĉaj aŭ alimaniere nefavoraj grundoj. Tiuj arbaroj tute aŭ preskaŭ tute konsistas el koniferarboj (gimnospermoj). En la Norda duonglobo, pinoj, piceoj, larikoj, abioj, pseŭdocugo kaj cugoj konstituas la kanopeon, sed aliaj taksonoj ankaŭ estas gravaj. En la Suda duonglobo la plej multaj koniferarboj, membroj de la araŭkariacoj kaj podokarpacoj, troviĝas miksite kun foliarbaj specioj. Tiuj ĉi miksaĵoj estas klasifikataj kiel foliarbaj kaj miksaj arbaroj.

Moder-folia kaj moder-miksa

Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj inkluzivas esencan komponanton de arboj el la angiospermoj. Ĝenerale ili estas karakteriza por la mezvarmaj latitudoj, sed etendiĝas al malvarmetaj, precipe en la Suda duonglobo. Ili inkluzivas tiajn arbarajn tipojn kiel la miksajn arbarojn de Usono kaj siajn simetriaĵojn en Ĉinujo kaj Japanujo, Ĉilio kaj Tasmanio, la sklerofilajn arbarojn de Aŭstralio, Centra Ĉilio, la Mediteranea regiono kaj Kalifornio, kaj la sudajn notofagagajn (Nothofagus) arbarojn de Ĉilio kaj Novzelando.

Tropik-humida

Tropik-humidaj arbaroj inkluzivas multajn diferencajn arbarajn tipojn; la plej bone sciataj kaj plej vastaj el ili estas la malaltaĵaraj ĉiamverdaj foliaj pluvarbaroj. Ili inkluzivas, ekzemple, la sezone inundatajn marĉajn kaj la sek-grundajn arbarojn de Amazonio; la torfejajn marĉarbarojn kaj humidajn

Amazona arbaro apud Manaŭo, Brazilo.

dipterokarpajn (Dipterocapaceae) arbarojn de Sudorienta Azio; kaj la altarbarojn [6] de la Konga baseno. La tropikaj montaraj arbaroj ankaŭ estas entenitaj en tiu larĝa kategorio, ĝenerale subdividitaj en altajn kaj malaltajn montarajn formaciojn, surbaze de sia fizionomio, kiu varias laŭ altitudo.

La montarbaroj inkluzivas nubarbarojn, tiujn arbarojn je mezalta ĝis alta altitudo, kiuj elnube derivas signifikan parton de sia akvoprovizado, kaj gastigas riĉan abundon de nevaskulaj kaj vaskulaj epifitoj. Mangrovarbaroj ankaŭ apartenas al tiu larĝa kategorio, kiel same la tropikaj koniferarbaroj de Centrameriko.

Tropik-seka

Tropik-sekaj arbaroj estas karakterizaj de areoj en la Tropikoj kiuj estas sub la influo de sezona sekeco. La sezoneco de precipitaĵo kutime estas reflektata en la falfolieco de la arbara kanopeo, kun plejmultaj arboj estante senfoliaj dum pluraj monatoj jare. Tamen, en certaj kondiĉoj, ekzemple malpli fekundaj grundoj aŭ malpli antaŭdireblaj sekecaj reĝimoj, la proporcio de ĉiamverdaj specioj pligrandiĝas kaj la arbaroj estas karakterizitaj kiel sklerofitaj. Dornaj arbaroj, densaj malaltstaturaj vegetaĵaroj, kun granda proporcio de dornaj aŭ pikilaj specioj, troviĝas kie sekeco estas longdaŭra, kaj precipe kie paŝtiĝantaj bestoj multnombras. Sur tre malriĉaj grundoj, kaj precipe kie fajro estas ĉiamrevenanta fenomeno, arbaraj savanoj disvolviĝas.

Duonarbara

Duonarbaroj estas vegetaĵaroj kun malfermaj kanopeoj kaj laŭkrona densgrado [7] de 10-30%. Ili precipe troviĝas en transiraj areoj ekde arbarizitaj [8] ĝis nearbarizitaj pejzaĝoj. La du ĉefaj zonoj en kiuj troviĝas tiuj ekosistemoj situas en la boreala regiono kaj en la sezone sekaj tropikoj. Je altaj latitudoj, norde de la ĉefa zono de la tajgo aŭ boreala arbaro, kreskadaj cirkonstancoj ne estas adekvataj por subteni kontinuan ferman arbarkanopeon, do tiu ĉi estas maldensa kaj nekontinua. Tiu vegetaĵaro alterne estas nomata malferma tajgo, duonarbaro kun likenoj, kaj arbara tundro. Ĝi estas speci-malriĉa, havas densan briofitan kovraĵon, kaj multfoje suferas pro fajro.

Planteja

Forstaj plantejoj, plejofte celante la produktadon de timbro [9] kaj de fibroligno [10] mondvaste pliigas la totalan areon de arbaro. Ofte unuspeciaj [11] kaj/aŭ komponitaj de enmetitaj arbospecioj, tiuj ĉi ekosistemoj ĝenerale estas malpli gravaj kiel vivejoj por enlanda biodiverseco. Tamen, oni povas mastrumi ilin tiamaniere ke iliaj biodiversec-protektaj funkcioj pligrandiĝas. Supre sur la stokado de karbono, ili grandskale kontentigas ekosistemajn bezonojn kiel konservadon de nutraĵ-elementa kapitalo, protektadon de akvokolektaj areoj kaj grundostrukturo. Ankaŭ por malpezigi la premon sur praarbaroj kaj pli naturaj arbaroj pri konstruligno kaj fajroligno, ili ludas gravan rolon.

Subformacioj de UNESKO

Satelita bildo de la Amazona arbaro

28 arbaraj kategorioj estas uzataj por ebligi transformadon de arbaraj tipoj el naciaj kaj regionaj klasifikaj sistemoj al unu sola harmoniigita tipologio. La kategorioj dividiĝas en du grupojn, la moder-borealaj tipoj (13 kategorioj) kaj la tropikaj tipoj (15 kategorioj). Laŭ la bioma sistemo de Walther ili kovras ĉiujn biomojn escepte de la subtropika kaj la kontinenta, tro sekaj, kaj la polusa, tro malvarma por arbaro.

Ĉi sube la termino naturarbaro signifas ke la arbaro nature estiĝis, ke ĝi havas naturajn strukturon kaj konsiston, kaj ke en ĝi la homo relative malmulte intervenis. Ne ĉiam ĝi estas sinonimo de praarbaro.

Moder-borealaj arbartipoj

  1. Ĉiamverda pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo estas decidige (75 %) pingloarba kaj ĉiamverda.
  2. Decidua pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo estas decidige (75 %) pingloarba kaj falfolia.
  3. Miksa foli/pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo konsistas el pli-malpli egala miksaĵo de pinglaj kaj foliaj arbokronoj [12] (inter 50:50 % kaj 25:75 %).
  4. Ĉiamverda foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kun kanopeo je pli ol 75 % ĉiamverda kaj folia.
  5. Decidua foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu pli ol 75 % de la kanopeo estas falfolia kaj kie foliarboj superregas (> 75 % de laŭkrona denseco).
  6. Dolĉakva marĉarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu konsistas el arboj kun iu ajn miksaĵo de folia tipo kaj sezoneco, sed en kiu la superreganta media karakterizo estas la proksimeco de la grundakvonivelo al surfaco.
  7. Sklerofil-seka arbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el sklerofilaj foliarboj kaj estas je pli ol 75 % ĉiamverda.
  8. Perturbita naturarbaro – Iu ajn arbartipo supre, kiu ene havas signifikajn home pertubitajn areojn, inkluzive de trafaligado[13], lignorikolto, home kaŭzitaj fajroj, vojokonstruado, k.t.p.
  9. Duonarbaro – Naturarbaro, en kiu la laŭkrona denseco estas inter 10 kaj 30 %, kiel en la stepaj regionoj de la mondo. Arboj estas de iu ajn tipo : pinglaj, foliaj, arekacaj.
  10. Ekzot-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita, kun specioj, kiuj nature ne troviĝas en tiu regiono.
  11. Indiĝen-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature troviĝas en tiu regiono.
  12. * Nespecifita forsta plantejo – Forsto, pri kiu oni indikas nur la vastecon sed nenian plian informon pri ĝia tipo. Tiuj donitaĵoj ĝenerale nur temas pri Ukrainujo.
  13. * Neklasifikita arbaro – Arbara dateno montranta nur la vastecon, sed nenian plian informon pri la arbartipo.

La kategorioj markitaj * estas kreitaj pro la nekompleteco de la informoj pri la arbartipo. Tial 26 kategorioj estas citataj, ne temas pri 28 kategorioj [14].

Tropikaj arbartipoj

La pluvarbaro de Fatu Hiva, ( Markizinsuloj ).
  1. Malaltaĵar-ĉiamverda foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, kiu montras malmultan aŭ nenian sezonecon, la kanopeo estante je pli ol 75 % ĉiamverda folia.
  2. Suba montarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, inter altitudoj ekde 1 200 ĝis 1 800 m, kun iu sezoneca reĝimo kaj foli-tipa miksaĵo.
  3. Supra montarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, super altitudo de 1 800 m, kun iu sezoneca reĝimo kaj foli-tipa miksaĵo.
  4. Dolĉakva marĉarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 200 m, kunmetita el arboj kun iu miksaĵo de folia tipo kaj sezoneco, sed en kiu la superreganta media karakterizo estas la apudeco de la grundakvonivelo al surfaco.
  5. Kvazaŭĉiamverda humida foliarbaro – Naturarbaro kunlaŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 200 m, en kiu inter 50 kaj 75 % de la kanopeo estas ĉiamverda, pli ol 75 % estas foliarboj, kaj la arboj montras sezonecon pri florado kaj fruktado.
  6. Miksa foli/pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu la kanopeo konsistas el pli-malpli egala miksaĵo de pinglaj kaj foliaj kronoj (inter 50:50 % kaj 25:75 %).
  7. Pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitude de 1 200 m, en kiu la kanopeo decidige estas (je pli ol 75 %) pingla.
  8. Mangrovo – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu konsistas el specioj de mangrovarboj, kiu laŭlongas la marbordojn kaj troviĝas en aŭ apud saleta akvomarakvo.
  9. Perturbita naturarbaro – Iu ajn arbartipo supre, kiu ene havas signifajn home perturbitajn areojn, inkluzive trafaligado aŭ finhakado por lignorikolto, home kaŭzitaj fajroj, vojokonstruado, k.t.p.
  10. Decidua/duon-decidua foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu inter ekde 50 ĝis 100 % de la kanopeo estas falfolia kaj kie foliarboj superregas (> 75 % laŭkrona denseco ).
  11. Sklerofil-seka arbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el sklerofilaj foliarboj kaj estas je pli ol 75 % ĉiamverda.
  12. Dornarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200m, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el falfoliaj arboj kun dornoj; sukulentaj fanerofitoj kun dornoj povas abundi.
  13. Duonarbaro – Naturarbaro en kiu la laŭkrona denseco estas inter 10 kaj 30 %, kiel en la savanaj regionoj de la mondo. Arboj estas de iu ajn tipo : ekzemple pinglaj, foliaj, arekacaj.
  14. Enmetit-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature ne troviĝas en tiu regiono.
  15. Indiĝen-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature troviĝas en tiu regiono.

Malapero de arbaroj/Forstmastrumado

Daintree Pluvarbaro (Aŭstralio)

La scienca studado de arbarspecioj kaj de ilia reciproka influo sur la medio estas nomata arbarekologio, dum la entreprena gvidado de arbaroj nomiĝas forstmastrumado. Tiu ĉi same kun la entreprena celo kaj la forstaranĝado, aŭ la ordigado kaj planado de la forstaj agadoj, multe aliiĝis dum la lastaj jarcentoj, kun rapidaj ŝanĝoj ekde la 1980-aj jaroj, ĝis kulmino en praktikon kiun oni indikas kiel daŭran forstmastrumadon. Arbarekologoj enfokusigas arbarajn modelojn kaj procesojn celante klarigon de rilatoj inter kaŭzo kaj efiko. Forstistoj kiuj praktikas daŭran forstmastrumadon enfokusigas la integradon de ekologiaj, sociaj kaj ekonomiaj valoroj, ofte kunlabore kun lokaj komunumoj kaj aliaj koncernatoj. Hom-faritaj faktoroj kiuj povas influi arbarojn inkluzivas arbarekspluatadon, urban plivastigadon, hom-kaŭzitajn arbar-fajrojn, acidan pluvon, infestadajn speciojn, arbarfragmentadon, kaj la celdirektitan forbruligon de arbaroj aŭ brulmastrumadon de la migra kampokultivado.

La malapero kaj rekreskado de arbaro kondukas al diferencigo de du larĝaj arbartipoj, primara kaj sekundara arbaro. Ekzistas ankaŭ multaj naturaj faktoroj, kiuj povas kaŭzi ŝanĝojn en arbaroj en la daŭro de la tempo, inkluzive de arbarfajroj, insektoj, malsanoj, vetero, konkuro inter specioj, k.t.p.. En 1997, la Instituto pri Mondaj Resursoj (angle : World Resources Institute) registris ke nur 20% de la originaj arbaroj de la mondo restis sendifekte en ĝeneralaj trajtoj [15]. Pli ol 75% de tiuj sendifektaj arbaroj troviĝas en tri landoj – la tajgo de Rusujo kaj Kanado kaj la pluvarbaro de Brazilo. En 2006 tiu informo [16] estis aktualigita uzante la freŝdatajn disponeblajn satelitajn bildojn.

Primara arbaro ĉefe karakteriziĝas pri naturaj modeloj de diverseco kiuj disvolviĝas laŭ sciataj sin sekvigantaj fazoj. Ĝi ĉefe ampleksas indiĝenajn speciojn. Tie ĉi la naturaj formacioj kaj procesoj ne estas ŝanĝitaj kun frekvenco aŭ intenseco kiuj estus aliigintaj la naturajn strukturon kaj konsiston de la habitatoj. Sekundara arbaro signifike gastigas elementojn kiuj originis el aliaj regionoj aŭ habitatoj.

Relative etaj areoj de urbaj arbizitaj [17] terenoj, kelkfoje ene de parkoj, povas esti mastrumataj laŭ la principoj de urba forstmastrumado. Urbaj forstoj estas kreitaj por loka homa profito. Estas sufiĉe agnoskita ke pasigante tempon en pli natura medio, reduktas streson kaj plibonigas homan bonfarton kaj sanon.

Silvo

Silvo estas sinonimo de la vorto arbaro, uzata precipe en beletro, kaj tie speciale en poezio. Silvo etimologie devenas de la latina silva. En scienca terminologio, silvo ankaŭ estas uzata por signi certajn arbarajn formaciojn kiaj la laŭrisilvojn. Oni retrovas la terminon ankaŭ ĉe la forstistoj kiel silvikulturo, kio signifas : arbarkultivon (PIV2) aŭ la tutaĵon de la agadoj (trafaligado, elfaligado, junigado, k.t.p.) por obteni plej utilan forston.

Listo de arbaroj en diversaj landoj kaj regionoj

La bordoj de la Amazono en la brazila subŝtato Parao
Arbaro apud salakva lago Taukliman ĉe la Nigra Maro (Bulgarujo).
Foliarbaro en Landskrona, Svedujo.

Anglujo

Brazilujo

Ĉeĥujo

Danujo

Francujo

Germanujo

Polujo

Arbaroj ne plu ekzistantaj


Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri arbaro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[18]:

  • Citaĵo
     Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. 
  • Citaĵo
     En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. 
  • Citaĵo
     Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. 

Referencoj

poacoj povas konstitui arbarojn : bambuarbaro en Japanujo[19].
  1. Lund, H. Gyde (2006). “Guide for Classifying Lands for Greenhouse Gas Inventories”, Journal of Forestry (angle) 104 (4), p. 211–216. Alirita 2013-04-05.. 
  2. Stamets, Paul. (2005) Mycelium Running: How Mushrooms Can Help Save the World (angle). Berkeley: Ten Speed Press, p. 35 . ISBN ISBN 1-58008-579-2.
  3. Simon, Karl-Hermann (kompil.). (1995) Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Eberswalde: Förderverein Lexicon Silvestre e.V., p.  1.
  4. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 47
  5. Jenkins Martin D.; Groombridge Brian. (2007) Atlas Of Biodiversity.pdf World Atlas of Biodiversity: Earth's Living Resources in the 21st Century (angle). World Conservation Monitoring Centre, United Nations Environment Programme.
  6. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 12
  7. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 44.
  8. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 10.
  9. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 32.
  10. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 55.
  11. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 16.
  12. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 5.
  13. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 24
  14. United Nations Environment Programme, World Conservation Monitoring Centre, Background to Forest Mapping & Data Harmonisation, retrieved 20 March 2007 [1]
  15. World Resources Institute, 1997. The Last Frontier Forests: Ecosystems and Economies on the Edge
  16. angle Sendifektaj arbaroj
  17. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 10
  18. Proverboj en Esperanto
  19. Gathy, Pierre 1973

Bibliografio

  • Dajoz, Roger 1980 : Écologie des insectes forestiers. Gauthier-Villars, Paris, 490 pp. ISBN 2-04-010808-4 france
  • Doyen, André 1976 : La forêt, écran antipollution ? Tijdschrift van de Koninklijke Belgische Bosbouwmaatschappij, 83/2, 71-77. france
  • Duchiron, Marie-Stella 2000 : Strukturierte Mischwälder. Ein Herausforderung für den Waldbau unser Zeit, Parey Buchverlag Berlin 2000, Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin-Wien, 256 pp. ISBN 3-8263-3269-5 germane
  • Gathy, Pierre 1973 : Un voyage d'étude au Japon, Tijdschrift van de Koninklijke Belgische Bosbouwmaatschappij, 80/8-9, 321-361. france
  • Jenkins Martin D. , Groombridge Brian 2007 : World Atlas of Biodiversity: Earth's Living Resources in the 21st Century, World Conservation Monitoring Centre, United Nations Environment Programme, alŝutita 2007-03-20 [2]. angle
  • Leibundgut, Hans 1983 : Der Wald. Eine Lebensgemeinschaft, Verlag Huber, 212 pp., ISBN 3-7193-0879-0 germane
  • Lund, H. Gyde (coord.) 2006 : Definitions of Forest, Deforestation, Afforestation, and Reforestation. Gainesville, VA: Forest Information Services. Available from: ComcastNet-gyde. angle
  • Otto, Hans-Jürgen 1998 : Écologie forestière, Institut pour le Dévelopement Forestier, Paris, 397 pp. ISBN 2-904740-65-1 france
  • Peisl, Peter 1994 : Wald und Wüste. Vergleich zweier gegensätzlicher Naturräume, novjarfolio, Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH), ( Arbaro kaj dezerto ). germane
  • Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante
  • Stamets, Paul 2005 : Mycelium Running, Ten Speed Press, 35 pp. ISBN 1-58008-579-2 angle
  • Van Miegroet, M. 1976 : Van bomen en bossen. Wetenschappelijke Uitgeverij E.Story-Scientia P.V.B.A., Antwerpen-Brussel-Gent-Leuven, 2 delen, 1 166 pp., 468-507. nederlande
  • Van Miegroet, M. 1994 : Natuurgericht beheer van bossen. Uitgeverij Pelckmans, Kapellen, 368 pp. ISBN 90-289-2068-4 nederlande

Eksteraj ligiloj

greke Influo de profund-enradikitaj arboj sur la klimato (Taga Scienco) angle greke japane Japana Forsta Asocio greke japane Forsta Agentejo (Japanujo) greke germane Margarete Payer : Arbarekologio greke angle Protekto de arbaroj ( WWF ) greke angle Tipoj de arbaroj ( WWF ) greke france Arboj kaj CO2