Lúčka (distrikto Rožňava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lúčka
Lúčka
hungare: Lucska
municipo
Oficiala nomo: Lúčka
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka karsto
Najbaras kun NP Slovaka karsto
Rivero Čremošná
Situo Lúčka
 - alteco 588 m s. m.
 - koordinatoj 48° 38′ 06″ N 20° 43′ 18″ O / 48.63500 °N, 20.72167 °O / 48.63500; 20.72167 (mapo)
Areo 14,937 km² (1 493,7 ha)
Loĝantaro 193 (31.12.2011)
Denseco 12,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1406
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 42
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 525936
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Lúčka, Rožňava District
Retpaĝo: www.lucka.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Lúčka (hungare Lucska (luĉka)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Lúčka situas sub monto 816 m alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 16 km.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1409 en formo "Luchka". En 1828 oni komputis tie 69 domojn kaj 574 homojn. Oni longe minadis en la apudaj montoj feroercon, en 1853 fergisejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en Lucska 406 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Lucska rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Lúčka 219 homoj, (192 hungaroj, 21 slovakoj).

Vidindaĵoj