Ligao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ligao
Munisipyo kan Ligao.JPG
Administrado
Poŝtkodo 4504 [+]
Retpaĝaro ligaocity.org [+]
Demografio
Loĝantaro 111 399  (2015) [+]
Loĝdenso 451 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 13′ N, 123° 31′ O (mapo)13.216666666667123.51666666667Koordinatoj: 13° 13′ N, 123° 31′ O (mapo) [+]
Areo 246,75 km² (24 675 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ligao
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ligao [+]
Information icon.svg
vdr

Ligao - tagaloge Lungsod ng Ligao - estas kvinaklasa urbego en Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Albajo. Ligao ricevis la loknomon de la vorto "ticau" (arbo, kies veneno estis uzata por kapti fiŝojn. Ligao estas distribuita je 11 urbaj kaj 44 vilaĝaj distriktoj.

Vido al vulkanoj el Ligao

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ligao situas en suda duoninsulo de Luzono ĉe Monto Majono (vulkano) (2,462 m) [1]. Ekstera parto de Ligao atingas eĉ la maron. Tabaco kaj Daraga troviĝas po 25, provinca ĉefurbo Legazpi (Albajo) 26, Kezonurbo 311, ĉefurbo Manilo 314 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis loĝata ekde la 16-a jarcento kiel Cavasi. La oficiala fondo okazis en 1606, sed nur en 1666 ĝi iĝis sendependa vilaĝo. Inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis. Ligao en la 2000-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo kaj tiutempe ankaŭ la filipinan klasifikadon komponenta urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ligao estas kvaraklasa urbo laŭ la filipina financa klasifikado.

Religio[redakti | redakti fonton]

La katolika religio estas la plej ĝenerala en Ligao.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Ligao kuras 4 vojoj el ĉiuj direktoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ligao estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 1732 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo iom malpli. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-28 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans