Žarnov
Bazaj informoj
Žarnov (ĵarnov), hungare Zsarnó (ĵarnO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
- Areo: 7 km²
- Alto super la marnivelo: 205 m
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 044 04
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
Žarnov situas sub monto 251 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 30 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332. En 1910 loĝis en Zsarnó 520 homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Zsarnó rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Žarnov 414 homoj, (310 hungaroj, 104 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1810
- romlatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1833
- klasikisma kastelo de Koós (kOŝ) de 1822
Famuloj
En la iama Zsarnó naskiĝis hungara kalvinana episkopo Lajos Zsarnay.