Keson (Bukidnon)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keson
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 8715
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109 624  (2020) [+]
Loĝdenso 175 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 44′ N, 125° 6′ O (mapo)7.7305555555556125.1Koordinatoj: 7° 44′ N, 125° 6′ O (mapo) [+]
Alto 319 m [+]
Areo 626,86 km² (62 686 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Keson (Filipinoj)
Keson (Filipinoj)
DEC
Keson
Keson
Situo de Keson

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quezon, Bukidnon [+]
vdr

Keson, - tagaloge Bayan ng Quezon - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon. Keson konsistas el 31 distriktoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Keson situas en centra parto de la insulo en montara teritorio [1]. Maramag troviĝas nur 11, provinca ĉefurbo Malaybalay 47, Tagum 84, Dabao 93, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 96, Butuano 144, General Santos 180, Pagadiano 185, Zamboanga 346, ĉefurbo Manilo 885, Kezonurbo 890, Baguio 1083 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio diversaj popoloj alvenis en tiun areon. Ilin ne tuŝis esence la hispana, usona kaj japana dominadoj, ĉar la krudaj montoj defendis ilin. La municipo estis fondita en 1966 sub nomo Keson, pli frue la vilaĝo havis la nomon Upper (Supra) Pulangui. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 2010-aj jaroj. Laŭ filipina klasifikado Keson ne estas urbo, nur municipo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Keson estas plejparte agrikultura areo, kie oni kultivas ĉefe sukerkanojn. En la urbo sukera produktejo kaj teksaĵo uzino funkcias. Tie estas la necesaj servaj kompanioj, aparte menciindas 3 bankoj. En la distriktoj oni bredas ankaŭ brutojn kaj kokojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Keson varia religia vivo ekzistas. La loĝantaro ĉefe sekvas la kristanismon, sed ĉeestas ankaŭ la Islamo kaj aliaj religioj.

Eduko kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

En Keson supergrada lernejo mankas. La loĝantaro estas miksaĵo de pluraj etnoj, tial ili parolas en diversaj lingvoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Keson estas alirebla laŭ ĉefvojo el Cagayan de Oro kaj Dabao. Ekzistas flankovojo al Maramag. Al la urboj aŭtobusoj, en la municipo busetoj kaj tricikloj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Keson situas en la tropika klimato, tamen la pli altaj montoj baras alvenon de la pluvoj. Jare pluvas po 863 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte de junio ĝis oktobro. La averaĝa temperaturo varias inter 21-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Distriktoj de Keson

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  • Butong
  • Cebole
  • Delapa
  • Dumalama
  • C-Handumanan
  • Cawayan
  • Kiburiao
  • Kipaypayon
  • Libertad
  • Linabo
  • Lipa
  • Lumintao
  • Magsaysay
  • Mahayag
  • Manuto
  • Merangeran
  • Mibantang
  • Minongan
  • Minsalirac
  • Minsamongan
  • Paitan
  • Palacapao
  • Pinilayan
  • Poblacion (Kiokong)
  • Puntian
  • Salawagan
  • San Isidro
  • San Jose
  • San Roque
  • Santa Cruz
  • Santa Filomena

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • natura kaj kultura parko

Fontoj[redakti | redakti fonton]