Malé Raškovce
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Malé Raškovce, hungare Kisráska estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Malé kaj kis signifas: malgranda.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 102 m
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 072 17
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo[redakti | redakti fonton]
Malé Raškovce situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 21 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1249. En 1910 loĝis en Kisráska 314 da homoj, (307 hungaroj, 5 slovakoj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Kisráska apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kisráska rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Malé Raškovce 254 da homoj, (129 hungaroj, 123 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- klasikisma kalvinana preĝejo de 1838
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1969
- monumento pri ribelo ĥolero okazinta en 1831
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- estro de "ribelo ĥolero" Petro Tasnádi (taŝnAdi) naskiĝis kaj vivis tie
- en la iama Kisráska naskiĝis hungara pedagogo József Árvay (inspektoro)