Junio de 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
junio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en junio 2011.


2-a de junio

4-a de junio

  • Li Na iĝas la unua ĉina kaj azia tenisistino kiu venkas la porvirinan French Open.

5-a de junio

12-a de junio

16-a de junio

  • En Ĉeĥio okazas striko de publika transporto.

20-a de junio

  • Je 23-45 la aviadilo Tu-134 urĝe alteriĝis apud Petrozavodsko (Rusio), je ĉirkaŭ 700 m for de avia dromo. Post alteriĝo ĝia korpuso rompiĝis kaj ekbrulis. Pereis 44 el 55 homoj sur ties ferdeko.[2]
  • Nekonatoj atakis policanojn gardantajn konstruadon de la stacidomo Stutgarto-21 (Stutgarto, Germanio). 8 policanoj estis vunditaj sekve de eksplodoj de petardoj, 1 kruele batita.[3]
  • En Germanio post 18 jaroj de malliberigo estis liberigita Birgit Hogefeld, lasta kondamnita partoprenantino de la Frakcio de Ruĝa Armeo.[4]
  • En Bagdado (Irako) apud la ambasadorejo de Francio okazis eksplodo, sekve de kio estis vunditaj 7 irakanoj (4 gardistoj kaj 3 preterirantoj).[5]
  • La eks-prezidanto de Tunizio Zin Al-Abidin Ben Ali kaj lia edzino Lejla Trabelsi estis kondamnitaj de tunizia tribunalo al 35 jaroj de malliberigo kaj monpunoj: Ben Ali — je 50 milionoj da tuniziaj dinaroj, Trabelsi — je 41 milionoj. La procezo daŭris unu tagon, kulpigitoj malĉeestis.[6]

21-a de junio

22-a de junio

23-a de junio

  • Tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis apud la Aleutaj insuloj (Usono) je 16:09 (loka horo). Ĝia epicentro troviĝis je 64 km sud-okcidente de la insulo Amuĥta.[22]
  • Kvar teroraj agoj okazis en ŝijaismaj distriktoj de sud-okcdenta parto de Bagdado (Irako). Tri bomboj eksplodis ĉirkaŭ 19:00 (loka horo) apud moskeo, enirejo de bazaro kaj inter vendovicoj. Kvara bombo eksplodis post unu horo antaŭ polica aŭto. Etute pereis almenaŭ 40 kaj estis vunditaj pli ol 80 homoj. Iom pli frue estis murdita 1 kaj vunditaj 3 homoj en aŭta eskorto en orienta parto de la urbo.[23]
  • Grekio sendis al Eŭropa Unio kaj Internacia Monunua Fonduso peton pri aldona financa helpo.
  • Oni sciigas, ke en Irano estis arestita la vic-ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Ŝarif Malekzadeh, konsiderata proksimulo de la prezidanto de la lando.[24]
  • En Afganio estis publikigita raporto de la komisiono pri enketado de leĝrompoj de la parlamenta balotado 2010. Laŭ ĝi kontraŭleĝe estis elektitaj 65 ĝis 70 deputitoj (el 249).[25]
  • Matene trupoj de la siria armeo aliris limon ĉe Turkio kaj komencis sturmi la vilaĝon Hirbet al-Ĝoz.[26]
  • La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris ke baldaŭ komenciĝos elirigo de francaj trupoj el Afganio.[27]
  • La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev komisiis al la ministerio pri transporto esplori eblecon rezigni pri ekspluatado de la aviadiloj Tu-134 ekde 2012.[28]
  • Matene en nord-orienta parto de Japanio je 06:50 (loka horo) okazis du tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en Pacifiko, je 50 km for de la urbo Mijako (gubernio Iŭate).[29]
  • Forpasis la usona aktoro Peter Falk, plej famiĝinta pro sia rolo en la serialo Columbo. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro Alzheimer-malsano.[30]

24-a de junio

  • 3 homoj estis pafmurditaj de polico en la urbo Juliaca (Peruo) post kiam ĉirkaŭ mil homoj provis sturmi la flughavenon de la urbo. Tio okazis je la dua tago de striko, okazigita de farmistoj kaj sindikatoj protestantaj kontraŭ projekto pri elminigado de arĝento en montaroj kiel eble danĝera por ekologio.[31]
  • La Senato de la ŝtato Nov-Jorkio (Usono) aprobis leĝon permesantan samseksan geedzecon.[32]
  • Dum dispelado de manifestacioj en Damasko kaj aliaj urboj de Sirio pereis almenaŭ 9 homoj.[33]
  • Ŝtatgvidantoj de la landoj de Eŭropa Unio aprobis dum okazinta en Bruselo (Belgio) pintokunveno deklaracion, laŭ kiu Kroatio aliĝos al EU ĝis la 1-a de julio 2013.[34]
  • La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy sciigis, ke ĝis la fino de 2011 Afganion forlasos kelkcent francaj soldatoj.[35]
  • La parlamento de Britio aprobis leĝon malpermesantan bredadon de dresitaj bestoj en cirkoj de la lando.[36]

26-a de junio

  • En Germanio komenciĝis la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011
  • En 22 el 43 urboj de la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) ĉe la limo de Teksaso (Usono) polico estis anstataŭigita de armeaj trupoj. Entute urbojn eniris ĉirkaŭ 2800 soldatoj.[37]
  • Dum geedziĝa festo en Vladikavkazo (Rusio) eksplodis gasujo, sekve de kio estis vunditaj 55 homoj, el ili 20 tre grave.[38]
  • Oni sciigas, ke la eksa ministro pri komerco de Egiptio Raŝid Mohamed Raŝid estis kondamnita al 5 jaroj de malliberigo kaj monpuno je 9,385 mlionoj da egiptaj pundoj pro ŝtelado de ŝtatamono. Kondamnito malĉeestis, ĉar antaulonge fuĝis el la lando.[39]
  • Vespere apud Turino (Italio) manifestaciantoj provas malhelpi konstruadon de tunelo tra la ebenaĵo Susa. Ĝi estas destinita por la rapidtrajna fervojo, kiu malpliigos veturadtempon inter Parizo kaj Milano de 7 al 4 horoj. Lokuloj opinias, ke la fervojo kaŭzos damaĝon de naturmedio.[40]

27-a de junio

28-a de junio

29-a de junio

  • La parlamento de Grekio aprobis kontraŭkrizan planon de la registaro (155 deputitoj voĉdonis por ĝi, 138 kontraŭ). Laŭ ĝi dum sekvaj kvin jaroj impostoj pliiĝu je 14,09 miliardoj da eŭroj, ŝtataj elspezoj malpliiĝu je 14,32 miliardoj.[65] Antaŭ tio polico dispelis manifestaciantojn antaŭ la parlamentejo, uzante larmogason.[66]
  • Britio giris 100 milionojn da usonaj dolaroj al speciala fonduso de la libia Nacia Transira Konsilio.[67]
  • En Kairo (Egiptio) daŭras tumultoj, dum kiuj estis vunditaj almenaŭ 590 homoj. Ili ekflamis antaŭvespere, kiam aro da homoj, deklarintaj sin parencoj de viktimoj de faligita reĝimo, estis refuzitaj ĉeesti funebran ceremonion.[68]
  • La eks-administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat, fuĝinta en Usonon, estis ekserĉata de afganaj aŭtoritatoj pro akuzo pri ŝtelado en Kabul Bank.[69]

30-a de junio

Referencoj

  1. В Австрии умер один из самых разыскиваемых нацистов ruse
  2. Опознаны семеро погибших в авиакатастрофе под Петрозаводском ruse
  3. Stuttgart 21. Gegner stürmen Bahnhofs-Baustelle germane
  4. Ex-Terroristin Birgit Hogefeld aus Haft entlassen germane
  5. В Багдаде попытались взорвать кортеж французского посольства ruse
  6. Бывшего президента Туниса приговорили к 35 годам тюрьмы ruse
  7. Luxembourg richest in EU, Bulgaria poorest angle
  8. 8,0 8,1 В Перу во время студенческого бунта погибли три человека ruse
  9. President al-Assad Grants General Amnesty for Crimes Committed before June 20, 2011 angle
  10. Сенат США одобрил кандидатуру нового главы Пентагона ruse
  11. В Мексике задержан главарь наркокартеля "Ла Фамилиа" ruse
  12. Greek government survives confidence vote angle
  13. Пан Ги Мун утвержден генсеком ООН на второй срок ruse
  14. Перед домом иракского губернатора взорвали 25 человек ruse
  15. На акциях протеста в Белоруссии задержаны 450 человек ruse
  16. Dutch Coin Featuring QR Code In Circulation Tomorrow angle
  17. Лидерам восстания в Бахрейне дали пожизненные сроки ruse
  18. В Финляндии сменился премьер-министр ruse
  19. Из йеменской тюрьмы сбежали десятки боевиков ruse
  20. В Белфасте 700 человек устроили беспорядки ruse
  21. В Северной Дакоте из-за наводнения эвакуировали 12 тысяч человек ruse
  22. У Алеутских островов произошло землетрясение магнитудой 7,4 ruse
  23. В Багдаде произошло четыре теракта за час ruse
  24. В Иране задержан замминистра иностран-ных дел ruse
  25. Afghan court begins overturning election results angle
  26. Сирийские войска подошли к турецкой границе ruse
  27. Саркози объявил о начале вывода французских войск из Афганистана ruse
  28. Медведев поручил правительству изба-виться от Ту-134 ruse
  29. В Японии произошло два землетря-сения ruse
  30. Peter Falk, TV's "Columbo," is dead at 83 angle
  31. Перу полиция убила трех демонстрантов ruse
  32. Сенат Нью-Йорка разрешил заключать однополые браки ruse
  33. Во время сирийских акций протеста погибли девять демонстрантов ruse
  34. Хорватию согласились принять в ЕС ruse
  35. Сотни французских солдат покинут Афганистан до конца годa ruse
  36. Британские цирки останутся без дрессированных животных ruse
  37. Mexican troops replace police in half a state that borders Texas angle
  38. Число пострадавших при взрыве газа во Владикавказе достигло 55 человек ruse
  39. Бывшего министра торговли Египта приговорили к пяти годам ruse
  40. В Италии разогнали противников строительства железнодорожного туннеля ruse
  41. Blagojevich convicted on corruption charges angle
  42. В Триполи отказались признавать ордер на арест Каддафи ruse
  43. Глава афганского центробанка бежал в США ruse
  44. Жители Дакара разгромили офисы электрокомпании ruse
  45. China to open Beijing-Shanghai high speed rail link angle
  46. Саркози предложил новый план спасения Греции ruse
  47. 657 jailed for Peelkhana mutiny, 9 freed angle
  48. В Иране начались масштабные учения ракетных войск ruse
  49. Khmer Rouge leaders go on trial in Cambodia angle
  50. Pakistan expels British trainers of anti-Taliban soldiers angle
  51. Власти Вьетнама отказались от расстрела преступников ruse
  52. Сторонник Абхазии вновь возглавил Вануату ruse
  53. В Нигерии 25 человек погибли в результате теракта в пивной ruse
  54. Тунисские исламисты разгромили кинотеатр ruse
  55. МВФ избрал нового директора-распорядителя ruse
  56. Греческая полиция применила против протестующих слезоточивый газ ruse
  57. Повстанцы захватили склады ливийской армии ruse
  58. Saudi Arabia to remove most troops from Bahrain angle
  59. При взрыве на ГРЭС в Сургуте погиб один человек ruse
  60. North Korea Closes Universities For 10 Months angle
  61. Лидер французских социалистов поборется за кресло президента ruse
  62. Первые китайские туристы-одиночки отправились на Тайвань ruse
  63. Число жертв кишечной инфекции в ФРГ приблизилось к полусотне ruse
  64. При нападении боевиков на отель в Кабуле погибли десять человек ruse
  65. Греческий парламент одобрил антикризисный план ruse
  66. Перед греческим парламентом полиция атаковала демонстрантов ruse
  67. Лондон перечислил ливийским повстанцам денег ruse
  68. В ходе беспорядков в Каире пострадали шестьсот демонстрантов ruse
  69. На бывшего главу афганского центробанка выдан ордер на арест ruse
  70. Саудовская Аравия создаст ядерную бомбу вслед за Ираном ruse
  71. Bundestag stimmt Atomausstieg bis 2022 zu germane
  72. Два сирийских города перешли в руки оппозиции ruse
  73. Masiva asistencia a nueva marcha por la educacion hispane
  74. Хорватия успешно завершила переговоры о вступлении в ЕС ruse
  75. Уго Чавес рассказал о своей раковой опухоли ruse
  76. При землетрясении в Японии пострадали семь человек ruse
  77. Yemeni VP admits security situation is deteriorating angle