Jenkovce
Bazaj informoj
Jenkovce, hungare Jenke estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.
- Areo: 15 km²
- Alto super la marnivelo: 107 m
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 072 52
- Aŭtokodo: SO
- Telefonprefikso: 56
Situo
Jenkovce situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo preteriras. Uĵhorodo troviĝas 8, Michalovce 32 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1288. En 1910 loĝis en Jenke 724 da homoj, (640 slovakoj, 56 germanoj, 27 hungaroj, unusola ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Jenke apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Antaŭ apero de rusoj la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Jenkovce 449 da homoj, (444 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1770
- novklasikisma kalvinana preĝejo de 1903
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento