Gemerská Poloma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj

Gemerská Poloma, hungare Veszverés (vesverEŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Loko de Gemerská Poloma en Slovakio

Situo

Gemerská Poloma situas laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dobšiná-Rožňava. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio

La vilaĝo fondiĝis en la 14-a jarcento. La kampoj apartenis al familio Bebek. Baldaŭe 2 setlejoj formiĝis: Granda kaj Malgranda Veszverés. En 1910 loĝis en Granda Veszverés 779 homoj, en Malgranda Veszverés 644 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Gemerská Poloma 1975 homoj, (1885 slovakoj, 56 ciganoj, 12 hungaroj, 10 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj