Kazimír

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri persona nomo temas artikolo Kazimiro.

Kazimír situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Kazimír, hungare Kázmér estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo

Kazimír situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, inter 2 rojoj, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 19 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1270 en formo "Kamer", krome fortikaĵo menciiĝis post 4 jaroj. En la 15-a jarcento la komunumo disiĝis al Nagy (=granda) kaj Kis (=malgranda) Kázmér. En 1910 loĝis en Malgranda Kázmér 184, en Granda Kázmér 531 da homoj, (en ambaŭ slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Kazimír 882 da homoj, (878 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj