31-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de decembro estas la 365-a tago de la jaro (la 366-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. La tago estas fino de jaro - 0 tagoj restas.
Je la 31-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 192: Murdo de romia imperiestro Komodo; komenco de interna milito en la Romia Imperio
- 406: Barbaraj triboj de vandaloj, sveboj kaj alanoj transpaŝis Rejnon enirante al Gaŭlio
- 870: Venko de anglosaksoj kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Engelfield
- 1229: Reconquista: post trimonata sieĝo armeo de Jakobo la 1-a konkeris defendatan de islamanoj ĉefurbon de Majorko - Palma de Majorko
- 1494: Milito pri Reĝlando de Napolo: papo Aleksandro la 6-a enirigis al Romo armeon de franca reĝo Karlo la 8-a
- 1600: Elizabeto la 1-a vivigis Britan Orienthindan Kompanion
- 1696: En Anglio kaj Kimrio oni enkondukis fenestran imposton anoncitan de Vilhelmo la 3-a
- 1703: Ĉirkaŭ 10 mil personoj pereis en tertremo kun surcentro en ĉirkaŭaĵo de Edo (malnova nomo de Tokio)
- 1857: Otavo iĝis ĉefurbo de Kanado; elektita de brita reĝino Viktoria
- 1879: Thomas Alva Edison publike prezentis elektran lumigon
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Gratio
- 1918: Kartvela-armena Milito finiĝis
- 1925: Kyösti Kallio la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1932: Polaj kriptologoj: Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski rompis kodon de la germana ĉifrilo Enigma
- 1935: Charles Darrow patentis tabulludon Monopolo
- Dua mondmilito:
- 1939: Pollando: nombro de loĝantoj de Ĝenerala Gubernio estis 11 380 000, en tio de Varsovio 1 310 000; registritaj senlaboruloj en ĜG estis 273 062, en tio 71 375 virinoj; en Poznań troviĝis 589 senhejmaj polaj infanoj; en Hungario fondiĝis pola ĉirkaŭvojaĝanta teatro, financata de pola sekcio de YMCA
- 1940: Pollando posedis 6 ambasadejoj, 21 delegitejoj kaj 38 konsulejoj; sur okupataj de germanoj polaj teritorioj en ĜG estis 85 armilaj entreprenoj kun ĉ. 50 mil personoj, en Silezio 102 kun 83 383 engaĝitoj kaj en Varto-Lando 180 kun ĉ. 100 mil laboristoj; en ĜG estis 188 183 senlaboruloj; en Budapeŝto laŭ rekomendo de hungara registaro estis likvidita pola delegitejo
- 1941: Pollando: en malliberejoj de gestapo estis pli ol 7 mil poloj; en Varsovia geto el inter 470 mil loĝantoj mortis en 1941 44 630; en ĜG oni ordonis senpage redoni skiojn; metropolito de grek-katolika eklezio en Lvovo en letero al estro de Galicio skribis pri amasa murdo en ĜG de sovetaj militkaptitoj; en labortendaro por ciganoj en Lodzo decembre mortis 400 personoj; en ĜG estis 370 armilejoj; sovetaj regopovoj liberigis en gulago Kolima 262 polajn malliberigitojn; Brita Komitato pri Helpado al Poloj transdonis al poloj en Sovetunio ĝis la jarfino varojn kun valoro de 60 mil pundoj
- 1942: Taktika venko de britoj kontraŭ germanoj en batalo sur Barenca Maro; Pollando: en malliberejo de Sieradz en 1942 mortis 573 poloj; germana polico murdis en Rudnik nad Sanem 6 judojn; germanoj en Ekstermejo Chełmno de la 8-a de decembro 1941 ĝis tiu ĉi tago murdis ĉ. 170 mil judojn el Varto-Lando; germanaj regopovoj ene de areo Gdańsk-Okcidenta Prusio de la 22-a de aprilo 1941 ĝis la 31-a de decembro 1942 deportis 19 312 polojn; Svisa Popola Biblioteko en 1942 pruntis al polaj internigitaj soldatoj 3272 librojn
- 1943: Pollando: Pola Mar-Armeo ĝis fino de 1943 sinkigis multajn malamikajn ŝipojn: 2 destrojerojn, 6-8 submarŝipojn, helpan krozŝipon, 6 postkurantajn ŝipojn, ŝipon de kontraŭsubmarŝipa defendo, 4 minkaptajn ŝipojn, 2 patrolŝipojn, 35 transportajn ŝipojn kaj 8 atakboatojn kaj detruis dekkelke da ŝipojn, en tio batalŝipon "Schlesien", pafalterigis 95 aviadilojn kaj ne malpli ol 350 foje batalis; germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon de personoj, en Karpiówka (distrikto Kraśnicki) 47, kaj en 4 aliaj lokoj 32; decembre 1943 pola rezita movado faris en Varsovio 52 sukcesajn atencojn kontraŭ germanoj
- 1944: Volinia masakro: krimo en Uhryńkowce (nun Ternopila provinco) farita nokte de 31-a de decembro al 1-a de januaro kun aparta krueleco - sur terenoj aneksitaj de Ruĝa Armeo Ukraina Ribela Armeo kune kun kvazaŭarmea ukraina taĉmento murdis ĉ. 150 polajn vilaĝanojn kaj en Worochta URA murdis 54-72 polojn; germanaj soldatoj de 567-a infanteria divizio pafmortigis en distrikto Łomżyński 56 personojn, en tio 32 infanojn; en Pola Armeo sur liberigitaj teritorioj ekzistis 15 oficiraj lernejoj kaj 7 kursoj por 14 119 kandidatoj kaj aperis de julio 29 libroj kaj bruŝuroj kun suma eldonkvanto de 100 mil ekzempleroj
- 1946: Harry S. Truman anoncis finon de la usona militado dum la dua mondmilito
- 1946: La lastaj francaj soldatoj forlasis Libanon
- 1956: Pollando: Ustroń ricevis urborajton
- 1968: Testoflugo de supersona pasaĝera aviadilo Tupolev 144
- 1982: Provizora paŭzo dum la milita stato en Pollando - kun valideco de persekutaj instrukcioj
- 1984: Usono forlasis Uneskon
- 1987: Robert Mugabe iĝis prezidento de Zimbabvo
- 1988: Estis fondita SEJM-2, junulara movado de Soveta Unio kaj Rusio, ĉefa E-organizaĵo de 1988 ĝis 1998 en Rusio.
- 1990: Garri Kasparov defendis la titolon de ŝakmondĉampiono venkante Anatolij Karpov
- 1991: Sovetunio formale ĉesis ekzisti
- 1994: Unua Ĉeĉenia milito: rusa armeo komencis sturmi Groznon
- 1999: Panamo komencis estri Panaman kanalon
- 1999: Malfermo de spektoradego Londona Okulo
- 2004: Oficiala malfermo de la plej alta nubskrapulo Taipei 101
- 2004: Litovio: en Nuklea centralo Ignalina oni malŝaltis atomreaktoron n-ro 1
- 2007: En Butano okazis la unua en historio parlamenta baloto
Naskiĝoj
- 1378: Papo Kaliksto la 3-a (m. 1458)
- 1491: Jacques Cartier, franca esploristo (m. 1557)
- 1514: Andreo Vesalio, flandra pioniro de moderna anatomio (m. 1564)
- 1540: Silvio Antoniano, itala kardinalo kaj edukisto (m. 1603)
- 1617: Bartolomé Esteban Murillo, hispana pentristo (m. 1682)
- 1720: Charles Edward Stuart, jakobita pretendanto al trono de Britio (m. 1788)
- 1822: Sándor Petőfi, hungara poeto kaj nacia heroo (m. 1849)
- 1832: Junqueira Freire, brazila poeto (m. 1855)
- 1855: Giovanni Pascoli, itala poeto (m. 1912)
- 1856: Wojciech Kossak, pola pentristo, kunpentrinto de la Panoramo pri Racławice (m. 1942)
- 1869: Henri Matisse, franca pentristo (m. 1954)
- 1877: Viktor Dyk, ĉeĥa verkisto (m. 1931)
- 1879: Tódor Kovács, hungara fervoj-oficisto, instruisto pri stenografio, esperantisto (m. nekonata)
- 1880: George Catlett Marshall, usona generalo, prezidanto de la usona Ruĝa Kruco, nobelpremiita (m. 1959)
- 1886: Aladár Kuncz, hungara verkisto (m. 1931)
- 1889: Gerő Finta, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 1981)
- 1901: László Gáspár, hungara ĵurnalisto (m. 1958)
- 1902: László Hajnal, hungara poeto, verkisto (m. 1944)
- 1902: Ferenc Herskovits, hungara kuracisto, verkisto (m. 1935)
- 1904: Umm Kulthum, egipta kantistino kaj aktorino (m. 1975)
- 1905: Guy Mollet, ĉefministro de Francio (m. 1975)
- 1908: Simon Wiesenthal, aŭstra arkitekto, ĉasisto de naziaj milit-krimuloj (m. 2005)
- 1929: Ferenc Nagy-Tóth, rumania hungara biologo
- 1937: Avram Hershko, israela nobelpremiita biologo
- 1938: Sándor Németh, rumania hungara matematikisto
- 1943: John Denver, usona kantisto
- 1946: István Gittai, hungara poeto, ĵurnalisto
- 1948: Donna Summer, usona kantistino
- 1965: Gong Li, ĉina aktorino
- 1967: Tomasz Sakiewicz, pola ĵurnalisto kaj gazeteldonisto
- 1972: Ödön Balogh, hungara lingvisto, etnografo (m. 1895)
- 1982: Tünde Skovrán, rumania hungara aktorino
Mortoj
- 192: Komodo, romia imperiestro (n. 161)
- 335: Silvestro la 1-a, papo (n. nekonata)
- 1384: John Wyclif, angla teologo (n. inter 1320 kaj 1330)
- 1462: Heinrich Rubenow, germana urbestro, murdita (n. ĉ. 1410)
- 1483: Gilles Joye, franco-flandra komponisto (n. ĉ. 1425)
- 1610: Ludolph van Ceulen, nederlanda matematikisto germandevena (n. 1540)
- 1622: Philipp Clüver, germana kreinto de historia geografio (n. 1580)
- 1659: János Apáczai Csere, hungara pedagogo kaj filozofo (n. 1625)
- 1799: Jean-François Marmontel, franca verkisto (n. 1723)
- 1872: Aleksis Kivi, finna verkisto (n. 1834)
- 1877: Gustave Courbet, franca pentristo (n. 1819)
- 1889: Ion Creangă, rumana verkisto (n. 1837)
- 1902: Lajos Bartók hungara dramisto, redaktoro (m. 1851)
- 1915: Gyula Kincs, hungara redaktoro, ĵurnalisto (n. 1859)
- 1921: József Kiss, hungara poeto (n. 1843)
- 1936: Miguel de Unamuno, hispana filozofo kaj verkisto (n. 1864)
- 1937: Dezső Czigány, hungara pentristo, grafikisto (. 1883)
- 1950: Karl Renner, aŭstra politikisto
- 1951: Maksim Litvinov, soveta diplomato (n. 1876)
- 1962: Samu Halmágyi, hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1880)
- 1964: Ólafur Thors, ĉefministro de Islando (n. 1892)
- 1976: Sándor Bortnyik, hungara pentristo (n. 1893)
- 1978: Dezső Miskolczy, hungara neŭrologo, psikiatro (n. 1894)
- 1980: Marshall McLuhan, kanada edukisto kaj filozofo (n. 1911)
- 1993: Zviad Gamsaĥurdja, kartvela verkisto, prezidento de Kartvelio, murdita (n. 1939)
- 2004: Gyula Szabó, rumania hungara vekisto (n. 1930)
- 2011: Jerzy Kluger, pola inĝeniero juddevena, lerneja amiko de papo Johano Paŭlo la 2-a (n. 1921)
- 2012: Moisès Broggi, kataluna kuracisto kaj pacifisto (n. 1908)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Silvestro, festo internacia, la lasta tago de la jaro
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Silvestro la 1-a, papo
- En la nokto oni solene inaŭguras la Novan Jaron en familia aŭ amika rondo, ankaŭ dum esperantaj aranĝoj, ekzemple:
- Internacia Seminario (IS)
- Internacia Festivalo (IF)
- Novjara Renkontiĝo (NR)
Tagoj de semajno
La 31-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.