16-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de aprilo estas la 106-a tago de la jaro(la 107-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 259 tagoj restas.
Je la 16-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 73: Unua Juda-Romia Milito: romia militisto Flavius Silva post kolektiva sinmortigo de la defendintoj okupis judan fortreson Masada
- 556: Pelagio la 1-a iĝis papo
- 1209: Sankta Francisko el Asizo ricevas papan konsenton fondi monakan ordenon de franciskanoj
- 1520: Milito de la Komunumoj de Kastilio komenciĝis
- 1521: Hernán Cortés konkeris aztekan urbon Ŝoĉimilko
- 1746: Dua jakobita ribelo: en la batalo de Culloden brita armeo venkis jakobitojn
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Borowe Młyny (Kongresa Pollando)
- 1888: Germanoj aneksis oceanian insulon Nauro
- 1913: Albert Schweitzer kaj lia edzino Helene alvenis al Lambaréné en Ekvatora Franca Afriko. Samjare ili ekkonstruis misian stacion.
- 1917: Pollando: enterigo de Zamenhof en la judan tombejon de Varsovio
- 1919: Pola-bolŝevika milito: komenciĝis pola ofensivo celanta konkeron de Vilno
- 1922: Vajmara Respubliko kaj Sovetunio subskribis la traktaton de Rapallo; julie oni aldonis sekretan aneksaĵon pri armea kunlaboro
- 1925: Atenco en la katedralo de Sveta Nedelja: bulgaraj komunistoj masakris ĉ. 150 personojn, 500 vundiĝis (entute mortis 213)
- 1927: Pola Radio la unuan fojon disaŭdigis trumpetsignalon de preĝejturo en Krakovo; la plej malnova radia disaŭdigaĵo en la mondo aŭdebla tagmeze
- 1939: Reĝlando Albanio fondiĝis sub itala protektorato
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana provizora juĝejo kondamnis al mortpuno judon, kiu senpermese revenis al sia propra loĝloko post deportado al Ĝenerala Gubernio
- Kabineto de generalo Władysław Sikorski voĉdonis pri kreo de Registara Delegitaro de Pollando por la Lando; gestapo venigis al Koncentrejo Ravensbrück 71 polinojn
- 1941: En Poznań germanoj gilotinis 9 polojn
- 1942: Germana polico pafmortigis en Siennica 5 judojn kaj sovetajn militkaptitojn; gestapo arestis kelke da personoj en Kafejo de Plastikistoj en Krakovo; germanoj daŭrigis stratkaptadon de personoj en Varsovio
- 1943: Germana polico pafmortigis en Wzdół 30 personojn; Volinia masakro: grupo de armitaj ukrainoj nokte de la 15-a/16-a de aprilo murdis 25 polojn de vilaĝo Budy (nun en Rivna provinco); grupo de Pola Enlanda Armeo en Varsovio pafmortigis germanan komisaron de Socia Asekurejo kaj taĉmento de Popola Gvardio detruis proksime al Mińsk Mazowiecki ekipaĵon de polica gardejo kaj de komunuma kaj poŝta oficejoj
- Pola Registaro en Ekzilo turnis sin al Ruĝa Kruco por esplori cirkonstancojn de la masakro de Katin - Stalin malhelpis; Albert Hofmann hazarde malkovris la psikajn efikojn de LSD
- 1944: Ukrainaj volontulaj soldatoj de la 14-a Divizio de Grenadistoj de SS masakris 862 vilaĝanojn de Chodaczków Wielki (Ternopila provinco); nokte de la 15-a/16-a de aprilo sur konspira aviadilejo apud Bełżec (distrikto Tomaszowski) surteriĝis alianca aviadilo kun alvenintaj mut-obskuruloj, instruitaj por flankataka batalo; germanaj ĝendarmoj pafmortigis proksime al Busko-Zdrój 16 personojn, revenĝe pro pafmortigo de 2 ĝendarmoj flanke de partizanoj
- 1945: Pola kaj soveta armeoj komencis ofensivon laŭ la rivero Odro ĝis la rivero Neiße, kies celo estis konkero de Berlino; en komencita ĉi tage Berlina operaco la 1-a Armeo de Pola Soldataro post akraj bataloj transpaŝis la riveron Odro kaj la 2-a Armeo la riveron Neiße; apud terlango Hel estis sinkigita de soveta submarŝipo germana transporta ŝipo Goya kun ne malpli ol 6 mil rifuĝintoj de Orienta Prusio kaj Gdańsk
- Brita taĉmento de Kirasita Divizio liberigis militkaptitejon en Fallingsbostel en kiu estis ĉ. 600 poloj
- 1947: Sur teritorio de estinta germana koncentrejo Aŭŝvico estis pendumita ties fondinto kaj komandanto Rudolf Höß
- 1947: Usona entreprenisto kaj politikisto Bernard Baruch la unuan fojon uzis terminon malvarma milito
- 1949: Kadre de la berlina aerponto al Okcidenta Berlino, dum unu nura tago 12.849 tunoj da varoj estis transportitaj per aviadiloj en la blokitan urbon. Neniam plu oni atingis tian kvanton.
- 1952: Stalinismo: Vojevodia Juĝejo en Varsovio kondamnis al mortpuno generalon August Emil Fieldorf - Supera Tribunalo dum sekreta kunsido kun malĉeesto de akuzito kaj nur surbze de alsenditaj dokumentoj konfirmis la verdikton
- 1964: En Vieno ekfunkciis Danuba Turo
- 1988: Israelaj soldatoj komandataj de estonta ĉefministro Ehud Barak mortigis en lia hejmo en Tunizo Abu Ĝihad, la plej proksiman kunlaboranton de la ĉefo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat
- 1991: Germana konzerno Volkswagen aĉetis la ĉeĥan firmaon Škoda Auto
- 2003: Subskribo de Traktato de Ateno koncernanta eniron de 10 ŝtatoj: Pollando, Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Litovio, Latvio, Malto, Slovakio, Slovenio kaj Hungario al Eŭropa Unio
- 2004: James Alix Michel iĝis prezidento de la respubliko Sejŝeloj
- 2007: La Usona universitato Virginia Tech estis la loko de multviktima mortpafado, kie 33 homoj estis mortigitaj kaj 29 aliaj vunditaj.
- 2009: Dua rusa-ĉeĉena milito finiĝis
- 2009: Afganio: en tertremo en Provinco Nangarhar 19 personoj pereis kaj 37 vundiĝis
- 2011: En Egiptio malfondiĝis Naci-demokratia partio
- 2012: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo verdiktis pri plendo de 15 parencoj de la viktimoj de NKVD, kiuj akuzis la sovetan rusan registaron pri la masakro de Katin, juĝante i.a. pri rompo flanke de la nunaj rusaj regopovoj de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, kiu malpermesas nehomecan kaj humiligan traktadon, kio okazis rilate al la familianoj pro kaŝo de enterigejoj de murditaj polaj oficiroj kaj negado de la militkrimo kiel fiksitan historian fakton.
Naskiĝoj
- 1319: Johano la 2-a, reĝo de Francio (m. 1364)
- 1495: Petrus Apianus, germana humanisto, filologo, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo kaj populariganto de astronomio en Eŭropo (m. 1552)
- 1635: Frans van Mieris, nederlanda pentristo (m. 1681)
- 1660: Hans Sloane, brita kuracisto irlanddevena, kies kolekto iĝis bazo por la Brita Muzeo kaj ĉokolado - kuracilo (m. 1753)
- 1671: John Law, skota ekonomikisto (m. 1729)
- 1728: Joseph Black, skota kemiisto, malkovrinto de karbona dioksido kaj de magnezio, enkondukinto de la nocio masa varmokapacito (m. 1799)
- 1786: John Franklin, angla maroficiro, esploristo de Arkto (m. 1847)
- 1811: Carl Niebergall, germana kuracisto (m. 1890)
- 1822: Karl Theodor Robert Luther, germana astronomo (m. 1900)
- 1844: Anatole France, franca nobelpremiita verkisto (m. 1924)
- 1846: Béla Erődi, hungara lingvisto (m. 1936)
- 1867: Wilbur Wright, usona pioniro de aviado (m. 1912)
- 1871: John Millington Synge, irlanda dramisto (m. 1909)
- 1872: Oscar A. H. Schmitz, germana verkisto, eseisto, astrologo, psikanalizisto kaj kulturpsikologo (m. 1931)
- 1882: Mihály Nádor, hungara komponisto (m. 1944)
- 1885: Leó Weiner, hungara komponisto (m. 1960)
- 1886: Christian Ringstrup Ege, dana esperantisto (m. nekonata)
- 1886: Ernst Thälmann, germana politikisto kaj komunisto, murdita (m. 1944)
- 1889: Charlie Chaplin, brita aktoro (m. 1977)
- 1895: Czesław Kaczmarek, pola episkopo, torturata de komunistoj (m. 1963)
- 1896: Tristan Tzara, franca-rumana dadaisto (m. 1963)
- 1905: Gábor Kovács, rumania hungara pentristo (m. 1983)
- 1910: Simeon St. Ĥesapĉiev, bulgara esperantisto (m. nekonata)
- 1915: István Juhász, rumania hungara historiisto (m. 1984)
- 1921: Peter Ustinov, brita aktoro (m. 2004)
- 1921: Wolfgang Leonhard, germana kritikisto de komunismo (m. 2014)
- 1922: Kingsley Amis, brita verkisto (m. 1995)
- 1924: John Harvey-Jones, brita firmaestro
- 1927: Benedikto la 16-a (Joseph Ratzinger), germana kleriko, prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, pensiiĝinta papo
- 1934: Béla Nagy, rumania hungara kuracisto, numismato
- 1935: Sarah Kirsch, germana verkistino
- 1940: Margareta la 2-a, reĝino de Danio
- 1941: Ilona Mester, rumania hungara grafikistino
- 1941: Péter Pál Puskel, rumania hungara redaktoro, lokhistoriisto
- 1943: Barna Deák, rumania hungara pentristo
- 1944: István Oláh, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1955: Ferenc Pozsony, rumania hungara etnografo, universitata profesoro
- 1958: Madonna, usona popkantistino, aktorino
- 1965: Tibor Kolozsi, rumania hungara skulptisto
- 1971: Selena Quintanill Pérez, meksika-usona kantistino (m. 1995)
- 1973: Paweł Janeczek, pola funkciulo de la oficejo pri protekto de registaro (m. 2010)
- 1974: Áron Beczásy, hungara aktoro
Mortoj
- 69: Oto, imperiestro de Romio (n. 32)
- 1496: Karlo la 2-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1488)
- 1689: Aphra Behn, angla verkistino (n. 1640)
- 1697: Johann Daniel Kraft, germana kemiisto kaj entreprenisto
- 1783: Benoît Joseph Labre, franca pilgrimo, katolika sanktulo (n. 1748)
- 1787: Moise Dragoș, rumana grekokatolika eposkopo (n. 1725)
- 1788: Georges-Louis Leclerc de Buffon, franca sciencisto kaj esploristo (n. 1707)
- 1825: Johann Heinrich Füssli, brita kaj svisdevena pentristo kaj verkisto (n. 1741)
- 1828: Francisco de Goya, hispana pentristo (n. 1746)
- 1830: József Katona, hungara dramverkisto (n. 1791)
- 1850: Marie Tussaud, svisa fondintino de la muzeo Madame Tussauds en Londono (n. 1761)
- 1859: Alexis de Tocqueville, franca politikisto kaj historiisto (n. 1805)
- 1877: Hermann Baumeister, germana politikisto kaj juristo
- 1915: Richard Lydekker, angla geologo, aŭtoro de pluraj libroj pri natura historio (n. 1849)
- 1923: Károly Révai, hungara poeto, tradukisto (n. 1856)
- 1930: Miklós Jancsó, hungara kuracisto (n. 1868)
- 1935: Panait Istrati, rumana verkisto franclingva, kontraŭkomunisto (n. 1884)
- 1947: Rudolf Höß, germana nazia komandanto de koncentrejo Aŭŝvico, militkrimulo kaj genocidisto, ekzekutita (n. 1900)
- 1958: Rosalind Franklin, brita molekula biologiistino (n. 1920)
- 1968: Edna Ferber, usona verkistino (n. 1885)
- 1970: Richard Neutra, usona arkitekturisto (n. 1892)
- 1970: Mihály Váci, hungara poeto, tradukisto, politikisto (n. 1924)
- 1970: Péter Veres, hungara verkisto, politikisto (n. 1897)
- 1972: Kawabata Yasunari, japana nobelpremiita verkisto kaj poeto (n. 1899)
- 1975: Sarvepalli Radhakrishnan, hinda filozofo, prezidento de Barato (n. 1888)
- 1991: David Lean, angla kino-reĝisoro kaj produktoro (n. 1908)
- 1993: Géza Sipos, rumania hungara eklezia verkisto (n. 1905)
- 2003: Lili Muráti, hungara aktorino (n. 1914)
- 2007: Cho Seung-Hui, amasmurdisto ĉe Masakro de Virginia Tech (n. 1984)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago de la Danoj eksterlande (naskiĝjubileo de la reĝino); komparu: 5-a de junio
- Romkatolika Eklezio: Benoît Joseph Labre, franca almozulo
Tagoj de semajno
La 16-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.