Dolná Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolná Ves, (hungare Sváb [ŝvAb]), germane Schwabendorf [ŝvabendorf]) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Paro de tiu ĉi vilaĝo estas Horná Ves.

Dolná Ves troviĝas en la plej griza parto
Fora panoramo al Dolná Ves

Bazaj informoj

Situo

Dolná Ves situas sur malebenaĵo sub monto 747 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Kremnica-Ladomerská Vieska, fervojo Zvolen-Kremnica preteriras. La lasta urbo troviĝas 4 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1429. La unuaj loĝantoj estis ŝvaboj. En 1828 vivis tie en 25 domoj 240 homoj, precipe ministoj. En 1910 loĝis en Sváb 354 homoj, (340 slovakoj, 11 germanoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Dolná Ves 241 homoj (236 slovakoj, 2 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj